POR  EKOLOGIA  SOCIO

Murray Bookchin, SAT-Broŝurservo, 1983, 120 p.

La libro arigas jenajn ĉapitrojn:

“La detrupovo de tiu nia socio disvolvas sin laŭ senprecedenta skalo en la homara historio, kaj demence kaj kvazaŭ sisteme ruinigas la ensemblon de la vivanta mondo kaj ties materialajn bazojn… Estas tempo transpasi ĉiujn grandajn rompojn, kiuj apartigis la homon disde la homo, la homaro disde la naturo, la individuon disde la socio, la urbon disde la kamparo, la spiriton disde la korpo, la racion disde la sento kaj ĉiun generacion disde la aliaj.

… La situacio ektransformiĝas. La ekologia krizo tendencas renversi la tradician maksimon “Por vivi, endas unue pluvivi”. Hodiaŭ, se ni volas pluvivi, ni unue vivu. La solvoj estu laŭmezure de la problemo, aŭ la naturo terure venĝos kontraŭ la homaron…”