LA  BRUSELA  BUBO  –  CISKO  KAJ  VINJO

Willy Vandersteen, Standard Uitgeverij, Antwerpen, 2002, 58 p., 26 cm.

Ĉi tiu traduko aperis la 19-an de oktobro 2002 okaze de la dekjara jubileo de la Esperanto-klubo SEL-T La Hirundo en Tienen (Belgio).

Kunlaboris multaj volontuloj-esperantoparolantoj el Flandrio. Finverkis la tradukon: Bert Boon (La Hirundo) kaj Marc Vanden Bempt (Esperanto 3000).

“La Brusela Bubo” estas traduko de la rakonto numero 180 el la serio “Suske en Wiske” de W. Vandersteen. Ĝi estas la unua esperanta traduko de nederlandlingva populara kaj mondfama bildrakonto, jam tradukita en multdekojn da lingvoj.