LA  FAJRA  MILITO

Jean-Jacques Annaud, Esperanto-videoservo, Kanariaj Insuloj, 2009, 97 min.

La filmo estis reĝisorita de Jean-Jacques Annaud. Aperis la jaron 1981. Ĝi temas pri la homa vivo en la ŝtona epoko. Estas triba milito por konkeri la posedon de la fajro. Dum la lukto la fajro estingiĝas. La ulma tribo alarmiĝas ĉar sen tia fonto de varmo ili ne povos rezisti la terure malaltajn temperaturojn en la regiono. Tri militistoj alfrontas danĝeran aventuron spertante ĉiaspecajn travivaĵojn. La filmo ricevis unu Oscar-premion.

Mendebla ĉe la libroservo de UEA.