ĈE  LA  LAGO

Kroniko  pri  la  ĉiutaga  vivo  en  Anci’

Serĝo Sir’, SAT-Amikaro, Parizo, 2013, 77 p., 18 cm.

Plenkoloraj bildrakontoj.

Jen kelkaj notoj de Vito Markovo pri la aŭtoro, Serĝo Sir’:

Serĝo Sir’ elpanjiĝis en 1944 dum bombalarmo meze de homplena Pariza lifto; denaska spektaklemo, ĉu ne? Bubaĝe (lerneje) jam interesiĝis pri desegnado, notinde karikatura kaj humura, kaj studis iom belarton. Sed profesiiĝis kiel teĥnikisto kaj instruisto, kaj pro emo al logikaj sistemoj eklernis la racian lingvon. La sufokan movadon li malgraŭ forta malmovademo (“ajnisto” li sin mem etikedas!) ne forlasis, ĉar ĉiam freŝaeran lokon trovis sine de LKK (La KancerKliniko), kie li plej senbride povis disvolvi sian satiremon kaj bilddeliremon. Ankaŭ en multaj aliaj movaderoj li aperigis siajn Siraĵojn tiel pionirante pri Eo‑bildstrioj originalaj, sed post plurjardeka agado nur nun fine eldoniĝas koloralbume kolekto de ĉerpaĵoj kaj nepublikitaĵoj el lia ampleksa verkaro.

Ĝin karakterizas franda stilo, tiom bilde kiom tekste, rekta kaj trafa, humura kaj vortluda, …kun siaspita sprito!

Se lia moto ne jam estus: “Kie mia piedo, tie mia patrio”, eblus proponi al li cezarecan: “Serĝi, serĉi, ŝerci!”.