J. Camacho, P. Daŝgupto, I. Ertl, Mondial, Novjorko, 2009, 139 paĝoj, 22 cm
Beletra Almanako (BA) estas nova literatura periodaĵo,
lanĉita en septembro 2007. Komence ĝi publikiĝis ĉiun sesan monaton, sed ekde
2009 ĝi aperas trifoje jare, en februaro, junio kaj oktobro. Ĝin eldonas Ulrich
Becker (Mondial, Novjorko) kaj redaktas Jorge Camacho (ĉefred.), Probal Daŝgupto
kaj István Ertl.
Ĉi tiu estas speciala numero pri sciencfikcio, fantasto kaj fabeloj.
Jen la enhavtabelo:
Prezento (Jorge Camacho)
Originala Prozo
Bernard Golden: Kosma rubaĵo
Bjørn A. Bojesen: Kornon kontraŭ krud’
István Ertl: Arnim
Higinio García: Rifuzita memuaro
Rinko Kubota: Feliĉo de unu talanto
Liven Dek: Ne ekzistas verdaj steloj; Godabuk; Infano kaj fiŝo; Mineplu’
Tradukita Komikso
Lars (Lon) Olsson: Fulmotonĉjo. Piedokataklismoj (trad. Gunnar Gällmo)
Tradukita Prozo
Victor Martin: Ĉio en ordo (trad. Ionel Oneţ)
Tradukita Poezio
Nuria Barrios: Hibridoj (trad. Jorge Camacho)
Eseoj
Anna Löwenstein: Harry Potter – magio, ne merkato
Liven Dek: Esperanto, la fantasta lingvo
Recenzoj
Tra la ringoj sentiĝas idealo kaj realo ... (Mao Zifu pri La Kunularo de l’ Ringo; La reveno de la Reĝo; La du turegoj de J. R. R. Tolkien, trad. de William Auld, kaj pri Unu ringo ilin regas de Aleksander Korĵenkov)
Majstra mastro (Michael Cayley pri La Kunularo de l’ Ringo; La reveno de la Reĝo; La du turegoj de J. R. R. Tolkien, trad. de William Auld, kaj pri Unu ringo ilin regas de Aleksander Korĵenkov)
Per kio estas pavimita la vojo al la Paradizo? (Luiza Carol pri la serio utopia de la eldonejo Bero)
Sciencfikcia bankedo (A. Giridhar Rao pri sferoj 10 de la Grupo Nifo)
Psikologia romaneto iel fifama (Donald Broadribb pri La mirinda historio de Petro Schlemihl de Adelbert de Chamisso, tradukita de Eugen Wüster)
Jeŝ la Mesio (Anna Löwenstein pri Kaj staros tre alte ... de Trevor Steele)
Fabelo kontraŭ dogmoj (Jorge Camacho pri Ormuzdo kaj Arimano de Carl Jonas Love Almqvist, tradukita de Gunnar Gällmo)
Pri poeziaj eklipsoj kaj aliaj kamaĉologiaj fenomenoj (Miguel Fernández pri Eklipsas de Jorge Camacho)