LA  ARTO  LABORI  KUNE

Festlibro  por  Humphrey  Tonkin

Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2010, 901 paĝoj, 26 cm

Panorama kolekto de diverstemaj artikoloj de 106 aŭtoroj, eldonita okaze de la 70a datreveno de unu el la plej elstaraj esperantistoj de la lastaj jardekoj.

Redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins.

Jen la impona enhavtabelo kaj la enkonduko de la redaktantoj:

ENHAVO

I ENKONDUKE
Antaŭparolo 13
Probal Dasgupta
Enkonduko 14
Detlev Blanke / Ulrich Lins
Omaĝo 19
Ludoviko K. Zaleski-Zamenhof
“Mi kvazaŭ trovis min ĉehejme”. Biografia konversacio kun Humphrey Tonkin 20
Mark Fettes
 
II LINGVOPOLITIKO  KAJ  LINGVOPLANADO
Humphrey Tonkin kaj Language Problems and Language Planning 47
Frank Nuessel
Lingvo – rimedo aŭ resurso? 51
Jouko Lindstedt
Komunikado kiel fonto kaj motoro de lingva evoluo 63
Vilmos Benczik
La lingvoj: nemateria kultura heredaĵo 76
Rafaela Urueña Álvarez
La lingvobariero kaj la rimedoj por superi ĝin 85
Dan Maxwell
Lingvaj rajtoj kaj lingva justeco 97
Bengt-Arne Wickström
Lingvoplanado kaj planlingvoj 104
Federico Gobbo
Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado. Sub la aspekto de informadika tekniko 109
Liu Haitao
Vojoj al egalrajta komunikado. Pri kelkaj proponoj kaj reagoj en la fakliteraturo 124
Sabine Fiedler
De la germana al la angla en sveda ekonomiko 136
Bo Sandelin
La angla kaj Esperanto: pripensoj pri la estonteco 145
Dalibor Brozović
Esperanto kaj Eŭropa Unio: ĉu miraĝo, ĉu perspektivo? 147
István Ertl
Lingva diverseco kaj la internaciigo de la universitatoj en Eŭropo 156
Michele Gazzola
Lingvaj homaj rajtoj en Barato. La breĉo inter politiko kaj praktiko 162
A. Giridhar Rao
La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj? 171
Kimura Goro Christoph
La lernado de la irlanda lingvo: ĉu helpe de Esperanto? 178
Seán Ó Riain
 
III INTERLINGVISTIKO
Interlingvismo kaj scienca kulturo 187
José Antonio Vergara
Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko 193
Sergej N. Kuznetsov
Tezoj pri la slava interlingvistiko 206
Aleksandr D. Duličenko
Arto inter lingvo kaj literaturo 209
Věra Barandovská-Frank
Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner 223
Wera Blanke
Kreo de CDELI kaj ĝia nuna situacio 233
Claude Gacond
Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL 241
Detlev Blanke
 
IV ESPERANTOLOGIO
La neebleco de priesperanta lingvoscienco 259
Ken Miner
La Fundamenta Esperanto: nekontesteble eŭropa, sed... 271
Wim Jansen
Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto 285
Boris Kolker
Esperantlingva bildo de la mondo 290
Ilona Koutny
Instruoj kaj truoj de la Ekzercaro 306
Geraldo Mattos
Frazeologio, kunokazemo kaj leksiko-gramatiko.
La ekzemplo de predikato-komplemento-esprimoj en Esperanto
323
Christopher Gledhill
Reflektiĝo de la specifa Esperanto-kulturo en publicistiko 339
Akeksandro S. Melnikov
TON-KIN-O. Aŭ: El la rekvizitejo de la Esperanto-poezio 350
Till Dahlenburg
Kiam Zamenhof perdis sian bastonon. Implicitaj premisoj en planlingvo 355
Klaus Schubert
La frazmelodio en internacia perspektivo 363
John Wells
Ŝanĝiĝo de la vortaro en kreolaj lingvoj: la ekzemplo de Esperanto 373
Renato Corsetti
Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj 386
Otto Prytz
Kelkaj rimarkoj pri la problemoj de tradukado 395
Michel Duc Goninaz
 
V HISTORIO
Hilelismo, homaranismo kaj neŭtrale-homa religio 401
Christer Kiselman
Kritika retrorigardo al la “tezoj” de Esenco kaj estonteco 415
Marc Bavant
Klopodoj pri lingvokontrolaj institucioj de la Unua Libro ĝis la Lingva Komitato 426
Carlo Minnaja
Zamenhof, psikologie: de Freud al Piron 438
E. James Lieberman
Ruĝ-verda malakordo. Observoj pri komunistaj esperantistoj 443
Ulrich Lins
Inter laborista edukado kaj kultura alternativo.
Kial laboristoj lernis Esperanton en Hispanio en la komenco de la 20-a jarcento
462
José Antonio del Barrio
Esperanto kiel araba-juda lingvo, 1924-1948 473
Doron Modan
Vanaj klopodoj eldoni Esperanto-revuon en la sovetiaj kondiĉoj 481
Vladimir Samodaj
Ota Ginz. Esperantisto en Ĉeĥoslovakio 491
Vlastimil Novobilský
En la ombro de aŭroro: pri Takasugi Itirô 498
Tacuo Huĝimoto
Sur la spuro de Elpin 503
Shi Chengtai
De TJO al TEJO al TONKIN 507
Ed Borsboom
 
