La etimologio de pli ol 15.000 Esperantaj vortoj, kun parencaj etimoj en pluraj lingvoj. Ĉiuj fremdlingvaj vortoj skribitaj en la alfabeto de la koncerna lingvo.
Jen recenzo de Yamasaki Seikô:
Jen nova libro de la produktema Cherpillod,
kiu rangos kun tiu de Vilborg kiel unu el la du etimologiaj vortaroj de
Esperanto. Rimarkinde estas ke tiu verko estis aŭtorita de "amatoro". Oni
ĝenerale fidas nur profesiajn instruitojn, t.e.
profesorojn: tiu banala vero ne validos post Cherpillod. Oni subite konsciiĝas
ke Markso mokis profesorojn, kaj ke Markso kaj Ricardo kaj Quesnay estis
amatoroj, en lingvistiko ankaŭ Benjamin Wharf estis tia.
Unu el la karakterizaĵoj de tiu ĉi vortaro estas ke la etimoj estas donitaj en
siaj originalaj literaj kostumoj, kaj la aŭtoro mem pri tio fieras. Tio tamen ne
estus saĝa, la Esperanta leganta publiko ne estas tiel vasta; kiom estus kiuj
sentas sin komfortaj pri tiuj esoteraj signoj? Kiuj scias kompreni ilin, povas
facile diveni la originajn se vestite latine. La efiko ne justigas la koston.
Ties alia kvalifiko estas ĝia koncizeco, kiel la titolo montras: el kio la
denseco de ĝia enhavo, aŭ informokvanto.
Ĉiuj ne povas ne admiri la erudicion de la aŭtoro, sed malicaj legantoj pensus
ke tio ne necese signifas kreemon kaj ke temas nur pri fizika streĉado. Ne, ne,
tio estus sakrilegio.
Erudiciuloj ekspozicias kion ili elĉerpis el miloj kaj dekmiloj da libroj. Tiaj
libroj estas oportunaj en tio ke ili ŝparigas la penon de ordinaraj homoj:
kompreneble tio estas jam grandega atingo kaj meritas la dankon de la publiko.
Tiu ĉi recenzanto estas unu el tiuj dankantoj. La promena foliumado estas vera
ĝuo simila al la gastronomia.
Oni ofte neglektas la neceson de la serĉo pri la enirvojoj de tiuj etimoj en
Esperanton. Pensu pri la pionira klopodo de la aŭtoroj de la oksfordaj vortaroj.
Ili ne vane portas la ŝildon "sur historiaj principoj": oni precize povas scii
kio estis la plej malnova dokumenta spuro de iu ajn angla vorto - "ajn" estas
kompreneble troigo, mi prolepse aldonu. Ankaŭ Esperantujo bezonas sian
oksfordan. La Oksforda ne estas etimologia vortaro, ĝi estas ĝenerala vortaro,
ne por specialistoj sed por ĉiuj kleraj amatoroj, kiel estas Ŝekspiro, kiu ne
estas por ŝekspirologoj.
Rememorante tion, oni ekscias la taŭgecon de la aserto de Cherpillod ke vortaro
sen etimologio ne estas vortaro. Jes tio estas Robert kaj Brockhaus, se ne
paroli pri Grimm. En Esperantujo aperas konkurence pli kaj pli grandaj naciaj-Esperantaj
vortaroj kaj inverse, sed ili nur trumpetas pri la nombro de
kapvortoj: pli grava kaj interesa estus la progreso de la metodo (la recenzanto
opinias ke la metode vere progresinta vortaro estus la Esperanta-japana vortaro
redaktata de komitato de dek lingvo-sciencistoj kaj -uzantoj, sed bedaŭrinde
post atendado de dek jaroj ni eksteruloj ne scias kiam ĝi estos preta nek, pro
la japana tradicio eviti nomi la kulpintojn, kio kaŭzas la prokraston - tiu
komitato severe ekskluzivas etimologion, cetere). La elstara efikeco de
leksikografiaj atingoj de Cherpillod konsistas en tio ke li laboras kiel sola
lupo, ne ĝenate de komitato.
