Teksto aperigita en la gazeto CNT (julio - 2014)
Laŭ la jezuito Casimiro Martí (en Originoj de la anarkiismo en Barcelono), antaŭ kaj post la revolucia ciklo de 1868 la kataluna laborista movado organiziĝis aŭ laŭ la kooperativismo aŭ laŭ la socialisma reformismo. La kooperativistoj respektis la sociekonomian ordon kaj konsideris utopia la koncepton pri la emancipiĝo de la laboristoj, kiel klaso. La socialismaj reformistoj aspiris, ke la ŝtato reguligu la rilatojn en la Merkato fronte al la neŭtraleco starigitaj de la liberaluloj. Kaj la laboristoj serĉis profesiajn kaj laborajn pliboniĝojn, ne revolucion, kiu estis afero de aktivula minoritato.
Ni devas kompreni la lastan aserton laŭ abstrakta senco, kiu enhavis nenian kritikon al la produktivismo nek al ties altrudo al la laboristoj per la subprema eksterekonomia potenco. Fakte, la tezo de Martí estis pravigo de la katolika novkorporaciemo. Sed lia verko ĉefe signifis, ke transformiĝis en historiografia kliŝo politika argumento, kies pli disvolvinta esprimo kaj unu el la unuaj (se ne la unua) estis farita de Friedrich Engels per broŝuro de 1873 (kompreneble, mi parolas pri La bakuninistoj agante). Tio estas, ke la laborista movado en Hispanujo estis karakteriziĝinta ekde siaj originoj per la antitezo inter «prudenta» sindikatismo, propra de la tutlanda laborista klaso, kaj la «nereala» anarkiismo, fremda al la hispana socio.
Tamen, la politikaj konceptoj marksismaj kaj bakuninismaj havis la samajn ŝancojn de disvastigo per la laborista gazetaro post la revolucia movado de septembro de 1868. La serio da dekretoj faritaj de la revolucia provizora registaro inkluzivis tiun pri libero de gazetaro de la 23a de oktobro 1868, per kiu oni abolis la cenzuron. Kaj ankaŭ la Konstitucio de junio de 1869 agnoskis la liberon de gazetaro, kiel individuajn rajtojn. Veras, ke praktike la aŭtoritatoj de provincoj kaj urboj entrudiĝis per leĝaj kaj eksterleĝaj rimedoj en la ekzerco de la libero de gazetaro, kiu krome restis submetita al la leĝaro pri publika ordo dekretita de la provizora registaro en julio de 1869 kaj kiu, kiel la aliaj individuaj rajtoj, estis submetita al la interrompoj de la Konstitucio. Tamen, ke la ŝtato rekonis tion, kiel rajton rezultigis, ke la nombro de ĵurnaloj kaj revuoj eksponenciale pliiĝis en semajnoj. Ankaŭ tiu de la laboristaj sindikatoj.
Kvankam la pliiĝo de la gazetaro depost septembro de 1868 estis nekonstanta, per la polemikoj faritaj per leteroj inter aktivuloj kaj la eldono de originalaj tekstoj, la politikaj konceptoj marksismaj kaj bakuninismaj diskoniĝis inter la la hispanaj laboristaj sindikatoj. Kaj ni ne povas aserti, ke venkis la tezoj de Markso aŭ de Bakunin je unua momento; ĝis tia grado, ke la Internacia Laborista Asocio (ILA), internacia grupo el sindikataj federacioj kaj elstaraj unuopuloj, kiu aspiris esti la politika kaj publika organizo de la aktivula laboristaro, konfuzis sin en Hispanujo kun la Internacia Alianco de la Socialisma Demokratio, organizo de socialistaj aktivuloj baziĝinta sur la principo de la ideologia afineco, kies celo estis influi la ideologian difinon de ILA per la rekta agado, kaj kiu adoptis sekretan karakteron por ne kompromiti ILA-on mem. Kaj socialistaj aktivuloj, kiuj ne nur estis industriaj laboristoj, sed ankaŭ metiistoj, etbienuloj, kaj eĉ individuoj devenintaj de la urbaj mezaj klasoj sed kontraŭstarante la regantan klason (la eminentuloj aŭ konservativaj klasoj).
La kontraŭstaro inter «bakuninistoj» kaj marksistoj ne komenciĝis ene de la Hispana Regiona Federacio de ILA (HRF) ĝis la unua sesmonato de 1872, kiam la duaj denuncis la unuajn, kiel konspirantojn. Estis konsekvenco de la akcepto fare de la Ĝenerala Konsilantaro de ILA en septembro de 1871 de la tezo de Markso laŭ kiu la socialisma revolucio postulis, ke la laboristaro organiziĝis laŭ politika partio. Fakte, ĝis tiam oni ne povas aserti, ke ekzistis marksisma kaj «bakuninisma» frakcioj ene de HRF. Dum la monato de aprilo de 1872 kongreso de HRF decidis, ke la Alianco malfondu sin en Hispanujo.
