IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

EL  CORONIL

La digno de vilaĝo en lukto por la solidareco,
la etiko kaj la demokratio

Javier García

El Coronil: 40 tagoj da striko senĉesa, seninterrompa, konstanta... Ĉu por havi pli da salajro, malpli da laborhoroj, por propra profito? NE, la striko estas por ke ĉiuj vilaĝanoj povu aliri laŭvice al laborpostenoj en momento kiam la senlaboreco estas la plej grava problemo de Andaluzio* kaj, kompreneble, de El Coronil. Estas do, striko de solidareco, humanisma striko, striko kiu priatentas la komunan bonon de tuta komunumo.

Ili diras ke la ne forprenado de la rubaĵoj damaĝas la vilaĝon. Ke temas pri problemdona striko. Kompreneble, kiel ĉiuj. Ne estas eĉ ununura lukto kiu ne aperigas kontraŭdirojn kaj konfliktojn de interesoj. En Sevilo estis striko de la rubaĵforpreno-servo, en la entrepreno LIPASAM, reage al malpliigoj de la salajroj fare de la Urbestro, la S-ro. Zoido (Popola Partio). Ni, la civitanoj, estis damaĝitaj pro la malbonaj odoroj kaj la malsaniga medio okazigitaj de tunoj da rubo. Sed ni ankaŭ komprenis la kialojn kaj solidariĝis kun la laboristoj de LIPASAM.

Ĉi tiu striko ĉe El Coronil ne celas peti salajrajn plibonigojn, ĝi ne celas ke la laboristoj de la rubaĵforpreno-servo havu pli bonajn laborkondiĉojn. Ĉi tiu striko celas forigi la nepotismon kaj celas la respekton de konkeraĵo de ĝiaj vilaĝanoj: la labor-borso.

La labor-borso estas mekanismo kiu permesas al la senlaboruloj aliri laŭvice al la laborpostenoj. Persono kiu havas laboron, nuntempe, havas luksaĵon. Havi dignan laborpostenon devus esti rajto, sed la kapitalismo en krizo eĉ ne kapablas garantii minimuman vivtenadon por milionoj kaj milionoj da homoj. En Andaluzio, kun 35% da senlaboreco, 10 elcentoj super la tutŝtata mezumo, kun 60 % da senlaboreco inter la junuloj, estas malŝparataj la fizikaj fortoj kaj la intelektaj kapabloj de milionoj da personoj al kiuj ĉi tiu sistemo ne lasas alporti sian sableron por la estonteco de nia tero.

La senlaboruloj de El Coronil decidis antaŭ multaj jaroj, kiam la politika partio IU (Unuiĝinta Maldekstro) estis en la loka registaro, ke ne plu estos dungitaj pliaj laboristoj por la rubaĵforpreno-servo, kaj ke tiuj laborpostenoj, kaj ankaŭ tiuj vakaj pro malsanoj kaj ferioj de la regulaj laboristoj, estonte estos atribuitaj pere de labor-borso. Kaj tiel la socialisma devizo “disdonu la laboron, disdonu la riĉecon” efektiviĝis en El Coronil.

Kiam la politika partio PSOE (Hispana Laborista Socialisma Partio) prenis la lokan registaron, sekve al interkonsento kun sendependa grupo kaj ne respektante la venkon de la plej voĉdonita kandidat-listo, tiu de IU, ĉi tiu labor-borso daŭre estis aplikata dum la kvar jaroj de la parlamenta periodo. Sed kiam PSOE gajnis per absoluta plimulto en la lastaj lokaj elektoj, ĝin forigis. Ŝajne la socialismaj principoj ne multe atentatas kiam ĉi tiu politika partio regas. Pro la plendoj de la loĝantoj, SAT intervenis kaj la Urbestro, Jerónimo Guerrero (PSOE), sin devigis funkciigi denove la labor-borson la sekvan jaron, tio estas, la 2013-an.

“Nun mi ne povas, lasu al mi unujaran tempo-marĝenon kaj mi restarigos la labor-borson”, li diris tion eĉ en la loka televido. Tio estis sindevontigo. Sindevontigo neplenumita. Ĉar en decembro de 2012 SAT rememoris al li tiun devontigon kaj la Urbestro prifajfis. Li jam estis dunginta laboristojn por la rubaĵforpreno-servo, tiel neplenumante tion, kio estis interkonsentita. Do, ĉi tiu striko estas ne nur humanisma striko por la komuna bono de tuta vilaĝo, sed ankaŭ estas striko por la etiko, striko por ke plenumiĝu la promesoj de la regantoj, kiuj kutimas diri ion dum la voĉdona kampanjo, kaj fari alion, tre malsaman, kiam ili regadas.

Ĝi ankaŭ estas striko por la demokratio, ĉar estis la senlaboruloj, en asembleo, kiuj decidis la kreadon de la labor-borso. Tio okazis antaŭ multe da tempo, ili diras. Vere. Pro tio SAT proponis al la loka Registaro la realigadon de referendumo por ke la popolo parolu kaj diru ĉu ĝi volas la labor-borson aŭ volas la nepotismon. Doni la parolon al la popolo por ke ĝi decidu. SAT jam anoncis ke ĝi akceptos la verdikton de la urnoj. Sed la Urbestro mok-ridis ĉi tiun proponon. Tio estas sama afero kiel mok-ridi demokration kaj liberon. Kaj li mok-ridas ĉar li ne respektas ĝin. Li tre bone scias ke la vilaĝanoj de El Coronil amase voĉdonus favore al la daŭra ekzistado de la labor-borso.

Ili ankaŭ argumentas ke la labor-borso ne estas ĝisdatigita. Sed, kiu rifuzas renovigi ĝin, S-ro. Urbestro? SAT estas proponinta ke teknika komisiono kun ĉeesto de la senlaboruloj de la vilaĝo, de SAT (plimulta sindikata forto en la Urbodomo, enhavanta 4 el 5 delegitoj de la Entrepren-Komitato) kaj de la Urbodomo studu la labor-borson kaj purigu ties erarojn.

Ne pli da pretekstoj. Ne pli da kaptiloj. Ne pli da trompoj. Vi havas la tutan politikan aparaton de via partio en la servon de la nepotismo en El Coronil, sed la popolo ne estas viaflanke, S-ro. Urbestro. Ŝanĝu vian sintenon jam!

* Andaluzio estas sudhispania teritorio.

Javier García - SAT (Sindicato Andaluz de Trabajadores - Andaluza Sindikato de Laboristoj)
Februaro/2013

Tradukita de Pedro Sanz

PS:
Post 71 tagoj da seninterrompa striko, ĝi finiĝis per radikala venko de la laboristoj, kiuj, aldone al la refunkciigo de la labor-borso, sukcesis ampleksigi la kvanton da salajroj ricevitaj per tiu borso.