BELETRO  SED  NE  EL  KATEDRO

Gaston Waringhien, FEL, Antverpeno, 1987, 258 p., 21 cm.

Ĉu vere ekzistas Esperanta literaturo? Ĉu eĉ ekzistas Esperanta literaturscienco? La nestoro de l' Esperantaj literaturistoj instruos, en agrabla, klara, prilaborita stilo, pri la atingaĵoj de Esperantaj verkistoj kaj tradukistoj. Fakte temas pri simplaj klarigoj de altnivelaj artaj rezultoj.