LA  EVANGELIO  DE  LA  HORO

Paul Berthelot, Fonto, 1990, 36 p.

Prezento de la anarkiismo per fabelo pri anonima profeto. Tradukita de O. Pires de Holanda.

"Bonegan ideon havis k-do Gilbert Ledon, kiam li decidis reeldoni "Evangelio de la Horo", verkita de Paul Berthelot antaŭ la unua mondmilito. Tiu juna anarkiisto (li mortis en 1910, kiam li estis 30-jara, pro paludismo) havis la iniciaton verki broŝuron por prezenti la liberecanajn ideojn sur originala formo. Fakte li verkis tekston, kiu imitas la stilon de la kristanaj evangelioj. Kaj tre malice, kun false naiva modesteco, li alportas novan evangelion al la homaro. Jen eroj kiuj ĝin resumas:

("Sennaciulo", junio 1990)