VI MOVADO  KAJ  KOMUNUMO
Idealo kaj utilo 517
Werner Bormann
La esperanta malpopolo 521
Jorge Camacho
Ĉu “diabla cirklo”? Direkte al sociologia esploro pri UEA 529
Zbigniew Galor
Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj 542
Nikola Rašić
La katalunaj esperantistoj. Socilingvistika trarigardo 558
Hèctor Alòs i Font
The geek shall inherit the earth. Esperanto-movado kaj vikipedia komunumo
en la epoko de la Interreto
574
Ziko van Dijk
 
VII APLIKO  KAJ  DISVASTIGO
Interkultura edukado per Esperanto 585
Radojica Petrović
Edukado.net. La porinstruista retejo kaj ESF 594
Katalin Kováts
Didaktikaj paŝoj 605
Stefan MacGill
Esperanto kaj medicino 612
Imre Ferenczy
Pri la faka agado de la fervojistaj esperantistoj 619
István Gulyás
SAEST kaj KAEST. Pri fakaplikaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj Slovakio 627
Petro Chrdle
Du jardekoj de Internacia Kongresa Universitato 636
Amri Wandel
Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio 644
Barbara Pietrzak
Kiel aŭdigi nin en la amaskomunikiloj? 652
Thomas Bormann
Gramatikaj fenomenoj en komputila internaciigo 658
Reinhard Fössmeier
Kie fluas lakto kaj mielo 663
Mauro La Torre
Semantikaj suplementoj al sintaksaj dependo-arboj en TRUKILO 678
Victor Sadler
Novjarmila teĥnologio: ĉu ĝi forpelos aŭ kreos analfabetecon? 684
Toon Witkam
 
VIII LITERATURO
La postnacia literatura entrepreno kaj Esperanto 695
Probal Dasgupta
Kial vi verkas? 702
Trevor Steele
Sub la spoto. Movado kaj movadanoj en la originala dramarto Esperanta 704
Paul Gubbins
Ĉiu memoro estas protesto 715
Georgi Mihalkov
Humphrey Tonkin, tradukinto de Shakespeare 720
Baldur Ragnarsson
Al Tonkin pri Tolkien. Aŭ:
Kial serioza universitata profesoro interesiĝu pri La mastro de la ringoj?
728
Anna Löwenstein
Sinjoro Tadeo parolas Esperante 736
Roman Dobrzyński
Ĉina klasika beletro en Esperanto 748
Laŭlum
Kial valoras legi literaturon en Esperanto? 761
Duncan Charters
 
IX STRATEGIO
21-a jarcento – ĉu la Esperanto-movado pretas? 771
Peter Baláž
Estonto de la cifereca mondo 776
Miroslav Malovec
Plurlingvismo kaj Esperanto. Ideologia ŝanĝiĝo en la Esperanto-movado 781
Jukka Pietiläinen
Protektado de minacataj lingvoj kaj kulturoj.
Partnereco de UEA kaj UN sub lupeo
793
Edmond Brent
La financa strategio de Universala Esperanto-Asocio, 1974-1980 805
Grégoire Maertens
La historio kaj strategio de Esperanto-movado en Azio, 1989-1995 810
So Gilsu
 
X ANEKDOTOJ  KAJ  REMEMOROJ
Humphrey Tonkin: la klereco de la koro 821
Marjorie Boulton
Humphrey Tonkin, universitata studento 824
Diccon Masterman
Kure tra duona jarcento 827
Michela Lipari
Pri kaj por Humphrey Tonkin 829
Ursula Grattapaglia
Humphrey Tonkin: eminence grise de la Esperanto-movado 831
Hans Bakker
TEJO de mia epoko retrospektive 832
Ivo Osibov
Humphrey Tonkin – 25jarulo 839
Hans Michael Maitzen
Junulara Esperanto-vivo en Svedio en la 1960-aj jaroj 841
Ulla Luin
Tyresö – ĝiaj kongreso kaj deklaracio 844
Tomas Jansson
Memoroj 847
Bruce Sherwood
Revo kaj realo. Renkontiĝo antaŭ 45 jaroj 848
György Nanovfszky
Li apartenas al mia Esperanta vivo... 851
Renée Triolle
Fragmente pri Universala Kongreso 852
Syôzi Keiko
Vizito trans la Feran Kurtenon 853
Mikaelo Bronŝtejn
Ĉiama Esperanto-parolanto 857
Stefan MacGill
La riparo de kongresa flago 858
Petâr Todorov
El la taglibro de Wera Dehler (1981) 860
Wera Blanke
Ironio milda 863
Eliza Kehlet
Ironio milda 863
Eliza Kehlet
Al monto sublima, admiro senfina 864
Tan Xiuzhu
Impresoj pri Humphrey Tonkin 867
Orlando E. Raola
Memoroj de junaĝo pri Humphrey Tonkin 868
Jennifer Bishop
Somero 1993 en la hejmo Tonkin 870
Spomenka Štimec
Facila vento ekblovas en EU 871
Etsuo Miyoshi
 
