Komuna poezia debutvolumo de kvar junaj aŭtoroj el la "ibera skolo".
Jen recenzo de Antonio Valén:
Facilas la komparo, eble tro: jen nova 'Kvaropo', tamen 41
jarojn pli juna; jen kvar pli-malpli junaj poetoj el difinita mondoparto
(respektive, Skotlando kaj Iberio) kiuj prezentas sian poezian premieron kune.
Bedaŭrinde, facilaj paralelismoj ne ĉiam montriĝas pravaj, kaj ni ankoraŭ ne
povas jubili la aperon de nova 'Kvaropo': Dum en la skota poemaro preskaŭ ĉiuj
eroj atingis elstaran nivelon, la ibera verko montriĝas tro kvalit-mikspota por
elteni komparon kun la juvelo de William Auld, John Dinwoodie, John Francis kaj
Reto Rossetti. Tiuj ĉi antaŭenpuŝis la esperantan poezion per novaj eltrovoj kaj
metiaj rimedoj, kvankam ili deklaris sin nuraj disĉiploj de Kálmán Kalocsay kaj
la budapeŝtaskolanoj. Nun Miguel Fernández, sendube la plej pura kaj rafinita
voĉo en 'Ibere libere', asertis en la aprila numero de la revuo 'Esperanto' ke
la kvar kunaŭtoroj strebas verki laŭ la tonaloj de la etnaj lingvoj: jen
pretendo kiun eble li kaj Georgo Kamaĉo atingas, sed nur ili du el la tuta
kvaro.
Ĉu efektive la kunaŭtoroj samcelas? Ili certe kundividas plurajn salutindajn
trajtojn: ĉiuj kvar ŝajne jam superis iamajn lingvo-tendarojn kaj tial ne
hezitas utiligi kaj neologismojn kaj trafajn mal-vortojn, laŭ bontrovo kaj
neceso. Ili uzas leksikon ne ordinaran, t.e., ili versas per beletra lingvaĵo.
Espereble tiuj malnovaj amikoj, nome, la deĉiamaj neologismoj, ne plu surprizas
la hodiaŭajn legantojn post pli ol unu jarcento de originala literaturo. Plej
gravas tamen, ne la nelogismoj -nura anekdoto-, sed la komuna klopodo sentime
ekspluati la vort-trezoron kiu sidas en PIV.
Paralele, ili jen versas per libera, jen per strikta formo: eksperimentemaj
poemoj apudestas tute nature plej klasikecajn sonetojn; kuriozaj
poemo-disliniigoj sekvas tuj post tradiciaj prezentoj. Ĉiuj kvar same ŝatas
vortludojn kaj iometan streĉon de la lingvo por ricevi son- kaj bild-efektojn.
Jen ekzemplo pri la komuna emo vortludi: la versojn
post ol la seksoj preĝos
sennombrajn litaniojn intermite,
en punkton,
punton,
puton
kaj absolutan mondon transformite
povus same bone subskribi Neves kiel Kamaĉo kiel Fernández. Ne nur vortludemo
percepteblas, sed ankaŭ reciprokaj stil-influoj.
Mi aldonu ke koincida trajto de Kamaĉo kaj Neves estas la bedaŭrinda manio
ludovikiti pri interpunkcio kaj neglekti ordinaran majuskligon. Sub
(ŝajn)ekskuzo de eksperimentemo aŭ internaciismo oni nur malhelpas fluan legadon
kaj -plej grave- veran frandon de la poemoj.
Aliflanke, la kvar aŭtoroj elmontras sian internon al la publiko tre diverse:
dum Fernández kaj Dek randas pasion kaj tre senĝene, preskaŭ facilanime,
distamburas privataĵojn, Kamaĉo iom pesimisme remaĉas la proprajn meditojn pri
amo kaj vivo, kaj Neves malfermas sian koron nur tre et-doze kaj apenaŭ
videbligas ion el sia intima mondo.
Gonçalo Neves
Gonçalo Neves ne lasas la leganton indiferenta. Oni ne povas ne partianiĝi pri
lia poezio: jen ŝatas, jen malŝatas, jen (kiel ĉe mi) ambaŭ sentoj kunmiksiĝas.
