HUNDO  DE  FLANDRIO

Ouida (Marie-Louise de la Ramée), Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2004, 50 p., 21 cm.

Kortuŝa, klasika romaneto pri la amikeco inter knabo kaj hundo. Tradukis el la angla: Lode van de Velde.

Ouida (1839-1908), estis angla aŭtorino, naskiĝinta el angla patrino kaj franca patro. Post iu vizito al Hoboken, urboparto de Antverpeno en Flandrio, ŝi verkis “Hundo de Flandrio” kaj publikigis ĝin en 1872. La verko en Britio apenaŭ konis sukceson, sed iel unu ekzemplero atingis Japanion, estis tradukita japanen, kaj tie furoris kaj nun post pli ol jarcento ankoraŭ furoras. La plimulto de la japanaj infanoj konas la aventurojn de la knabo Nelo kaj lia hundo Patraŝ, kiuj ĉiutage iris de sia hejmloko Hoboken al Antverpeno por aĉeti lakton.

La libro estis filmita kvar fojojn (1924, 1935, 1959 kaj en 1999 denove de Metro Goldwin Mayer). En 1975 aperis en Japanio desegnita filmo pri la samaj aventuroj kaj unu jaron poste en Germanio oni kreis felietonan version. Antverpeno antaŭ nelonge dediĉis statuon al “sia” plej konata hundo en unu el la plej turismaj stratoj de la urbo.