XI ALDONOJ
Mallongigoj 877
Bibliografio de la verkoj de Humphrey Tonkin 878

 

ENKONDUKO

La kontribuintoj de tiu ĉi festlibro kolektiĝis por omaĝi al Humphrey Tonkin okaze de la 70-a datreveno de lia naskiĝo.

Kiu estas Humphrey Tonkin? La demando eble ŝajnas superflua, ĉar la jubileulo estas bone konata al la plej multaj legantoj. Tiu konateco verŝajne tamen rilatas ĉefe al la esperantisto Tonkin. Necesas tial skizi la kompleksecon de liaj agado kaj personeco. Tio ne estas facila tasko, ĉar temas pri homo, kiu estas samtempe sciencisto, universitata edukisto, organizanto kaj – ne laste – unu el la plej influhavaj agantoj de la Esperanto-komunumo dum la lastaj jardekoj. Ke en lia vivo interplektiĝas diversaj agado-sferoj, li mem, tuŝante precipe la rilatojn inter sia esperantista agado kaj la profesia aktivado, klarigis en sia libro Lingvo kaj popolo (p. 100):

[...] mi ĉiam klopodis enporti en mian Esperanto-vivon ideojn, kiujn mi trovis ekster ĝi, kaj ĉiam alporti el tiu Esperanto-vivo nociojn kaj konceptojn, kiujn mi povas uzi en aliaj medioj. Mi povas diri, ke granda parto de mia profesia kariero baziĝas sur spertoj, kiujn mi travivis en la Esperantomedio – kaj inverse. Mi rekomendas mian strebon al mensa ekvilibro ankaŭ al miaj kolegoj...

Multajn pruvojn pri tio montras la intervjuo, kiun Mark Fettes faris kun Humphrey Tonkin por tiu ĉi libro. Tiu teksto, en kiu Tonkin propravorte aŭdigas sin pri gravaj travivaĵoj kaj etapoj de sia vivo, bone kompletigas nian enkondukon.

Ni iom pli detale prezentu liajn vivon kaj profesian karieron (anglalingva superrigardo estas ĉe http://uhaweb.hartford.edu/tonkin/bio.html).

Humphrey Tonkin naskiĝis la 2-an de decembro 1939 en Truro en Cornwall, la iam kelta sudokcidenta parto de Anglio (pri ĝi legu la ĉi-libran kontribuaĵon de Kimura). Li studis anglan filologion en la Universitato de Kembriĝo (Cambridge, Anglio) kaj akiris diplomon en 1962. Samjare stipendio ebligis al li postdiplomajn studojn en Usono, nome en la prestiĝa Universitato Harvard (Cambridge, Massachusetts). Li frue malkovris sian amon al la brita renesanca literaturo. Tio en Harvard gvidis lin al doktoriĝo pri la ĉefverko de Edmund Spenser (1552-1599), The Faerie Queene (La fe-reĝino). Nun li estas konsiderata unu el la ĉefaj specialistoj pri Spenser, kiel montras interalie lia estraraneco en la “Renaissance Society of America” kaj membreco en la redaktaj komitatoj de la eldonaĵoj Spenser Studies kaj Medieval and Renaissance Literary Studies. En 1983/84 li estis prezidanto de “International Spenser Society”. En sia kontribuaĵo al tiu ĉi libro Baldur Ragnarsson atentigas, ke Tonkin multe okupis sin ankaŭ, precipe en la lastaj jaroj, pri William Shakespeare.

Post la doktoriĝo Tonkin estis unue docento, poste profesoro pri angla literaturo ĉe la Universitato de Pensilvanio, Filadelfio, kie li ankaŭ je diversaj stadioj rolis kiel asista vicprezidanto pri subdiplomaj studoj (kun respondeco pri reformo de la bakalaŭraj studprogramoj de la universitato), kiel estro de la Kolegio Stouffer ĉe la universitato, kunordiganto de internaciaj programoj, kaj direktoro de unuajaraj studoj en la angla. De 1983 ĝis 1988 li estis prezidanto (rektoro) de la Kolegio Potsdam, apartenanta al la Ŝtata Universitato de Novjorko.

