XVIII - aj  INTERNACIAJ  FLORAJ  LUDOJ

Diversaj aŭtoroj, Hispana Esperanto-Federacio, Zaragoza, 1979, 80 paĝoj, 19 cm

Verkoj premiitaj en la duaepokaj Internaciaj Floraj Ludoj, okazintaj en Tortosa en la kadro de la 20-a Kataluna Esperantista Renkontiĝo la jaron 1978. Enestas poeziaj verkoj de Kris Long, Reto Rossetti, Zora Heide, Simeon M. Simeonov, Lina Gabrielli kaj J. Balbin, kaj prozaĵoj de Bernard Golden, Giordano Moya Escayola kaj Oldrich Knichal.