GASTONO

André Franquin, Espéranto-Jeunes, Paris, 2005, 48 paĝoj, 30 cm

Gastono Lafuŝo (en la franca: Gaston Lagaffe) estis kreita en 1957 por vigligi la paĝojn de la humura gazeto "Spirou". En 19 albumoj, tiu revemulo senĉese inventas solvojn por plibonigi la oficejan vivon, enamiĝas, prizorgas katon kaj ridmevon, sed ĉio tio okazigas nur fuŝaĵojn, kiuj ĉagrenas liajn estrojn.

Kelkaj liaj albumoj jam estas tradukitaj en la germanan kaj nun Gaston unuafoje aperas en Esperanto.