IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

EKZEMPLODONAJ  VIRINOJ

Prado Esteban

Estas nek feliĉ- nek ripoz-gastejoj. Oni ĉiam laŭiras heroan vojon al la digneco kaj la superado de la vivo.

León Felipe

Nia memkonstruado bezonas referencojn, pri modeloj kaj ekzemploj kiuj donu enhavon al la fakto esti kaj sin pensi virino.

Kiam mi estas rigardinta la sanktan arton konservita en preĝejoj, katedraloj kaj muzeoj ĉiam kaptis mian atenton la ofta apero de figuraĵoj de martiraj virinoj, precipe ĉe tabuloj kaj tapiŝoj de la XV-a kaj XVI-a jarcentoj, modeloj de batalantaj virinoj kiuj aperas multfoje kun la palmofolio kaj la glavo. Mi komprenas ke multaj virinoj (ankaŭ mi) vidis en tiuj figuroj idealon de virineco kiu realiĝas per la sindediĉo al gravaj kaj grandiozaj aferoj, kiu esprimas la plenecon de la amo al la vivo malavare foroferante sian propran individuan ekzistadon, krome, mi pensas ke tiu arketipo de virino havis fundamentan influon sur nenombreblajn generaciojn de virinoj en Okcidento.

En la ĵus pasintaj tagoj, legante libron kiu kompilas la “Leterojn el la mortokondamnitaj viktimoj de naziismo” (Barcelono, 1975), mi rimarkas la forton de multaj el la leteroj skribitaj de virinoj, mi tenas min en tiu ideo, en tiu bildo de la vitalisma potenco kaj la forto de spirito, kiun elspiras kulturo devenanta el la okcidenta Mezepoko, kiam al la heroo aldoniĝas la heroino kiel kompendio de homa virto elverŝita en ambaŭ seksojn. Mi preferas paroli pri heroeco anstataŭ pri viktimoj; tiuj virinoj, kiuj estis mortokondamnitaj, ricevis tiun punon ĉar ili batalis por siaj idealoj; same ol la kristanaj martirinoj, ili estis, ĉiukaze, venkitaj, sed nek humiligitaj nek submetitaj.

Tiuj faktoj estas la plej bona refuto de tiu sensenca ideo, ke ni ne estis subjektoj de la historio, sed nur perfortitaj estaĵoj, skorio de la socio, eternaj submetitoj, bonaj por nenio.

Nun pli ol iam ajn bezonatas virinoj sin fordonantaj al epikaj entreprenoj ĉar en la kolosaj sociaj katastrofoj, kiuj alvenas, ni bezonos tiun spiriton kaj tiun kapablon oferi ĉion por la bono kiel realigebla ideo.

Mi transdonas eltiraĵojn el iuj leteroj de virinoj, kelkaj tre junaj, aliaj jam patrinoj, kiuj engaĝiĝis al idealo de homa vivo, sendepende ĉu tiu idealo estis prava aŭ erara, kaj fordonis siajn vivojn por ĝi. Pro tio ili estas modelaj kaj imitindaj.

Marie Fixcher, aŭstrino, arestita de la Gestapo kun ŝia edzo, torturitaj kaj senkapigitaj, skribas siajn lastajn leterojn al ŝia edzo: “Vi estas la plej feliĉa tempo de mia vivo. Ni fordonis nin unu al la alia … Estu kuraĝa, kara Rudi, alfrontu ĉion kiel ajn ĝi prezentiĝos” kaj al ŝia filino “ne estas tiom grava pluvivi, aŭ ne, kelkajn pliajn tagojn … Estu kuraĝa kaj restu firme” (sen dato).

Hedy Urach, 39 jaroj, aŭstrino, skribis al sia familio “mian saluton por vi kaj mian tutan senfinan amon por tio, kio estas bela kaj bona … Mi pasigas la tempon en la mortoĉelo plej trankvile” 21-an de marto, 1943.

Fernande Volrar, 24 jaroj, belgino, surprizita dum iu transportado de armiloj, ŝi vundis al unu el la germanaj alsaltintoj, ŝi estis gilotinita. Ŝi skribas al sia patrino: “mi estas tre trankvila … mi agis laŭ miaj principoj. Ne estas malĝoja morto kiam oni havas tiun konsolon. Mi pensas ke mi ĉiam kondutis digne … La malliberejo ne ŝanĝis min morale, krom por fari min pli bona” (sen dato).

Marie Kuderíková, 22 jaroj, ĉeĥino, ŝi skribas al sia familio: “Mi disiĝas de vi, mi salutas vin, mi amas vin. Vi ne ploru, mi ne ploras … hodiaŭ 26-3-1943, je la sesa kaj duono posttagmeze, du tagojn post ol fariĝi dudek du jaraĝa, mi elspiros mian lastan spiron. Kaj tamen, mi spirados ĝis la lasta momento. Vivi kaj kredi. Mi ĉiam havis vivkuraĝon … La vivo kun ties ĉiutaga korbatado. Amu ĝin, amu vin, lernu la amon, defendu la amon, disvastigu la amon. Mi deziras ke vi sentu, kiel mi, la belecon de ĝiaj naturaj donoj … Mia tuta vivo estis bela. Arda, fidoplena, batalema kaj venka” 26-an de marto 1943.

Antoine Elsnicová-Bejdová, 32 jaroj, polino, ŝi skribas al sia eta filo: “Mi devas lasi vin kvankam mi tiel multe vin amas. Sed ne malĝoju, via patrino nun bonfartas … memoru min, kaj vian paĉjon, kiu devis morti eĉ se li ne volis … mi ne povis agi alimaniere” 8-an de septembro 1944.

Tradukita de Pedro Sanz

Hispanlingva originalo


La aŭtoroj de la publikigitaj artikoloj, nuraj responsuloj pri ties enhavoj, apartenas al vasta ideologia spektro. Ni celas kontribui al la kreado de kritikaj spiritoj kapablaj kompari kaj juĝi la diversajn pensmanierojn ekzistantaj en niaj medioj.