IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LIBERO  VENONTFOJE

John Pilger

John Pilger

Jen alparolo de John Pilger (44-minuta) al lastatempa Socialisma Konferenco en Ĉikago. Ĉerpante el sia propra vasta vivosperto, Pilger ne hezitas bati en tiu ĉi ampleksan rakontadon pri la maniero en kiu la amaskomunikiloj antaŭenigas la celojn de la Imperio, maskante kaj normigante iujn el la plej malbonaj krimoj de la dudeka jarcento.

La titolo de tiu ĉi prelego estas "Libero Venontfoje", kiu estas la titolo de mia libro [Freedom Next Time], kaj la libro celas esti antidoto al la propagando kiu tiom ofte estas kamuflita kiel ĵurnalismo. Do mi pensis, ke mi parolu hodiaŭ pri ĵurnalismo, pri militado per ĵurnalismo, propagando, kaj silento, kaj kiel tiu silento eble estu rompita. Edward Bernays, la tielnomata patro de publikaj rilatoj, skribis pri nevidebla registaro, kiu estas la vere reganta potenco en nia lando. Li aludis al ĵurnalismo, la amaskomunikiloj. Tio estis antaŭ preskaŭ 80 jaroj, ne longe post kiam korporacia ĵurnalismo estis inventita. Tio estas historio pri kiu parolas aŭ scias malmultaj ĵurnalistoj, kaj ĝi komenciĝis per la alveno de korporacia reklamado. Dum la novaj korporacioj komencis transpreni la gazetaron, estis inventita io foje nomata "profesia ĵurnalismo". Por allogi pli grandajn reklamantojn, la nova korporacia gazetaro devis aperi respektebla, subtenantoj de la establaĵo — objektiva, senpartieca, en ekvilibro. La unuaj kolegioj de ĵurnalismo estis starigitaj, kaj oni ekvolvis mitologion de liberala neŭtraleco ĉirkaŭ la profesian ĵurnaliston. La rajton de libero de sinesprimo oni asociis kun la novaj amaskomunikiloj kaj kun la grandaj korporacioj, kaj la tuta afero estis, kiel tiom bone esprimis ĝin Robert McChesney, "entute blufa".

    Oficialaj fontoj

Sed kion la publiko ne sciis estis, ke por esti profesiaj, ĵurnalistoj devas certigi, ke la novaĵoj kaj opinioj estas dominataj de oficialaj fontoj, kaj ke ili ne estas ŝanĝitaj. Se vi trairas New York Times en iu ajn tago, kaj kontrolas la fontojn de la ĉefaj politikaj raportoj — enlandaj kaj eksterlandaj — vi trovos, ke ilin dominas registaraj kaj aliaj establaĵaj interesoj. Tio estas la esenco de profesia ĵurnalismo. Mi ne sugestas, ke sendependa ĵurnalismo estas aŭ estis ekskludita, sed tio pli verŝajne estas honorinda escepto. Pensu pri la rolo kiun ludis Judith Miller en New York Times en la antaŭperiodo de la invado de Irako. Jes, ŝia laboro fariĝis skandalo, sed nur post kiam ĝi ludis potencan rolon en la pravigo de invado bazita sur mensogoj. Tamen la papagado el oficialaj fontoj kaj investitaj interesoj ne estis tiom malsimila al la laboro de multaj famaj raportistoj de Times, kiel ekzemple la celebrita W. H. Lawrence, kiu helpis maski la verajn efikojn de la atombombo faligita sur Hiroŝimon en aŭgusto 1945. "Neniu radioaktiveco en hiroŝima ruino" estis la ĉeftitolo sur lia raporto, kaj ĝi estis falsa.

Rupert Murdoch

Pripensu kiel kreskis la potenco de tiu nevidebla registaro. En 1983 la ĉefajn tutterajn amaskomunikilojn posedis 50 korporacioj, ĉefe usonaj. En 2002 tiu jam falis al ĝuste naŭ korporacioj, plejparte usonaj. Hodiaŭ estas verŝajne ĉirkaŭ kvin. Rupert Murdoch prognozis, ke estos ĝuste tri tutteraj amasinformaj gigantoj, kaj ke lia kompanio estos unu el ili. BBC anoncis, ke ĝi plivastigas sian elsendadon al Usono, ĉar ĝi kredas, ke usonanoj volas havi laŭprincipan, objektivan kaj neŭtralan ĵurnalismon, pro kio BBC estas fama. Ili lanĉis "BBC America" [BBC Usono]. Vi eble jam vidis la reklamadon.