Iu asertas ke Esperanto ne postvivos la jaron 2045. Restas tamen arĥeologia
tasko dokumenti la historion de estiĝo kaj formorto de la fenomemo Esperanto,
ĝuste kiel oni esploras kaj rekreas tiun de dinosaŭroj. La klopodoj de
Esperantaj etimologoj tial ne estas vanaj.
Profesoroj rikanas la scivolemon de amatoraj legantoj Esperantaj, asertante ke
post la vortaro de Vilborg restas nenio por diri, krom peano al Profesoro
Vilborg, pri etimologio en Esperantujo kaj ke la tempo spezita pri ĝi estas
komplete senutila, sed vidu, kiom granda estas la amaso da dinosaŭramantoj.
Tia hobio kontribuas multe pli al la eŭforio de la cirk-postulanta plebo ol
instigado de militoj kontraŭ la imperioj de la malbono. Je la fascino de
Volapuko, kiu altiras grandan nombron da eminentaj esperantistoj, la recenzanto
nur gapas: Volapuko neniam estis o sociologia (tiu uzo de la vorto "o" estas de
PIV2, Wŭster kaj aliaj), kio estas Esperanto, kaj ne meritas esti objekto de
arĥeologio.
Ŝajnas ke oni pensas ke Esperantaj radikoj estis rekte enkondukitaj el la
fontlingvoj kaj ne dubas la taŭgecon de tiu ĉi metodo en etimologio. Prenu tamen
ekz. la vorton katedralo.
Ĉiu sentas ke tiu vorto havas parencecon kun katedro kvankam profesoroj
malpermesas kredi alie ol ke ili estas sendependaj unu de la alia. Tiu sento de
amatoroj estas sana kaj natura, kaj oni povus pensi ke la unua estas derivita de
la dua per la sufikso -al/, kiu troviĝas jam en Wŭster, poste Karolo Piĉ (li
diras ke li ne estas naturisto sed skemisto kaj ke Esperanto estas kibernetika
lingvo, kiu reprodukas sisteme lingvajn formojn), kaj André Albault legitimis
ĝin per civitaneco. Pensante tion, oni povus hipotezi ĝis ia grado memsufiĉecon
de etimologio ene de Esperanto. Bagatelaĵoj (kvankam la supraj ne estas
malbagatelaĵoj).
La aŭtoro ekzekutas Bastien per unusola svingo de glavo: nur kompara, ne
etimologia. La recenzanto kore dankas la bonan generalon Bastien pro tio ke la
lia restis longe la sola tia en la tuta Esperantujo, same kiel la Vortaro de
Esperanto de Kabe plenigis la breĉon ĝis la alveno de PV. Estas ĝojige ke li
konscience atentas pri la kvanto de la vokaloj: la recenzanto miris je la
indiferento de eŭropanoj - ne profesoroj sed ordinaruloj - pri tiu punkto krom,
eble, ĉe la germanoj kiuj havas longan kaj mallongan vokalojn foneme
distingitajn (Robert kaj Webster ignoras ĝin). Pri la helena, li ne estas tiel
asidua kiel pri latino, ekz. luo s.v., ne sub voce sed sub la vorto, paralizi.
Kiel Homero li ankaŭ dormetas: ekz. omnes kun senmakrona e, s.v. omnibuso
(makrono, longvokala signo, ne estas en PIV2 sed jes en la ŝerpijoda, aŭ
ŝerpijoa). Ankaŭ bona estas markado de la akcento en la rusa, kaj distingo de la
larĝa kaj mallarĝa e kaj o en la itala.
Sporade trovataj skatoletoj da notoj kiel homonimoj fine de la litero H estas
oportunaj, kompreneble por ŝtopi la vakuon de restanta blanka spaco sur folioj,
sed la hebrea alfabeto ne estas trovebla rilate al H sed ĉefine de F. Diablo
scias kial.