ESPERANTO  KAJ  LITERATURO

Rajmundo Laval, SAT-Broŝurservo, 1993, 20 p.

Iama sekretario de la Literatura Komitato de SAT, kiu mem talente verkis kaj tradukis, Valo (Rajmundo Laval) liveras tie siajn konsiderojn pri la valoro de la Esperanto-literaturo, ideojn, konsilojn al tiuj, kiuj, sufiĉe mastrante la lingvon, deziras kontribui al ties kulturo per originala verkado aŭ per tradukado. Aldone, la regularo de la Literatura Komitato.