En 1989 li sekvis inviton iĝi prezidanto de la Universitato de Hartford (Hartford estas la ĉefurbo de la usona ŝtato Connecticut). En tiu funkcio li sukcesis altigi la intelektan kaj sciencan reputacion de la universitato. Ekzemple, li organizis la aliĝon de plia kolegio al la universitato, fondis novan kolegion por dumviva klerigado, formis novajn ligojn kun la urbaj instancoj de Hartford (inkluzive stipendian programon), intensigis la internaciajn kontaktojn de la universitato kaj signife kreskigis ĝian kapitalon.

Post sia retiriĝo de la prezida ofico en 1998 li plu instruadas en Hartford kiel “University Professor of the Humanities”, la plej alta profesora rango atingebla en Usono. Li lekcias pri Shakespeare por la angla kaj la teatra fakoj de la universitato, kaj pri la rilatoj inter lingvo kaj socio por la fako pri fremdaj lingvoj. En 1999 prof. Tonkin ricevis honoran doktorecon de la Universitato de Hartford.

Humphrey Tonkin prelegis en multaj landoj pri literaturo, internaciaj studoj, lingvopolitiko, Esperanto kaj aliaj temoj. En 1975/76 li pasigis unujaran esplor-restadon en la Universitato de Oksfordo, Anglio. Li estis gastprofesoro pri angla kaj kompara literaturoj en la Universitato Columbia, Novjorko (1980-1981) kaj en la Universitato Yale, New Haven (1998-1999).

Necesas konstati, ke Tonkin ne nur estas elstara literatursciencisto, sed ĉiam forte interesiĝis pri lingvistiko. Tion montras liaj socilingvistikaj, interlingvistikaj kaj esperantologiaj aktivadoj kaj verkoj, sed ankaŭ lia membreco en la estraro de la Centro pri Aplika Lingvistiko en Vaŝintono kaj en la redaktaj komitatoj de la revuo Language International (1990-1996) kaj la libroserio Impact: Studies in Language and Society (1996-1999). De 1979 ĝis 1983 li estis redaktoro de International Education Review.

Inter liaj anglalingvaj verkoj troviĝas libroj pri la poezio de Edmund Spenser kaj granda nombro da sciencaj artikoloj. Kune kun sia posta edzino Jane Edwards li verkis libron pri internacia edukado (The World in the Curriculum, 1981). Li krome redaktis plurajn kolektojn de artikoloj kaj konferencaj aktoj, laste Language in the 21st Century (kun Timothy Reagan, 2003). En la fino de tiu ĉi volumo troviĝas plena listo de la verkoj de Tonkin.

Ne estas surprize, ke en la universitata aktivado de Humphrey Tonkin ĉiam tre gravis la internacia perspektivo. Specialan atenton li donis al la internacia interŝanĝo de studentoj kaj profesoroj. Lige kun tio li estis estrarano de la Kanada Komisiono Fulbright (1998-2003), de la “American Forum for Global Education” (1998-2003) kaj de la programo “World Learning”, kiu celas frue eduki al internacieca pensmaniero (1998-2007). Li prezidis la Konsilion por Internacia Interŝanĝo de Universitatanoj (CIES, 1988-1994), kiu administras la Programon Fulbright por la internacia interŝanĝo de profesoroj. Li daŭre estas ankaŭ estrarano de la “International Partnership for Service-Learning and Leadership”, kiu subtenas la kunligon de universitataj studoj kaj socia servado (pri tio li kunverkis kaj redaktis la libron Service-Learning Across Cultures: Promise and Achievement, 2004).

Sed li agadis ne nur laŭ internaciaj dimensioj. Kvazaŭ por subteni la principon, ke en epoko de tutmondiĝo gravas ne perdi la ankriĝon en loka kadro, prof. Tonkin prizorgas ankaŭ sian ĉirkaŭaĵon. En Potsdam li kunfondis du lokajn organizaĵojn pri ekonomia evoluigo. Li estas konsiliano de la Usona Lernejo por Surduloj, de la Hartforda Hospitalo kaj de la urba biblioteko. Antaŭe li estis estrarano de la Simfonia Orkestro de Hartford, la regiona konsilio pri belarto kaj la regiona Konsilio pri Mondaj Aferoj (World Affairs Council).

Jam en 1970 Humphrey Tonkin ricevis la Lindback-premion pro elstara lekciado. Inter la diversaj aliaj honorigoj, kiujn li ricevis, estas premioj pro liaj meritoj pri la urbo Hartford, lia laboro por homaj rajtoj, kaj lia agado pri dumviva edukado. La usona asocio de internaciaj edukistoj (NAFSA) donis al li en 2006 la Premion Cassandra Pyle.

