ESPERANTO

Lingvo - Literaturo - Movado

Pierre Janton, UEA, Roterdamo, 1988, 120 paĝoj, 21 cm

Scienca kaj tamen populare verkita superrigardo, bazita sur klarvida rigardo al la ĝisnuna evoluo kaj uzo de la lingvo.

Jen opinio de Boris Kolker:

"Simpla, sed tre riĉenhava superrigardo pri ĉio, kio koncernas Esperanton. Unu el la plej rekomendindaj libroj de tiu ĝenro."

Aperinta unue en la Enciklopedia Kolekto "Que sais-je?" (Kion mi scias?) de la Universitata Eldonejo de Francio, en 1973, ĉi tiu verko populariĝis ĉe neesperantistoj antaŭ ol la parolantoj mem de la Internacia Lingvo povis konatiĝi kun ĝi. En 1976 sekvis eldono en la hispana, en 1977 aperis la 2-a franca eldono (entute 16.000 ekzempleroj), en 1978 eldoniĝis germana traduko kaj en 1987 la nederlanda. Laŭ peto de UEA, la aŭtoro mem pretigis la Esperantan tradukon kaj aktualigis ĝin per pluraj novaj informoj. Poste aperis la angla traduko en 1993, la 4-a eldono en la franca en 1994, la itala traduko en 1996, kaj la persa traduko en 1998.

Jen scienca kaj tamen populare verkita libro, kiu en konciza formo, sur nuraj 120 paĝoj, traktas ĉion esencan pri la Internacia Lingvo: historio de la planlingvoj, origino de Esperanto, la lingvo mem, ĝiaj esprimivo kaj literaturo, la Esperanto-movado. Ni ne disponas pri alia verko, kiu tiel koncize armus nin per ĉiuj bazaj scioj, tiel necesaj por kia ajn sukcesa argumentado kaj informado pri Esperanto.