BBC komenciĝis en 1922, ĵus antaŭ ol ekis la korporacia gazetaro en Usono. Ties fondinto estis Lord John Reith, kiu kredis, ke senpartieco kaj objektiveco estas la esencoj de profesieco. Samjare la brita establaĵo estis sub sieĝo. La laborsindikatoj jam vokis ĝeneralan strikon, kaj la konservativpartianoj timegis ke revolucio estas survoje. La nova BBC venis al la savo. Altsekrete, Lord Reith skribis kontraŭsindikatajn prelegojn por la konservativa ĉefministro Stanley Baldwin, kaj disaŭdigis ilin al la nacio, samtempe rifuzante permesi al laborpartiaj gvidantoj meti sian flankon ĝis post la fino de la striko. [Noto de la tradukanto: Lord Reith ankaŭ dissendis memorandon ene de BBC, malpermesante uzon de la vorto "Esperanto" en radioelsendoj]

Do ŝablono estis formita. Senpartieco certe estis principo: principo por esti suspendita kiam ajn la establaĵo estas sub minaco. Kaj tiun principon oni subtenis ĉiam poste.

Prenu la invadon de Irako. Estas du studaĵoj de la raportado fare de BBC. Unu montras, ke BBC donis ĝuste du procentojn de sia kovrado pri Irako al kontraŭmilita malkonsento — du procentojn. Tio estas malpli ol la kontraŭmilita kovrado de ABC, NBC kaj CBS. Dua studo, de Universitato de Kimrio, montras, ke en la preparperiodo por la invado, 90 procento de la aludoj de BBC pri armiloj de amasa detruo sugestis ke Sadam Husejn vere posedis ilin, kaj ke per klara implico Bush kaj Blair pravis. Nun ni scias, ke BBC kaj aliaj britaj amasinformiloj estis uzataj de la brita sekreta spionservo MI6. En tio kion oni nomas "Operation Mass Appeal" [Operacio Amasa Apelacio], agentoj de MI6 plantis raportojn pri armiloj de amasa detruo de Sadam, kiel armiloj kiuj kuŝas en liaj palacoj kaj en sekretaj subteraj bunkroj. Ĉiuj el tiuj raportoj estis falsaj. Sed tio ne estas la afero. La afero estas, ke la laboro de MI6 estis nenecesa, ĉar profesia ĵurnalismo sola estus produktinta la saman rezulton.

Paul Wolfowitz

Aŭskultu la viron de BBC en Vaŝintono, Matt Frei, mallonge post la invado. "Estas nenia dubo", li diris al spektantoj en Britio kaj la tuta mondo, "ke la deziro alporti bonon, por alporti usonajn valorojn al la cetero de la mondo, kaj speciale nun en la MezOriento, estas speciale ligita kun usona milita potenco". En 2005 la sama raportisto laŭdis la arĥitekton de la invado, Paul Wolfowitz, kiel iun kiu "pasie kredas en la potenco de demokrateco kaj desube evoluigado". Tio estis antaŭ la eta incidento ĉe la Monda Banko.

Nenio el ĉi tio estas nekutima. Novaĵoj de BBC rutine priskribas la invadon kiel miskalkulon. Ne kontraŭleĝan, ne senprovokan, ne bazitan sur mensogoj, sed miskalkulon.