La respondo de la marksistoj estis pliigi sian denuncon ĝis preskaŭ la konspira teorio, kvazaŭ la malfondo estu nova taktiko de la «bakuninistoj» por enŝteliĝi en HRF-on kaj estri ĝin. La marksistoj devigis ĉiujn aktivulojn de HRF decidi ties partianiĝon.
Dum la sekva somero la rompo realiĝis, kiam la internaciista grupo de Madrido apogis la politikajn tezojn de Markso kaj tiu de Barcelono tiujn de Bakunin. Anselmo Lorenzo estis la sola internaciisto, kiu ne partianiĝis kvankam li estis anarkiista. La rompo efektiviĝis en julio de 1872, kiam manifesto el la hispanaj marksistoj denuncis la Aliancon, kiel sekretan socion, kiu preparis konspirantojn fremdajn al ILA. Sammonate la marksistoj starigis la Novan Madridan Federacion, kiu estis agnoskita de la Ĝenerala Konsilantaro de ILA tamen al kiuj nur aliĝis dekduo de la pli ol 150 lokaj federacioj de HRF. Ĉi tio okazis du monatojn antaŭ ol la kongreso de ILA ĉe Hago, kiu signifis la disiĝon laŭ internacia skalo inter la partianoj de Markso kaj tiuj de Bakunin. La Nova Madrida Federacio fakte malfondis sin laŭlonge de la unua sesmonato de 1873, kontraŭe al tio, kion ni povas dedukti el la legado de La bakuninistoj agante.
Sed la Alianco ne estis organizo el konspirantoj fremdaj al la aktivula laboristaro. Almenaŭ ne en Hispanujo, kie ni jam skribis ke ĝi konfuziĝis kun ILA mem. Fakte, la marksistoj de HRF karakterizis, kiel «bakuninistojn» ĉiujn aliancanojn. Sed striktasence la hispanaj aliancanoj ne estis bakuninistoj, se kiel tiaj ni konsideras la aktivulojn de ILA, kiuj ekde la unua momento aliĝis al la programo de Bakunin kaj Fanelli pri la tuja abolo de la ŝtato kaj la jura reĝimo de privata proprieto post kiu el la laborejoj devis esti starigita reĝimo de kolektiva proprieto ne nur de la rimedoj de produktado, sed ankaŭ de la naturaj rimedoj kaj de la produktitaj varoj.
La hispanaj aliancanoj proponis sindikatan organizon laŭ sekcioj de ofico, kiuj federaciiĝis inter si kaj siavice devis federaciiĝi ene de HRF. Tiel devis stariĝi la politika kaj ekonomia institucio, kiu anstataŭus la ŝtaton. Estis la lasta celo. La rimedoj por atingi ĝin ne nur estis la ĝenerala striko (kiun la marksistoj identigis ekde Engels, kiel la sola politika taktiko de la anarkiistoj kaj sekve kritikis ĝin), sed krome, la starigo de kasoj por rezisto kaj la kondiĉa akcepto de la korporaciemo (kiu nur devis okazi inter laboristoj kaj ekskluzivi la mastrojn; kaj ĉiam konsiderante, ke ne estis rimedo por la emancipiĝo de klaso ĉar ĝi ne inkluzivis la tutan laboristaron). Kaj fronte al la strategio proponita de Markso por ke la socialisma movado organiziĝu en partio por la parlamenta agado kaj eĉ por la armita ribelo, la hispanaj aliancanoj reasertis sian nepolitikismon. Tio diferenciĝis de la kontraŭpolitikismo de Bakunin. La aliancanoj komprenis, ke la ŝtato estas la institucio, kiu koncentras la tutan subpreman eksterekonomian povon kaj, ke politiko nur estas la esprimo de la povrilatoj en socio; sekve, ili asertis, ke la ŝtato devis detruiĝi ĉar estas simpla instrumento de la eminentuloj, dum ili malakceptis la partoprenon de la organizoj de la laboristaro en la ŝtata institucio ĉar tio implicis, ke ili formus parton de politika sistemo, kiu neebligis la kolektivan emancipiĝon sen kiu ne povis okazi la individua emancipiĝo. Tio estas, kaj laŭ laborista senco, la emancipiĝo estis de la laboristaro fronte al la ŝtato, kiel instrumento de regado de la klaso de la eminentuloj, kio siavice devis permesi la emancipiĝon de la laboristoj fronte al la ŝtato, kiel subprema institucio sur la individuo. Pri tio, eblis identigo inter la aliancismo kaj la bakuninismo. Sed la aliancisma nepolitikismo, kiel malakcepto al la politika partopreno de la organizoj de la laboristaro en la ŝtato ne implicis malakcepti, ke la laboristoj partoprenu laŭ individua nivelo en politikaj organizoj serĉintaj la menciitan partoprenon. Tiel oni pretendis, ke la tuta hispana laboristaro organiziĝu en unu sola sindikata federacio super ideologiaj diferencoj.
