FRONTE  AL  LA  VIVO  –  EDUKO  KAJ  VIVSIGNIFO

Jiddu Krishnamurti, SAT-Broŝurservo, 1998, 100 p.

De la komenco oni estas kaptita de la raciaj kaj nekonformismaj paroloj de tiu hinda klerulo, kiu prelegas antaŭ gelernantoj, profesoroj kaj gepatroj en kolegioj. Al la neordinara enkonduko de “Fronte al la vivo” aldoniĝas 4 ĉefaj ĉapitroj: la Timo, la Libero, la Aŭtoritato, la Religio. Sekvas “Rimarki” (kompilo de konferencoj en Eŭropo 1962-63) kaj jenaj tekstoj: “Kio estas ami?”, “Kion vi nomas amo?” kaj “Pri la kredo je Dio”. Ĉi-poste estas kelkaj linioj ĉerpitaj el la ĉapitro “La Aŭtoritato”:

“Se vi volas krei novan Socion, endas, ke vi, kiel individuo, ne havu tiun akiremon, ke vi havu nek envion nek avidon, nek nacian aŭ patriotan senton, kaj ke via penso ne estu rigide religia. Sed tiom longe, dum vi luktas sen inteligento por alĝustiĝi al via medio, vi nur konformigas vin al la malnovaj putraj valoroj de ambicio, de la povo, de la prestiĝo, de la kredoj.

Tre gravas, ke oni komprenu tiujn problemojn ekde la junaĝo. Kaj ke oni konstruu en si realan liberon, se oni volas krei novan mondon, novan Socion, novajn homajn interrilatojn. La vera rolo de la edukado estas helpi vin sur tiu vojo.”

En “Eduko kaj vivsignifo” estas pritraktitaj jenaj temoj: Vera eduko, Eduko kaj paco, Libero kaj lernado, Memkono.

Resume: “La revolucio devas komenciĝi per interna, psika transformiĝo de la individuo.”