La vortoj "eraro" kaj "fuŝo" fariĝas oftaj en la lingvaĵo de BBC-novaĵoj, kune kun "malsukceso" — kio almenaŭ sugestas, ke se la intenca, kalkulita, senprovoka, kontraŭleĝa atako kontraŭ sendefendan Irakon estus sukcesinta, tiel estus tute bonorde. Kiam ajn mi aŭdas tiujn vortojn mi memoras la mirindan eseon de Edward Herman pri normaligo de la nepenseble. Ĉar tion faras, kaj celas fari, la amaskomunika kliŝa lingvaĵo — ĝi ja normaligas la nepenseblon; pri la malhomigo de militado, de detranĉitaj korpomembroj, de korpe handikapigitaj infanoj, ĉion el kio mi vidis. Unu el miaj plejŝatataj rakontoj pri la Malvarma Milito rilatas al grupo de rusaj ĵurnalistoj kiuj travojaĝis Usonon. En la fina tago de sia vizito ilin petis la gastiganto pri iliaj impresoj. "Mi devas diri al vi", diris la porparolanto, "ke ni miris trovi, post legado de ĉiuj el la gazetoj kaj spektinte televidon tagon post tago, ke ĉiuj el la opinioj pri ĉiuj el la kernaj aferoj estis samaj. Por atingi tiun rezulton en nia lando ni sendas ĵurnalistojn al la gulago. Ni eĉ elŝiras iliajn ungojn. Ĉi tie ne necesas fari ion ajn tian. Kio estas la sekreto?".

    Kio estas la sekreto?

Tiu estas demando malofte demandita en la novaĵĉambroj, en la ĵurnalismaj kolegioj, en ĵurnalismaj revuoj, kaj tamen la respondo al tiu demando estas kerna al la vivoj de milionoj da homoj. En aŭgusto 24 pasintjare New York Times deklaris en redaktora komentario jene: "Se ni estus tiam sciintaj tion kion ni nun scias, la invado de Irako estus haltigita pere de populara protestokrio". Tiu miriga konfeso diris, efektive, ke ĵurnalistoj perfidis la publikon per nefaro de sia tasko kaj per akceptado kaj amplikado kaj eĥado de la mensogoj de Bush kaj lia gango, anstataŭ defii ilin kaj malmaskante ilin. Kion ne diris Times estis, ke se la gazeto kaj la cetero de la amaskomunikiloj estus malmaskintaj la mensogojn, ĝis miliono da homoj eble estus vivaj hodiaŭ. Tio estas la nuna kredo de nombro da altnivelaj establaĵo-ĵurnalistoj. Malmultaj el ili — ili parolis kun mi pri tio — malmultaj el ili dirus tion publike.

Claud Cockburn

Ironie, mi komencis kompreni kiel funkcias cenzurado en tielnomataj liberaj socioj, kiam mi raportis el totalismaj socioj. Dum la 1970aj jaroj mi filmis sekrete en Ĉeĥoslovakio, tiutempe stalinista dikatatoreco. Mi intervjuis membrojn de la [disidenta] grupo Ĉarto 77, inkluzive de romanisto Zdener Urbanek, kaj li diris al mi jene: "En diktatoraj reĝimoj ni pli bonŝancas ol vi en la Okcidento en unu maniero. Ni kredas nenion el tio kion ni legas en la gazetoj kaj nenion el tio kion ni spektas en la televido, ĉar ni scias ke ĝi estas propagando kaj mensogoj. Mi ŝatas vin en la Okcidento. Ni lernis rigardi malantaŭ la propagandon kaj legi inter la linioj, kaj same kiel vi, ni scias ke la reala vero ĉiam estas subfosa".

Vandana Shiva nomis tion subjuga scio. La granda irlanda skandal-elsarkisto Claud Cockburn pravis kiam li skribis: "Neniam kredu ion ĝis ĝi estas oficiale neita".

Unu el la plej malnovaj kliŝoj pri milito estas, ke la vero estas la unua viktimo. Ne, ĝi ne estas. Ĵurnalismo estas la unua viktimo. Kiam la vjetnama milito finiĝis, la revuo Encounter publikigis artikolon de Robert Elegant, renoma korespondanto kiu kovris la militon. "Por la unua foje en moderna historio", li skribis, "la finrezulto de milito estis determinita ne sur la batalkampoj, sed sur la presita paĝo, kaj super ĉio, sur la televidekrano". Li respondecigis ĵurnalistojn pro la malvenko en la milito, per kontraŭado en ilia raportado. La vidpunkto de Robert Elegant fariĝis la ricevita sagaco en Vaŝintono, kaj ankoraŭ estas. En Irako, Pentagono inventis la enservan ĵurnaliston, ĉar ĝi kredis, ke kritika raportado perdigis Vjetnamion.

