LA  FENOMENO  ESPERANTO

William Auld, UEA, Roterdamo, 1988, 120 paĝoj, 21 cm

Klasika studo pri la lingvoproblemo kaj pri la Internacia Lingvo.

Jen la enkonduko, kiun skribis Humphrey Tonkin, tiama prezidento de UEA, en decembro de 1987:

Kiam en la unuaj diskutoj pri festado de la Jubileo de Esperanto ni diskutis la eblecon eldoni libron, kiu prezentu superrigardon de la Internacia Lingvo kaj la ideoj, kiuj fonas ĝin, tuj oni proponis, ke William Auld ĝin verku. Li estas konata kiel homo escepte klera — poeto, eseisto, kritikisto, redaktoro. Li estas brila tradukisto, talenta esperantologo. Samtempe li bone komprenas, kaj ofte priskribas, la fenomenon de la Esperanto-kulturo, ne kiel ian abstraktan beletran koncepton, sed kiel manifestiĝon de vigla, vibra komuna vivo de la utiligantoj de Esperanto. Li dediĉis sian intelektan kaj emocian vivon al tiu fenomeno, zorge kaj sisteme prezentante ĝiajn kulturajn ricaĵojn al la publiko per redaktitaj volumoj kaj revuoj, kaj ankaŭ plene partoprenante la Esperanto-socion ne nur kiel simpla esperantisto sed ankaŭ kiel gvidanto (li eĉ estis vicprezidanto de UEA dum iom da tempo, kaj estas nun ĝia Honora Membro).

Auld akceptis la taskon verki la libron. Kiel multaj aliaj homoj, li vidis en la centjariĝo de la lingvo unikan okazon prezenti ĝin al la ekstera publiko kaj ankaŭ levi la animojn kaj plifortigi la kuraĝon de tiuj, kiuj laboras por Esperanto. Efektive la Jubileo alportis, kaj ankoraŭ alportas, elstarajn rezultojn. Sesmil homoj partoprenis la Jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio — la plej granda kunveno de parolantoj de Esperanto en la tuta historio de la lingvo. Per si mem tiu nombro pruvis la viglecon de la Esperanto-movado — kion konfirmis la altnivelaj artaj prezentoj dum la kongreso kaj la raportoj de kongresanoj pri la agado por Esperanto en iliaj propraj landoj. Sed la Kongreso ankaŭ kaptis la atenton de la amasmedioj. Centoj da artikoloj pri Esperanto kaj la Kongreso aperis en la pola gazetaro kaj ilin sekvis pliaj centoj, eĉ miloj, en aliaj landoj. Televidaj teamoj vojaĝis al Varsovio por kapti la kongreson kaj abundis radio-intervjuistoj kaj aliaj ĵurnalistoj. Venis propono el la Pola Registaro, ke oni starigu en Bjalistoko internacian Centron Zamenhof, kiel animanton de la Esperanto-kulturo kaj la serioza studado de la lingvo. Organiza komitato, kun partopreno de UEA, estas nun fondata.

Okazis tuta serio da fakaj konferencoj pri Esperanto kunlige kun la Jubileo — en Parizo, Novjorko, Tokio, Zagrebo, Vieno. Okazis kultura festivalo en Jugoslavio. En pluraj landoj oni organizis aparte imponajn naciajn kongresojn, ofte kun publika partopreno, kaj en aliaj landoj okazis specialaj festaj aranĝoj — ekzemple en Britio kaj Svedio. Aliaj landoj eldonis aŭ ankoraŭ eldonas specialajn librojn aŭ instruilojn aŭ sonmaterialon. Aperis poŝtmarkoj kaj poŝtstampoj, oficialaj deklaroj, starigo de novaj kursoj, nomigo de placoj kaj stratoj, starigo de monumentoj. La sola homo, kiu suferis, estis la redaktoro de la revuo Esperanto, kiu ja ne havis lokon en sia revuo por ĉion gravan raporti.

La jubilea periodo daŭras: ĝi finiĝos per ferma ceremonio en la Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo en julio 1988. Ni rajtas jam fieri pri la rikolto — el kiu tiu ĉi libro estas unu frukto — kaj venos pliaj fruktoj. La Jubileo ja bele pruvis, ke Esperanto vivas. Ĝi ankaŭ pruvis, ke per Esperanto la homoj el ĉiuj landoj — de Ĉinio ĝis Nederlando, de Aŭstralio ĝis Sovetunio, de Kanado ĝis Argentino — povas pace kaj interkomprene ligi la manojn en kunlaboro.