ESPERANTO

Filmo  de  Dominique  Gautier

Dominique Gautier, SAT, Parizo, 2013, 64 min

Ĉi tiu filmo, de la reĝisoro Dominiko Gaŭtiero, proponas vojaĝon tra la mondo, renkonte al la historio de la lingvo Esperanto, al ĝia strukturo kaj al ĝiaj hodiaŭaj parolantoj. Kaptitaj en la diverseco de siaj aktivaĵoj kaj vidpunktoj, la vortoj de tiuj lingvouzantoj interplektiĝas rivelante pecon post peco kiel konkretiĝas ĉiutage la utopio de ties iniciatinto, Ludoviko Zamenhofo.

Kun sia historio, sia spirito, sia klopodo, sia ideologio, Zamenhofo estas persono ne ordinara. Laŭ filmarta vidpunkto, temas pri «heroo», kiu vekas intereson kaj simpation. La filmstrukturo konstruiĝas sur bazo de la historio de Esperanto kaj ties elpensinto. Ĉiuj gravaj eroj de la historio resendas al antaŭa situacio.

Pritrakti la historion de Esperanto laŭlonge de la filmo donas plurajn avantaĝojn: malkovrigi la historion sen enui per tro longa sekvenco, ligi tiun historion kun la nuno, la klopodon de Zamenhofo kun la hodiaŭa aktivismo, malpeze elvoki la organizadon de la movado kun ties strukturo, montri kiel la utopio de Zamenhofo retroviĝas en la realo, lin paroligi per citaĵoj, eksterbilde luditaj far aktoro, reliefigi la indecon kaj la adaptiĝon de Esperanto al la moderna mondo, formale ludi per etosaj kaj ritmaj ŝanĝiĝoj.

La elekto de la ĉefaj temoj traktitaj en tiu dokumentfilmo ebligos atesti pri la hodiaŭa vivo de Esperanto: la internacia komunikado, la origino de Esperanto, ties kreado kaj la celoj de L. Zamenhofo, la lingva strukturo, la lernado, la ideologio, la Kongresoj intaj kaj nunaj, la movada organizado, la kultura produktado, la evoluado de la lingvo kaj ties diversaj uzoj (kunvenoj kaj kolokvoj internaciaj, vojaĝoj, gepatra lingvo…), ties agnosko far internaciaj instancoj kaj far intelektuloj, la estonto de Esperanto (la esperoj kaj la komencitaj agoj).

La universalan dimension alportos la sekvencoj filmitaj en diversaj landoj (Francio, Pollando, Germanio, Aŭstrio, Svislando, Hungario, Rumanio, Kubo) kaj uzo de multnombraj atestoj de diversnaciaj esperantistoj.

La materioj uzataj por ĉi filmo kutimas por dokumentfilmo: filmitaj kunparoladoj, ĝeneralaj ilustradoj, apartaj situacioj, eksterbilda komento, aŭtoraj citaĵoj per aktora voĉo, arkivaj fotoj, filmoj malnovaj aŭ freŝdataj, video-produktoj, gravuraĵoj, son-arkivoj, sed ankaŭ grafikaĵoj kaj animacio, por pritrakti kelkajn sekvencojn, kiel ekzemple la lingva strukturo.

La muzika ilustrado ĉerpiĝas el la riĉeco de la produktado kaj eldonado esperantistaj.

Por kongrui kun sia celo, la filmo baziĝas sur travivitaj situacioj, emoci- kaj signifoplenaj, kaj atestantaj je humanista spirito. La filmitaj kunparoladoj proponas individuajn klopodojn kaj spertojn, komplemetojn, klarigojn aŭ analizojn pri iuj historiaj aŭ nunaj faktoj, kaj la eldiroj de iuj «fakuloj».