Humphrey Tonkin havas du ŝtatanecojn, la britan kaj la usonan. Li estas samtempe “mondano”, kiel montras lia esperantisteco. Li lernis la lingvon kiel 15-jara gimnaziano. Sekvinte korespondan kurson de Brita Esperanto-Asocio (BEA), li metis anonceton en Heroldo de Esperanto. Preskaŭ kvar jardekojn poste li memoris: “Kiel frenezulo, mi komencis korespondi kun ĉiuj ... kvindek reagintoj! Kaj efektive mi tiel lernis pli ol ĉe kursoj.” (Intervjuo, Kontakto, 1993, n-ro 137/138, p. 2) La unuajn paŝojn en “Esperantujo” li faris antaŭ kaj paralele al sia studado. Jam frue montriĝis lia organiza talento. Studante en Kembriĝo, li iniciatis la fondon de junulara sekcio de Brita Esperanto-Asocio, la Junularo Esperantista Brita (1960). Li krome organizis la 17-an TEJO-kongreson en Wokingham; tie li eniris la estraron de TEJO (1961). Pri tiu frua periodo vive rakontas la ĉi-libraj kontribuaĵoj de Marjorie Boulton kaj Diccon Masterman, same, ankaŭ pri la posta kariera kaj movada evoluo, la jam menciita intervjuo de Mark Fettes kun Tonkin.

De 1969 ĝis 1971 Tonkin estis prezidanto de TEJO. En tiuj jaroj li instigis la junularan Esperanto-movadon malfermi sin al la ĉirkaŭa socio kaj forlasi tro malvaste komprenatan neŭtralecon. Tion ekzemple atestas la Deklaracio de Tyresö, pri kiu en tiu ĉi libro memorigas la kontribuaĵoj de Tomas Jansson, Ulla Luin kaj Ivo Osibov. Post dekjara estraraneco en TEJO li decidis retiriĝi, ankaŭ por havi pli da tempo por siaj universitataj taskoj.

Sed jam en 1974, responde al insista petado, li konsentis esti kandidato por la gvida posteno en UEA. Tio okazis en komplika situacio. Ne eblis trovi interkonsenton kun la ĝistiama prezidanto, Ivo Lapenna, kiu en oktobro 1973 proponis al Humphrey Tonkin eniri la estraron kiel ĝenerala sekretario. Lapenna estis homo, kiun Tonkin admiris kaj kiu estis lia ĉefa modelo kiel movada gvidanto. Li multon lernis de Lapenna – el lia profunda kono de la Esperanto-movado kaj lia maniero prezenti la lingvon al la ekstera mondo. Tamen en la rilatoj inter Lapenna kaj multaj aktivuloj amasiĝis problemoj kaj kontraŭdiroj. Fine Lapenna eksiĝis el ĉiuj funkcioj de UEA. Tonkin, ankoraŭ ne 35-jara, iĝis prezidanto. Lian prezidantecon akompanis fortaj emocioj sekve de la foriro de Lapenna, sed Tonkin suverene demonstris, ke li preferas persiste labori por la bono de UEA kaj ĝiaj membroj.

La unua, sesjara prezidado de Humphrey Tonkin estas memorata unuavice pro siaj efektivaj atingoj: la akcepto de nova statuto de UEA, la intensigo de la kontaktoj kun UN kaj Unesko (kio rezultigis plialtigon de la nivelo de konsultaj rilatoj kaj rezolucion de Unesko apogan al la laboro de UEA), kaj la restabiligo de la Asocio post malfacila organiza periodo. Kreiĝis, en la formo de la Societo Zamenhof, membrokategorio por mecenatoj, kaj en 1975 la Komitato unuanime akceptis Financan Programon de la Esperanto-Movado. Kiel rekonas Grégoire Maertens en tiu ĉi libro, la literatursciencisto Tonkin ĉi-rilate pruvis, ke li estas samtempe “bona manaĝero”. Prezidanto Tonkin povis rapide silentigi la plej multajn dubantojn, ankaŭ pro sia toleremo kaj sia preteco aŭskulti la argumentojn de aliaj. Estas karakterizaĵo lia, ke li lerte scias disdoni taskojn kaj samtempe ĉiam kuraĝigas al ties plenumo, ne ŝparante helpon kaj konsilon.

Stimulan efikon havis lia senĉese rimarkebla agemo. Tre malofte li permesis al si aludon al la grandaj personaj streĉoj, kiujn postulas la pormovada laboro. Taglibran raporton pri la 67-a UK en Antverpeno (1982) li titolis “Ĉu ni mistraktas niajn gvidantojn?”. Kun nur duona ironio li demandis: “Ĉu do okazis en Antverpeno plia pruvo pri la vivkapablo de Esperanto aŭ plia provo de la eltenkapablo de la funkciuloj?” (Heroldo, 1982, n-roj 1705 kaj 1706).

En 1980 finiĝis la du unuaj deĵorperiodoj de Tonkin kiel prezidanto. Li mem nomis sian prezidantecon “transira periodo”, sed en tio li malpravis, ĉar efektive ĝi estis mejloŝtona: li repacigis la movadon kaj multe helpis ŝanĝi ĝian etoson. Senpatose li komunikis, ke li ĉesas esti prezidanto por resti kaj pluaktivi en UEA (kiel “simpla” estrarano ) kaj la movado. En 1986 li estis persvadita refariĝi prezidanto, tiel ke la agado de UEA pro la centjara jubileo de Esperanto povis profiti de liaj impulsoj kaj aŭtoritato.

Humphrey Tonkin ĉiam montris, ke li bone komprenas la eksteran mondon, precipe kiam temas pri la partneroj de la Esperanto-movado. Dum multaj jaroj, ekde kiam la 19-jarulo vizitis la Varsovian Kongreson en 1959, lia atento koncentriĝis al la rilatoj inter okcidenta kaj orienta Eŭropo. Kiel prezidanto de TEJO kaj de UEA li ofte devis fronti defiojn, kiujn estigis la Malvarma Milito kaj la politik-ideologia divido de la mondo. Necesis zorgi, ke la landaj asocioj de malsamaj blokoj restu kune en la kadro de la neŭtrala UEA. Sian scion pri la mondo la juna prezidanto larĝigis per multaj vojaĝoj: li vizitis Iranon (antaŭ la islama revolucio), Baraton, Sovetunion (vidu la kontribuaĵon de Mikaelo Bronŝtejn), Japanion kaj aliajn landojn. En 1978 li iris al Rumanio kun la celo mildigi la negativan sintenon de ties aŭtoritatoj al la Esperanto-movado. Lia dua prezida periodo finiĝis tuj antaŭ la grandaj ŝanĝoj en Eŭropo de 1989/90: tiam ĉesis epoko, en kiu “neŭtraleco ofte egalis al sukcesa klopodo eviti ofendi la du flankojn” (Tonkin en Esperanto, 1992, p. 147), ĉu okcidentan aŭ orientan Eŭropon. UEA poste povis turni pli da atento ankaŭ al ekstereŭropaj regionoj. Kiam John Wells transprenis la gvidon en 1989, li povis daŭrigi sur la tonkina vojo, kunhelpante ke UEA forlasu la troan fiksiĝon al Eŭropo kaj pli forte enplektu ankaŭ la kapablojn kaj spertojn de organizaĵoj kaj individuoj en Azio kaj Latina Ameriko.

La eksiĝo en 1989 liberigis por Tonkin rezervojn, kiujn li povis disponigi al aliaj kampoj de Esperanta agado. Jam dum la unua periodo de sia prezidanteco kaj precipe dum la naŭdekaj jaroj li intense zorgis pri la “scienca akompano” de la Esperanto-movado. Ekzemple, li montris, ke ne simple ekzistas “la monda lingvo-problemo”, sed tuta aro da mondaj lingvaj problemoj, en kies kadron oni devas meti la rolon de Esperanto kaj interpreti ĝin. Sekve, ni parolas ekde de la 80-aj jaroj pri la “Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj” – temas pri CED, kiun Tonkin gvidas ekde 1974 seninterrompe. Grandan atenton li dediĉis kaj daŭre dediĉas al pluevoluigo de la revuo Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), kiu en monda skalo fariĝis unu el la ĉefaj lingvopolitikaj fakrevuoj; li ĉefredaktas ĝin kune kun Probal Dasgupta (vidu pri LPLP la kontribuon de Frank Nuessel en tiu ĉi libro). Li krome kunfondis kaj prezidas Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu subvencias esplorojn pri internaciaj lingvaj demandoj. Li ankaŭ estas redaktoro de la libroserio Studies in World Language Problems. Lia aŭtoritato, akirita en lia profesia vivo, ofte estas grava kaj utila, kiam necesas prezenti Esperanton antaŭ skeptikaj fakuloj.

Por kompletigi la spektron, necesas aldoni multon. Humphrey Tonkin kreis, jam en 1974, la serion de Esperanto-Dokumentoj. Li redaktis kaj tradukis en la anglan la librojn de Pierre Janton, Esperanto: Language, Literature and Community (1993), kaj de Tivadar Soros, Maskerado (2000, tradukitan ankaŭ en la rusan, hungaran, turkan kaj germanan). De tiu ĉi sama libro li redaktis la Esperantan reeldonon (2001). Li esperantigis, plej proksime al sia speciala fako, Henriko Kvina (2003) kaj La Vintra Fabelo (2006) de Shakespeare. Grandan atenton trovis lia plej lasta libro en Esperanto: Lingvo kaj popolo: Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado (2006). Li estas bibliografo por la usona Modern Language Association (MLA) kaj ĉefrespondecas pri ties registrado de novaj eldonaĵoj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Tonkin ekde 1983 estas ankaŭ membro de la Akademio de Esperanto.

UEA sciis aprezi la elstaran kontribuon de Humphrey Tonkin. Tial en 1995 li estis invitita iĝi membro en la Honora Patrona Komitato (HPK), kuniganta eminentajn personojn el literaturo, scienco kaj politiko, homojn kiuj simpatias al la celoj de la Esperanto-movado. Tonkin do enviciĝis inter la anoj de HPK, kiuj, laŭ la juĝo de UEA, estas elstaraj en sia fako, sed de kiuj ĝi ne atendas aktivan rolon en la Esperanto-movado. Tio substrekas la rekonon, kiun ĝuas Tonkin kaj en kaj ekster la movado.

Tamen, kiam necese, Humphrey Tonkin denove estis preta doni gravan kontribuon al UEA. Simile kiel en 1986, kiam la eksa prezidanto konsentis resti nura estrarano, li en 2001, jam membro de HPK, denove flankenŝovis hierarkiajn konsiderojn. Li, nome, deklaris sian pretecon ankoraŭfoje eniri la estraron de UEA kiel vicprezidanto. Dum tri jaroj li helpis venki krizon, en kiu la asocio troviĝis pro malakordo inter estraranoj kaj oficistoj de la CO. La krizo estas venkita, sed Tonkin restas je dispono. Li esence kontribuis al la modernigo de la Universalaj Kongresoj kaj malavare donas kritikojn kaj proponojn por adapti UEA al la rapide ŝanĝiĝantaj kondiĉoj de la elektronika epoko sub la influoj de la tutmondiĝo. Kiom aktiva estas lia partopreno, povas bone observi kongresanoj: en preskaŭ ĉiu UK Humphrey Tonkin tre videble rolas – kiel reĝisoro de la diskutoj pri la kongresa temo, kiel organizanto de la Kleriga Lundo, kiel prezidanto de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj, kiel preleganto en IKU kaj, tre populare, kiel gvidanto de aŭkcio. La granda mobiliza kapablo de Tonkin evidentiĝas eble plej okulfrape per liaj kongresaj paroladoj, sed efektive samgrade per liaj intervenoj en kunsidoj, argumentoj en konversacioj kaj apenaŭ nombreblaj artikoloj.

En festlibroj oni kutime aprezas la vivoverkon de la honorato; kolegoj kaj amikoj prezentas tekstojn, kiuj rilatas al kiel eble plej multaj fakoj de lia intereso. La multflankeco de la jubileulo Humphrey Tonkin ne permesas atingon de tiu celo. Tiu ĉi libro plejparte kunigas tekstojn, kiuj rilatas al la aktivado de Tonkin kiel esperantisto kaj fakulo pri lingvopolitiko. Ĉiuj kontribuoj estas verkitaj en Esperanto. La aŭtoroj estas homoj, kiuj akompanis Tonkin kiel kolegoj kaj kunagantoj aŭ kiuj minimume dividas kun li la interesiĝon pri difinita fako. Sed ili kune eble donas ideon pri la amplekso de la laboro de Tonkin. Ni kredas, ke pluraj kontribuaĵoj traktantaj la lingvon kaj movadon tute akorde kun lia ĉiama zorgo bone instruas pri la interligiteco de teorio kaj praktiko. Aliaj estas pri temoj, kiuj transiras tiun de Esperanto kaj la lingva problemo, sed rilatas al la intereskampoj de Tonkin. Estas reprezentita impresa vario de fakuloj, kiujn unuigas la deziro utiligi Esperanton. Tiel demonstriĝas, kiom eblas atingi per Esperanto en diversaj fakoj. Ni esperas, ke Humphrey Tonkin ĝojos konstati la atingojn en fako, kiu ĉiam estis al li aparte kara: la esperantologio.

Ni invitis ankaŭ “neakademiajn” kontribuaĵojn. Enestas aro da artikoloj – memoroj, eĉ anekdotoj – kiuj ĵetas iom da lumo sur la homon Humphrey Tonkin. Ili certe ne sufiĉas por evidentigi la plenan konturon de la persono, kiun deziras omaĝi la cento da kontribuoj de homoj diversmaniere ligitaj al li. Ankoraŭ mankas resuma trakto de lia pli ol kvindekjara sindediĉo al la Esperanto-movado. Sed jam eblas elstarigi, kion ni konsideras liaj ĉefaj karakterizaĵoj. Esencan rolon sendube ludas lia nekredebla labor-energio. Kiam li estis prezidanto, liaj estraraj kolegoj kaj la laborantoj en la CO rapide komencis kutimiĝi al liaj flavaj notkajeraj folioj. Skribante per nelonga grafitkrajono tenata maldekstramane, li plenigis tiujn foliojn per tekstoj, dum li vojaĝis trajne aŭ atendis en flughavenoj. Nun li verŝajne ĉie trenas sian komputilon, sed pli frue la (belan) manskribon de Tonkin devis retajpi la oficistoj en Roterdamo ĉu por la estraro, komitato, iu komisiono aŭ por la revuo Esperanto. Iom pri la amplekso kaj vario de la plenumataj laboroj Tonkin malkaŝas en la ĉilibre publikigita intervjuo, sed al la mira demando de Mark Fettes, kiamaniere li sukcesas fari tiom, li reagas elturniĝe.

