INSTRUAJ  BILDOJ

por  rektmetoda  instruado

Stano Marček, Stano Marček, Martin 2006, Surpaperaj bildoj (19 x 14 cm.)

500 folioj (19x14 cm) kun desegnaĵoj uzeblaj en rektmetodaj kursoj. Ilustris Linda Marčeková.

Jen recenzo de Liu Haitao (Ĉinio) kiu aperis en la revuo La Ondo de Esperanto:

Ĉu la instruistoj de Esperanto, kiel interkultura planlingvo, devas serĉi pli universalan metodon por efike instrui la lingvon?

Sendube, la konata Cseh-metodo, kiu funkcias ĝisnune, estas tia elstaraĵo. Tamen progresigi kaj adapti la metodon por la hodiaŭa mondo ankoraŭ estas tasko de la Esperanta instruisto. Ni vivas en interreta epoko, tamen nur interreto kaj moderna tekniko ne sufiĉas. Do necesas ankoraŭ la lernomaterialo kuniganta la tradician kun la moderna.

Antaŭ mi kuŝas serio da lernomaterialo, kiu baziĝas sur la rekta metodo, tamen konsideranta la ŝanĝojn de la mondo kaj uzon de moderna tekniko. Temas pri kvin recenzataj eroj.

Esperanto priamou metódou, la unua el la serio, estas rektmetoda lernolibro por slovaklingvanoj. Ĝi estas riĉe ilustrita lernolibro, enhavanta preskaŭ mil bildojn. Tamen, ĝi ne uzas kompletan rektan metodon, ĉar en la fino de ĉiu leciono aperas slovakaj reguloj kaj vortareto, t.n. indukta metodo laŭ R. Rakuŝa. Kontraste al pura rekta metodo, la nacilingva parto povas helpi lernanton firmigi la sciojn, akiritajn per rekta metodo en la sama leciono. En la fino de la libro estas vortaretoj ambaŭdirektaj Esperanta-slovaka kaj slovaka-Esperanta.

La dua, Esperanto per rekta metodo, estas la sama libro en internacia vesto. Celante internacian uzon, la aŭtoro adaptis ĝin al pura rekta metodo, do ĝi uzeblas en ajna lando, por ajnaj lernantoj kun ajnaj gepatraj lingvoj. La lernolibro instruas pensi rekte en Esperanto, helpe de bildoj, analogio, tabeloj, vortludoj kaj unulingva vortaro. Multajn legantojn eble interesas, kiel la aŭtoro klarigas nekonatajn vortojn per konataj vortoj en tiel maldika libro. En la unua lernolibro, ĉiu leciono enhavas slovakan parton, kiu resumas novajn vortojn kaj gramatikajn regulojn en la leciono. En la internacia versio, ni nur trovas vortareton Esperante unulingvan fine de la libro, kiu enhavas ĉiujn uzitajn vortojn en la libro — sen ajna klarigo, nur kun cifera indekso post la vorto por montri, en kiu leciono la vorto aperis unuafoje. Ekzemple, por baldaŭ15, ni povas facile trovi la klarigon — "post nelonge", en la 15a leciono.

Evidente, por instruistoj, kiuj rektmetode instruas, necesas didaktika materialo. Do, la aŭtoro konstruis la trian eron en la serio, Instruaj bildoj por rektmetoda instruado. Temas pri sisteme aranĝitaj 500 bildoj (tekstoj, tabeloj) sur kartonaj folioj A5. En la malsupra parto de la folioj troviĝas numeroj de la koncerna leciono, paĝo kaj bildo.

La kvara ero estas la samaj 500 instruaj bildoj sur kompakta disko en pdf-formato. Taŭga por perkomputila (grandekrana) projekciado kaj pli grandaj klasoj.

La kvina ero estas Aŭdo-Vida Konversacia Kurso por progresintoj. Temas pri DVD, kiu enhavas ok vastajn lecionojn kun bildoj, sonoj, melodioj kaj printeblaj tekstlibretoj (por la lernantoj) kaj instrukcio pri la uzado. Rimarkindas, ke la ero kun moderna nomo fakte estas malnova kurso, verkita de Marček antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Do, ne komparu ĝin forme kun la hodiaŭa aŭdo-vida kurso. Tamen, ĝi ankoraŭ estas elstara materialo, se vi uzas ĝin laŭ la instrukcio de la aŭtoro aŭ sub la gvido de instruisto, ĉar vidi, aŭdi kaj respondi ĉiam estas la tri elementoj de konversacio.

Metodike, la rekta metodo povas igi la lernantojn pensi en la lernata lingvo laŭeble frue. Sendube, tio estas tre bona por ĉiuj lernantoj, tamen tio ankaŭ estas malfacila tasko por la instruisto. Kutime, la instruisto de la rekta metodo devas uzi diversajn materialojn por progresigi la lernantojn. Lingvistike, oni facile enkondukas en la instruado konkretajn substantivojn per bildoj aŭ realaĵoj, tamen ne estas facile fari same pri abstraktaj nocioj. Estas pli malfacile instrui la gramatikajn regulojn rektmetode.

Ni ne malfacile trovas multajn elstarajn prezentojn en la recenzita materialo, ekzemple: enkonduko de pronomoj, verbaj finaĵoj is/as/os, ĉiu/ĉio, ke... Por prezenti unu lingvon, nur bildoj ne sufiĉas. La recenzita lernolibro ankaŭ sekvas la elstaran tradicion de Esperanto ekde La Dua Libro de Zamenhof, ekstraktantan el la tekstaro la gramatikajn regulojn.

Kompreneble, por la aŭtoro, ankoraŭ ekzistas kelkaj plibonigindaj punktoj. Ekzemple: se geste "kapjesi" kaj "kapnei" ne estas universala, ĉu oni povas montri bilde per ili la nociojn jes kaj ne (la dua leciono)? Estus bone, se la aŭtoro povus kontroli ĉiujn nombrojn en la folioj de la tria ero, kun la lernolibro. Cetere, por memlernantoj, se la aŭtoro povos prepari sonan materialon, la helpo estos granda kaj necesa.

Fakte, la rekta metodo ankaŭ defias kelkajn interesajn demandojn pri la sistemo de homa sciado. Vole aŭ nevole, la aŭtoro de la rekta metodo opinias ekzisti universalan sistemon de homa sciado, kaj tia sistemo estas fundamento por enkonduki nociojn el la konkreta al la abstrakta. Per tia universalaĵo, la lernantoj kun nesamaj denaskaj lingvoj povas rapide akiri la scion pri "rozo estas floro", "pomo estas frukto" kaj "plumo estas objekto". Se la recenzitaj lernolibroj sukcesos, ili ankaŭ kontribuos ĉi-flanke. Aŭ, se kelkaj nocioj ne estos bone akceptitaj de diversaj lingvanoj, eble oni bezonos ŝanĝi iomete iliajn prezentojn, per nacilingvaj klarigoj aŭ aliaj. Mi ĝojas, ke la aŭtoro preparis por instruistoj kaj lernantoj tian elekton: pura rektmetodo kaj dedukta metodo kun nacilingvaj klarigoj. Do, rapide aĉetu la librojn, instruu la lingvon, aŭ Esperante lernu Esperanton. Vi trovos ke la serio estas vere interesa, havinda, helpa kaj utila por vi mem kaj viaj studentoj.