EKLIPSAS

Jorge Camacho, Eldonejo Bero, Rotterdam, 2007, 115 paĝoj, 20 cm

Ĉi poemaro de Jorge Camacho prezentas poemojn verkitajn en 2005 kaj 2006, grandparte en Japanujo kaj Tajvano, de kie li prenis inspirojn forme, enhave kaj etose. Pluraj el ili dulingvas hispane-esperante, aliajn akompanas hispanigo.