LA  FORTO  DE  LA  FORTAJ

Jack London, SAT-Broŝurservo, 1990, 28 p.

La broŝuro konsistas el tri partoj. La meza, plej ampleksa, estas la rakonto propre titolita "La forto de la fortaj", kiu origine aperis en la broŝura serio de "Internacia Socia Revuo" (1914) kaj kiun tradukis el la angla Karl Fröding. Ĝi prezentas en streĉe mallonga satiro la naskiĝon kaj disvolviĝon de ŝtata kaj kapitalista ekspluatado. Ĝi finiĝas per profeteca alineo, kiu antaŭe bildigas estontan socion senklasan kaj sennacian.

La unua kaj tria partoj pli konatigas al la leganto la amindan personecon de J. London: "La vivo kaj verko de Jack London" (verkita de lia vidvino), "Tiel mi fariĝis socialisto", verkita de J. London mem.