LA  FREMDULO

Albert Camus, SAT, 1993, 142 p.

Famega romano de franca nobelpremiito.

Jen recenzo, verkita de Yves Peyraut, kiu aperis en la revuo Sennaciulo (Julio-Aŭgusto 1994):

"Delonge nia asocio sopiris al la eldono de valoraj libroj. Kaj kiam amiko Michel Duc-Goninaz proponis al ni la tradukon de La Fremdulo, ni ne hezitis. Post kelkaj tagoj (aŭ semajnoj) kaj post via mendo, vi tenos en viaj manoj unu el la plej valoraj verkoj de la fama franca literaturo.

Albert Camus (1913-1960) dum sia bedaŭrinde tro mallonga vivo, okupis la unuan lokon en la kultura tutmonda vivo: romanoj, teatraĵoj, artikoloj, ktp. multiĝis sub lia plumo kaj li akiris universalan famon. Interalie, en 1957 li ricevis la Nobelpremion por literaturo.

La Fremdulo estas lia unua romano. Tuj post sia apero ĝi famigis la aŭtoron. Ni ne rakontu la temon, sed ni povas diri, ke jam en tiu unua verko, oni trovas kelkajn el la temoj kiuj plenigos la tutan verkaron de Albert Camus: la absurdecon de la vivo, la traserĉon de la vero, la amon al Alĝerio (kie li naskiĝis) k.t.p.

En tiu libro A. Camus diras kaj kaŝas ĉion, tiel ke de jardekoj, en multaj universitatoj, centoj da frazoj estas dediĉitaj al tiu romano. En dekoj da ligvoj (kaj nun en Esperanto) la eldonkvanto superas ses milionojn da ekzempleroj.

Tute hazarde tiu traduko aperas samtempe kun la eldono de membiografia libro de Albert Camus, priverkita de lia filino: Le premier homme (La unua viro) - tridek - kvin jarojn post lia morto, dum absurda trafikakcidento...

Kadre de similaj recenzoj, oni kutimas danki la tradukiston. Sed Michel Duc-Goninaz ne uzas la vorton traduko sed "elfrancigo" - kaj tio estas ĝusta. Oni legas esperantan tekston kun la sama plezuro kiel la francan. La neimitebla stilo de A.Camus, simpla, ĉarmiga, klasika, estas komplete konservita en la elfrancigo de Michel. Albert Camus naskiĝis kaj vivis en Alĝerio, suda parto de la mediteranea baseno. Michel Duc-Goninaz vivas en la norda parto de tiu eksterordinara maro. Ĉu tio klarigas tion?

Vi ne ankoraŭ mendis la libron? Faru tuj!"