ASTURA  BUKEDO

Diversaj asturaj aŭtoroj, Astura E-Asocio, Gijón, 1987, 138 p., 18 cm.

Prozo kaj poezio de asturaj aŭtoroj, tradukitaj de F. de Diego, J. Camacho kaj L. Dek.

Enestas verkoj de Ramón de Campoamor (1817-1901), Leopoldo Alas "Clarín" (1852-1901), Armando Palacio Valdés (1853-1938), Ramón Pérez de Ayala (1880-1962), Angel González (1925-). Temas pri trarigardo al pli ol unu jarcento de kontribuoj de la Astura regiono al la hispanlingva literaturo.

Oni povas diri ke la komuna trajto de la menciitaj verkistoj estas, ke ili tre engaĝis sin en la spirito de sia epoko, de ĉi lasta jarcenta periodo dum kiu plenumiĝis la plej kolosa evoluo kaj progreso de la civilizacio. Tiu jarcento al kies progresa karaktero kontribuis ankaŭ la Internacia Lingvo, Esperanto, kies 100-jaran jubileon oni festis per la eldono de ĉi tiu volumo.