GLAŬKA  LUM'

Geja  antologio

Diversaj aŭtoroj, Pro Esperanto/Fundación Esperanto, Vieno/Zaragoza, 1994, 88 paĝoj, 22 cm

Gejaj poemoj originalaj kaj tradukitaj.

Jen komento de Gerrit Berveling, kiu aperas en la enkonduka paĝo:

"... koncerne moralajn aferojn nia Esperantujo ofte estas iom malnovmoda. Des pli mi ĝojas, ke nun do aperas tia ĉi poemareto; modesta ja, sed ne plu forpensebla! Ĝi montras al ni tute klare, ankaŭ en nia mezo, ke gejoj ekzistas - kaj tio estas bona! Tio estas iasence plia pruvo, ke nia Esperanto-movado fariĝas ĉiam pli socie serioza, ĉiam pli adolta."