Kelkaj viktimoj de la masakro de My-Lai

Tute la malo estas la vero. En mia unua tago kiel juna raportisto en Sajgono mi vizitis la buroojn de la ĉefaj gazetoj kaj televidkompanioj. Mi rimarkis, ke iuj el ili metis afiŝtabulojn sur la muron, sur kiuj estis hororaj fotoj, ĉefe de korpoj de vjetnamaj kaj usonaj soldatoj tenantaj detranĉitajn orelojn kaj testiklojn. En la oficejo estis foto de viro dum torturado; super la kapo de la torturantoj estis alkroĉa komika balono kun la vortoj, "Tio instruos al ili paroli kun la gazetaro". Neniuj el tiuj bildoj iam ajn estis publikigitaj aŭ eĉ senditaj telegrame. Mi demandis kial. Oni diris al mi, ke la publiko tute ne akceptus ilin. Ĉiukaze, publikigi ili ne estus objektiva aŭ senpartieca. Komence mi akceptis la ŝajnan logikon de tio. Ankaŭ mi edukiĝis per rakontoj de la bona milito kontraŭ Germanio kaj Japanio, tiu etika bankuvo kiu purigis la brit-usonan mondon de ĉia pekado. Sed ju pli mi restis en Vjetnamio, des pli mi konstatis, ke niaj fiagoj ne estis izolitaj, nek ke ili estis esceptaj, sed ke la milito mem estis fiago. Tio estis la granda novaĵo, kaj ĝi malofte estis novaĵo. Jes, la taktikoj kaj efikeco de la militservoj estis pridemanditaj de iuj tre bonaj raportistoj. Sed la vorton "invado" oni neniam uzis. La sendamaĝa vorto uzita estis "enplektita". Usono estis enplektita en Vjetnamio. La fikcio de bonintenca, fuŝanta giganto, kaptita en azia marĉo, estis senĉese ripetita. Oni lasis al la malmaskantoj sur hejmteritorio diri la subfosan veron, al tiuj kiel Daniel Ellsberg kaj Seymour Hersh, kun lia novaĵfrapo pri la masakro de My-Lai. La 16-an de marto 1968 — la tagon kiam okazis la masaktro de My-Lai — estis 246 raportistoj en Vjetnamio kaj eĉ ne unu el ili raportis pri ĝi.

Kaj en Vjetnamio kaj en Irako, intencaj politikoj kaj strategioj estis ĉe la limo de genocido. En Vjetnamio, la deviga malposedigo de milionoj da homoj kaj la kreo de liberpafaj zonoj; en Irako, de Usono deviga embargo kiu daŭris tra la 1990aj jaroj kiel mezepoka sieĝo, kaj kiu mortigis, laŭ la Infano-Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj, duonmilionon da infanoj sub la aĝo de kvin. Kaj en Vjetnamio kaj en Irako estis uzitaj kiel plenkonsciaj eksperimentoj kontraŭ civitanojn armiloj malpermesitaj. Agento Oranĝa ŝanĝis la genan kaj median ordon en Vjetnamio. La militservoj nomis tion "Operacio Infero" [Operation Hades]. Kiam eltrovis Kongreso, tion oni renomis per la pli amikeca nomo "Operacio Ranĉ-Mano" [Operation Ranch Hand], kaj ŝanĝiĝis nenio. Pli-malpli tiel reagis Kongreso al la milito en Irako. La Demokratoj kondamnis ĝin, remerkatis ĝin, kaj ampleksigis ĝin. La filmoj de Hollywood kiuj sekvis la Vjetnaman Militon estis ampleksigo de la ĵurnalismo, de normaligo de la nepenseblo. Jes, iuj el la filmoj estis kritikaj pri la taktikoj de la militservoj, sed ĉiuj el ili zorgis koncentriĝi sur la angoro de la invadantoj. La unuan el tiuj filmoj oni nun konsideras klasikaĵo. