OMAĜE  AL  ALDECOA

Ignacio Aldecoa, Alava E-Asocio, Vitoria-Gasteiz, 1999, 69 paĝoj, 19 cm

Du noveloj de "rakontisto ĝismedola": La adiaŭo, esperantigita de István Ertl, kaj Ĝis tag-mezo alvenos, esperantigita de Miguel Fernández. Kun enkonduko de Angel Martínez Salazar, esperantigita de Joxemari Sarasua. Trilingva eldono: esperanta-hispana-eŭska.

Aldecoa estas unu el la plej elstaraj romanistoj el la generacio "duon-jarcenta" aŭ "de la kvindekaj jaroj", kaj ankaŭ renoviganto de la rakonta ĝenro postmilita. Li mortis juna, en plena diligento krea, sed postlasinte verkaron nevelkeblan: vojaĝ-notojn, poluritajn gazet-artikolojn kaj tekstojn diversajn. Li kalkuleblas inter la plej sorĉaj kaj interesaj figuroj en la nuntempa literaturo.