IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KORUPTO  KAJ  KAPITALO

Artikolo publikigita de la organizo CGT en aprilo de 2013

La korupto estas la granda ĉefrorulo de nia tempo. Ne estas tago, je kiu la amaskomunikiloj ne malkovras al ni novan kazon. De la reĝo ĝis la plej lastranga barono, de la registara prezidanto ĝis la plej lastranga vilaĝestro, la tuta politikista, financa kaj entreprenista kasto havas la manojn koruptŝmiritaj.

La justan indignon de la gelaboristoj –el kies laborprodukto grasiĝas la koruptuloj– oni kontestas ĉu per la batilo de la polica subpremado aŭ per la karoto de novaj honestaj politikistoj kaj eĉ per la sirenkantoj pri konstituciigaj procesoj kaj la transformo de la kapitalisma ŝtato en ion travideblan kaj demokratie kontrolitan.

Tamen la politika korupto kaj la financa avareco estas nenio krom la produkto de ekonomia sistemo baziĝinta sur la korupto: la ekspluatado de la salajrata laboro. La korupto de la planita ŝtelo al la laboristo fare de la kapitalista kasto etendiĝas kiel kancero tra la mondo de la politiko kaj la administrado, ĉar la kapitalismo estas sistemo ĝisfunde korupta.

La ŝtato estas nenio krom la maŝinaro por protekti la sisteman korupton kontraŭ ĉia kontraŭstaro fare de la ekspluatatoj, tial estas malsaĝe klopodi, ke la politikistoj estu honestaj, ke la administrado estu travidebla aŭ ke la povo estu demokratia ne nur ŝajne.

Por finigi la koruptadon de la politikistoj, la postkulisan povon de la bankestroj kaj la avarecon de la entreprenistoj estas nursola vojo: finigi la sistemon de ĝeneraliĝinta koruptado, kiun oni nomas kapitalismo.

Tial nepras, ke ni prenu la regon de niaj vivoj je propraj manoj:

Por la abolo de la kapitalo kaj la ŝtato

Por la memregado kaj la rekta demokratio

Teritoria Federacio de la Baix Llobregat de CGT - Aprilo 2013