SALUTU  LA  SINJORINON  !

Tome kaj Janry, Espéranto-Jeunes, Paris 2005, 47 paĝoj, 30 cm

Kreita de Tome kaj Janry en 1987, la Eta Spiru' estas komiksa rolulo, kies prodaĵoj humure rakontataj ŝancelis la pejzaĝon de la porfamilia franc-belga bildstriarto uzante tonon kaj provokeman kaj bonkarakteran. La Eta Spiru' donis sian nomon al serio da komiksoj kun unupaĝaj rakontetoj, kies ĉefa temo elvokas la "tabuojn" ligitajn al infaneco: sentimentala edukado, religio, plenkreskulaj kontraŭaĵoj, difektoj de la supozataj edukistoj estas inter la gurdataj temoj de tiu kreaĵo, kiu, en la 80aj, ebligis la aperon de ekfloranta serio da komiksoj pli-malpli inspirataj de tiu evidenta observaĵo: preferante konservi la bildon de senkulpa infanaĝo, plenkreskinte ni bonvole forgesas kiaj bubaĉoj ni estis!