Lingva eksperimentemo kaj abunda vortludado, ambaŭ finfine bonaj por nia
literaturo, sed ne nur el artfajroj konsistas la vera poezio. Lian
labor-sistemon tre bone ekzempligas:
ondo da sovaĝaj senbridaj dispensoj
ondo da junaĝaj senbredaj mispansoj
(aparta)
aŭ:
amo ĉielsupre PURA
anĝelestre PURA
interdie PURA
amo transnube transmonde translime transfine transtranse PURA
(patrino)
aŭ:
diskavaliri dudame
disamiĝi dukore
disamori dulite
(amo olda)
Oni povus citi eble centon da tiaj ekzemploj. Tia tekniko devigas legi haltante
preskaŭ ĉe ĉiu koncepto por ĝuste interpreti la aŭtoran intencon. Ĉiupoema
armaturo konsistas ne el rimoj, kaj ankaŭ ne el milda interna ritmo, sed nur el
vortludaj aliteracioj. Bonvenus pli vasta provizo da metiaj artifikoj. Konstanta
proceso ĉe Neves estas manko de verboj kaj akumulo de substantivoj, ĝenerale
bone elektitaj kaj elvokivaj, ekzemple:
intenco krea
volupto cela
svingo bora magneto sorba naskiloj naĝe-streĉaj
vetkuro tramuka
multopa sturmo sieĝo sieĝo
sieĝo penetra sieĝo naskema genera konstrua disvolva
sieĝo! traramo laca
(mi naskis)
Tiu tekniko substantivadi kaj apenaŭ verbi ja sugestas, sed traleginto de ĉiuj
21 sinsekvaj simil-tonaj poemoj spertas mankon: mankon de poezia profundo, de
karno kaj ostoj. Ĉe multaj poemoj fakte ne tro gravas la longo: ili povus same
esti 10- kiel 100-liniaj, ĉar sama impreso postrestus ĉe la leganto. Pro kutima
trolongemo, ili iom perdas efikon. Sufiĉus legi nur tri aŭ kvar (ekzemple,
'Fandaj', 'Farso', 'Seko'...) kaj memvole preteratenti la ceterajn. Eble, 'Seko' estas
la plej bona poemo el ĉiuj siaspecaj aperintaj en la Neves-parto de 'Ibere libere'
(elvokiva kaj bildo-plena: "dentaro lavspita", "bufedisto lantmova trenas
ventran balaston"). Tamen: ĉu granda poeto versu nur unumaniere? Ĉu Auld aŭ
Kalocsay verkis monolite?
Ni esperu evoluon de Neves alivojen kaj trans la nunajn limojn, t.e., veran
artistan maturiĝon (ja li mem parolas pri "ebrio novica/ nirvano de l'
bardo"[ebrio]). Se li plu samstilos, li riskos iĝi preterpasanta kometo, nura
fulmo-eksplodo momenta. Tamen, poemoj kiaj 'Ĉi-nokte' montras alian Neves, malpli
retorikan kaj ripeteman. Eble tiu estas la vojo.
Georgo Kamaĉo
Georgo Kamaĉo estas kune kun Fernández la sola vere originala voĉo en la
poemaro. La arta kalibro de la juna madridano eksterdubas, negrave ĉu proze,
esee aŭ poezie. Nur kelkaj liaj poemoj aperas en la nuna volumo, tamen sufiĉaj
por montri al la leganto ke temas pri eltrovo de juvelo. Same kiel en la
rakontaro 'Sur la linio', la kvalito altas forme, enhave kaj teknike pere de
avangarda kaj densa lingvaĵo. Malplio ĉe la nun brila nomo Kamaĉo egalus al
desaponto.
Ĉiuj poemoj Kamaĉaj en 'Ibere libere' ludas sur la sama kordo kaj legiĝas preskaŭ
kiel muzikaj variacioj de la sama temo: la esenca intelekta soleco de la
individuo; oni nur legu la superban 'kaj', eble ne hazarde lokita la lastan el la
serio:
kaj inter ovacioj
angoro mian menson ekokupas:
ke homoj solas, ilin nask' izolas
kaj nur en fantazio ili grupas
kiel konstelacioj.
Angoro, jes, aŭ "pasio kaj tragiko", se vortigi laŭ la enkonduka modelo de Mauro
Nervi. Same, la teknike tre komplika aŭtobiografia poemo 'mi' tragikas; oni
volonte kredus ke ĝi resumas la esencon de la aŭtoraj viv-koncepto kaj
mond-percepto.