En la propono de la aliancanoj estis serio da konceptoj, kiuj devenis de la historiaj spertoj de la hispanaj sindikatistoj de klaso. Por ili la ŝtato nur reprezentis la objektivajn interesojn de la gvidanta klaso pro la sperto de la socia regado de la eminentuloj, tial ĝi ne povis esti la instrumento per kiu la laboristaro atingos sian emancipiĝon, kiel klaso. Eĉ ne kvankam ĝi ege reduktis sin, ĉar en la momento kiam ĝi stariĝis, komenciĝis «novtipa tiraneco», povo, kiu estis neleĝa ĉar ĝi regadis kontraŭ la komuna bono kaj praktikadis la perforton por forigi ĉiun liberon profite de la reganta klaso. Sekve estis historia kontinueco kun la politikaj kaj sociaj luktoj de la 16a-18a jarcentoj, kiuj koncentriĝis pri la lukto kontraŭ tiuj, kiuj monopoligis la urban povon defende de tiuj, kiuj malhavis tiom da ekonomiaj rimedoj de vivtenado, kiom da politikaj rimedoj de defendo.
Tiuj konceptoj ne starigis politikan programon, kiu postulis tutan aliĝon sed ja starigis ideologiajn kaj politikajn afinecojn. Ni povas difini la sindikatan proponon de la aliancismo, kiel socialisman federaciismon. Kaj kiel tia, ĝi havis ideologian kontinuecon kun la respublika federaciismo. Veras, ke tio ne signifis, ke estis aŭtomata identigo inter la aliancanoj kaj la plej radikalaj aktivuloj de la Federacia Demokrata Respublika Partio (la necedemuloj).
La necedemuloj kaj la aliancanoj kontraŭstaris inter si laŭ la tutlanda nivelo; sed laŭ la urba nivelo ili ne nur intermiksiĝis, sed la necedemuloj estis laboristoj kun duobla aktivismo en laboristaj societoj ne ĉiam aliĝintaj al HRF. Tio estas, la respublika federaciismo konfuzis sin kun la aktivula laboristaro laŭ la plej ampleksa kaj plena senco de la koncepto en la urboj (partopreno en prielektaj listoj, rekrutigo en la milicoj, interveno en la loka politiko) kvankam ili povis kontraŭstari inter si laŭ ŝtata nivelo. Ĝis tia grado, ke la kantona ribelo ozakinta la somero de 1873 venkis nur en la urboj en kiuj la laboristoj ĝin apogis (ĝis kiam la armeo neniigis ĝin), kio igas historiografia topiko (al kiu ankaŭ Engels kontribuis) la identigon de la duaj kun frakcio de la burĝaro. Kio ĉefe distingis la aliancanojn, kiel Anselmo-n Lorenzo kaj identigis ilin inter si estis, ke ili komprenis, ke la aktivula laboristaro, kiel kolektiva historia subjekto (tio estas, kiel klaso) estis metahistoria forto, kiu devis liberigi la tutan Homaron, kio postulis, ke la ŝtato malaperu ĉar ĝi ĉiam estis instrumento de la tiraneco kaj de la ekspluatado, kiu ne povis reformiĝi kaj kiu devis detruiĝi por ke liberiĝu la laboro, kiel progresema socia forto. La revolucia ciklo de 1868-1874 signifis la estigon de anarkiismo, kiel politika tradicio en Hispanujo. Kaj politika tradicio en kiu certe estis ideologiaj influoj de Bakunin, kiuj helpis aŭ plifortigis la konceptigon ene de ĝi, tamen ni ne povas identigi ĝin kun la bakuninismo nek redukti ĝin al fremda kaj fremdiga importado.
Tradukita de Jesús González
Hispanlingva versio
Pliaj memorfestaj tekstoj:
• Bakunin: la anarkiismo kaj la revolucio (Julián Vadillo)
• Markso, Bakunin kaj la Unua Internacio (José Luis Gutiérrez Molina)
• Tero kaj libero: la kolektivaj ideoj de Bakunin (Aleix Romero)
• Bakunin kaj la anticipita pedagogio (Ana Sigüenza)
• Bakunin: naciismo, Ŝtato kaj religio (Julio Reyero)
• La patriotismo (ekstrakto) (Bakunin)