Humphrey Tonkin demonstris, ke li estas grandioza laboranto, kaj li donis al la movado lecionon kiel gvidi kun aŭtoritato, sed sen distanc-krea stilo. Li evidente ŝatas dialogon kaj egalrangan kunagadon. Ni jam menciis la senprecedencan agon de 1980, kiam li, la antaŭa prezidanto, konsentis pluofici en la estraro kiel nura ano (ekde 1983 kiel vicprezidanto). Tiu decido substrekas, kiom Tonkin, kies kongresaj paroladoj ofte komenciĝis per “Karaj gekolegoj”, vere sentis sin ligita al la principo de kolegeco. Lia kapablo ne nur labor(eg)i, sed ankaŭ laborigi aliajn, en kolektivo, aŭ almenaŭ persiste instigi al laboro, eĉ se ofte sen tuja sukceso, konsistigas tion, kion ni elektis kiel titolon por tiu ĉi libro: “La arto labori kune”.

La redaktoroj komencis sian laboron en somero 2008. Ni dissendis invitleterojn al granda nombro da personoj, kiujn ni laŭ diversaj kriterioj juĝis esti proksimaj al Humphrey Tonkin. Feliĉe ni povis parte bazi nin sur pli fruaj preparlaboroj faritaj de Mark Fettes. La eĥo je nia invito estis tre bona. Kelkaj kun bedaŭro malakceptis, ĉefe pro aliaj urĝaj devoj, sed ili uzis la okazon por certigi la redaktorojn pri sia ŝato de la honorota homo. Verŝajne ni ne sukcesis inviti ĉiujn amikojn kaj kolegojn de Humphrey Tonkin, kiuj meritus kaj pretus partopreni en la festlibro. Ni bedaŭras tion, sed ankaŭ la amplekso de la libro metas difinitajn limojn.

Ni petis ĉiujn aŭtorojn provizi siajn tekstojn per la kutimaj indikoj pri uzitaj fontoj kaj per fina bibliografio. Ni sendis al ili “gvidliniojn”, per kiuj ni volis orienti la kontribuantojn, sed ankaŭ faciligi nian propran laboron. Ni klopodis redakti kiom eble unuece, sed konscias, ke ne eblis plene atingi tiun celon, ĉar aŭtoroj kaj redaktoroj havas siajn preferojn kaj okaze insistas pri ili. Ni foje ete, foje forte redaktis la ricevitajn tekstojn, pri kies fina formo tamen decidis la respektiva aŭtoro. Laŭ nia peto la aŭtoroj kontrolis la interretajn fontojn lastfoje en oktobro 2009.

La redaktitajn tekstojn skrupule kontrolis Robert Moerbeek, kaj pri la enpaĝigo kaj prespretigo kompetente zorgis Roy McCoy. Al ili ambaŭ ni esprimas dankon. Ni dankas ankaŭ al Osmo Buller, kiu dekomence kuraĝigis la redaktorojn kaj daŭre subtenis ilian laboron per siaj konsiloj.

La kontribuaĵoj al tiu ĉi libro estas ordigitaj laŭ naŭ temaroj. Kelkaj legantoj eble fojfoje preferus, ke difinita artikolo apartenu al alia temo-kategorio. Sed supozeble ĉiuj estos kontentaj vidi, ke en pluraj kontribuaĵoj la redaktoroj piednote montras aŭ resendas al la trakto de la sama aŭ de simila temo en alia artikolo. Por ŝpari spacon fotoj estas metitaj ne sur apartaj paĝoj, sed dise tra la libro. Ili kutime ne rekte rilatas al la eseoj, ĉe kies finoj ili aperas.

Ni devis rezigni pri tabula gratulatoria, ĉar tia aparta listo de gratulantoj simple iĝus tro ampleksa. Ĝin anstataŭu la vortoj de Ludoviko K. Zaleski-Zamenhof presitaj sur tiu ĉi paĝo. Al ili sendube aliĝas la aŭtoroj.

Ni transdonas la libron al la festanta Humphrey Tonkin – kun danko, sed ankaŭ kun la konscio, ke tiu ĉi volumo ne sufiĉas por esprimi nian dankon al li pro ĉio, kion li donis al nia lingvo, movado kaj komunumo.

Berlin/Bonn, 2.12.2009

Detlev Blanke
Ulrich Lins