La tekniko de Kamaĉo estas tre karakteriza, ekzemple ĉe la vortaj, semantikaj
kaj sonaj ripetoj: "ia vivo nova [...] mi sentas vin novao" (viajn); fajnaj
vort-ludoj, jam oftaj en 'Sur la linio':"el inta kaj el inda firmamento";
"sentime, senetime"; "ĉiun homon, ĉian humon"; "flue blue" (viajn); "beata kaj
bigota kaj zelota" (miraklo). Krome, li tre ŝatas aludi la esperantan
kulturon/literaturon: "kiel vi, miriadoj da ĉeloj [...] plenumonte la celon
obstine" (kiel); "Ni iĝas geamikoj (stranga vorto)/ ni unu la alian intervjuas"
(mi). Oni legu la poemojn de Kamaĉo laŭtvoĉe: susuro kaj lirlo preskaŭ
entrudiĝas; medita tono regas. Jen poezio pripensita kaj pripensinda, intence
iom lant-ritma, releginda, bele profunda kaj profunde bela.
Liven Dek
Malfacile kompreneblas kial oni inkludis la poemojn de Liven Dek en la poemaro
'Ibere libere'. Mankas al tiu ĉi verkisto poeziaj individueco kaj talento. Liaj
versoj ne povas ne sugesti la adoleskajn provojn ekverki poezion, kvankam temas
pri kvardekkelkjarulo (la enkonduko informas nin ke li naskiĝis en 1950, same
kiel Miguel Fernández). Lia kontribuo malornamas la volumon per fasko da plata
kaj simplega poezio, en akra kontrasto kun la ceteraj kunaŭtoroj. Liaj poemoj
kutime poezias nur enhave, tute ne forme kaj metie. Foje temas pri nuraj
penseroj, nuraj skizoj, eble indaj ene de pli grandaj poemoj. Tamen, almenaŭ unu
poemo belas kaj maturas. Temas pri la soneto 'Al viro nomata Suzana': sugesta,
elvokiva, lerte aranĝita kaj inda je atenta legado.
Mauro Nervi rimarkigas en la antaŭparolo ke Liven Dek obsedas "la perforta
kuniĝo kiun amo implicas: 'Vi/kaj/mi ', eĉ ne en unu verso proksimaj". Tiu
aŭtoro same sentas fortan internan maltrankvilon kaj anhelon al "am' libera"
spite al "Sakrilegio danĝera!". Plu: "Se mi naskiĝis arbo,/ kaj vi...vento;/ kia
dio kruela/ kreis en ni/ ĉi senton,/ pli monstran ol belan,/ de reciproka
enamiĝo/ de iluzio senespera..." (Se mi naskiĝis arbo) (parenteze: pli belus tiu
poemo sen disliniigo, ĉar tia ĝi reakirus sian veran naturon: poemon en prozo).
Evidentas ke Dek verkis siajn poemojn por esti legataj tre malrapide, haltante
ĉe ĉiu verso kaj eĉ versero, sed li rekte maltrafis la celon, ĉar leganto
rapidas survoje al la poemofino -ĝenerale ne tro surpriza- kaj tute ne haltas ĉe
la konvenaj lokoj: jen pruvo ke la aŭtoro ne regas la poezian metion.
Vere bedaŭrinde ke Liven Dek provis poezii, ĉar liaj originalaj prozaĵoj kaj
prozaj tradukoj dise aperintaj en la scienc-fikcia serio 'Sferoj' estas vere bonaj
kaj kompareblaj al la plej belaj produktoj de la esperanta prozo. Restu do
tajloro ĉe via laboro.
Miguel Fernández
Miguel Fernández, nomo apenaŭ konata ĝis nun en nia originala esperanto-beletro,
riveliĝas rara brilianto nova. L' energio de liaj versoj malkovras potencan
voĉon de poeto ĝismedola, teknike lerta kaj lirike impona. Iam iu diris ke
leganto de poezio volas finfine nur legi poemo-forme la proprajn impresojn kaj
travivaĵojn. Jen Fernández: sens-plenaj priskriboj de amaj sentoj, voluptoj,
tuŝoj, ekkaresoj kaj tamen, unika kaj tute persona maniero paroli pri "la
delikataj amaj maltrankviloj". Ni ekzempligu per la poemo Returne, eble iom
longa. Se ĝi nur iom pli koncizus, ĝi povus aspiri la titolon plej bona am-poemo
de la esperanta literaturo. Frandu nur la komencajn versojn:
Returne jam el ombroj, el buraskoj,
el veoj kaj forestoj, konviktite
pri am' al vi; returne
el preterit' lancina;
returne jam el kisoj kaj returne
el la insulaj soloj, jen mi surfas
ĉe viaj rifoj re kaj recidivas.
De via ĵaluzio,
vual' de via nud' horizontala,
ekflugas mi al via sonĝo, sondas,
ĉu franĝoj de mi restas, ĉar orgojle
-verŝajne nur kandide-
ni pensas, ke ni iel nin postvivas
en ĉio pluamata sed perdita.
Nur entuziasme oni povas paroli pri la poezio de Fernández. Jen alia ekzemplo:
la eksterordinare bela soneto 'El nia nio inta - du lamentoj' estas eble la plej
bona am-disiga soneto kiun mi iam legis en kiu ajn lingvo.
Teknike, la poeto lerte kombinas diversajn elementojn: jen kaskadaj aliteracioj
(ekzemple, 'Pri la angor' ' sonora estas fakte stilekzerco pri aliteracioj jam de
la titolo); jen verso-transpaŝoj konotaci-plenaj: "[...] profetaĵo/ pri am' aŭ
sindetruo aŭ stertoro/ plej plaĉa [...]" (Tuja); jen ripetoj semantikaj (Tuja,
Mi venos tarde) aŭ sintaksaj (El nia nio inta). Mi rekomendas legi la poemojn de
Fernández laŭtvoĉe: patose kaj eĉ iom bombaste, deklamece do, por plena ĝuo. Nur
provu.
Li mem konsideras sin poeto de la sensoj kaj la sensacoj: "Ekster ni la mondo,
homoj kaj aĵoj, senhalte sendas signalojn al la sensoj [...] Jen la vivo, amiko.
Vera pelmelo da stimuloj." Kaj poeto de la amo: "Ĉu ne pro amo la homo iĝas dio,
la homo ĉirkaŭprenas la universon, kaj pro senamo sinkas en la plej obskuran
ombron?". Eĉ proze Fernández poezias kaj poetas.
Ni ne havis ĝis nun en Esperantujo veran am-poeton, emociigan kaj sinceran, tre
teknikan kaj tamen suplan, ĉe kiu oni tuj rimarkas ke esperanto ne plu estas
hobia poezi-lingvo por frivolaj am-ludoj kaj -aludoj, sed kerna kerno de lia
plej profunda intima mondo. Eble baroka-stila, jes, sed rekta kaj korŝira. Ĉu
arta paradokso? Bonvenon do al artaj paradoksoj!
Aspekto
La ekstera aspekto de la libro vere profesias, spite al la rudimenta agrafa
broŝurado. La internaj ilustraĵoj tamen iom kliŝas, kvankam kompense ili ne
kiĉas, kiel tiuj de 'La infana raso' aŭ 'La dekdu noktoj de Satano'. Fu!
Konkludo
Oni rimarkas grandajn diferencojn inter la kvar kunaŭtoroj rilate al poetaj
matureco, tekniko, rimedoj, kaj finfine ankaŭ al metiismo. Dum Miguel Fernández
kaj Georgo Kamaĉo soras supren kaj bone scias vortigi beletre siajn pensojn kaj
sentojn, Gonçalo Neves ankoraŭ promes-plene survojas kaj Liven Dek nur intuas
kio estas poezio preter skizoj ŝtupigitaj verso-aspekte.
V. Benczik skribis pri 'Spiro de l' pasio' (la Aŭlda parto de 'Kvaropo') ke ĝi
"estas nur la unua paŝo de la poeto kun ĉiuj virtoj kaj malvirtoj de la
komenco", kaj ankaŭ ke lia "juneca vervo kaj senpacienco [...] ofte rezultigas
ian malharmonion en la poemoj". Ni bone rimarku ke tiam William Auld aĝis nur 28
jarojn; tio tamen ne malhelpis ke li verkis neforgeseblajn poemojn aŭ, se vi
preferas, rektajn klasikaĵojn: 'Laboristedzino', 'Ebrio', 'Anna', k.a. Tiun saman
rezulton sukcesas nur la 43-jara Fernández (El nia nio inta, Returne) kaj la
27-jara Kamaĉo (mi, ju), sed ankoraŭ ne la 29-jara Neves kaj tute ne la 43-jara
Dek.
Malgraŭ siaj mankoj, tiu ĉi komuna verko certe influos la evoluon de nia poezio,
ne nur ĉar ĝi evidente riĉigas la esperantan literaturon, sed ĉefe ĉar la kvar
iberoj efektive alportas liberon: la liberon plu esplori la beletrajn limojn de
esperanto.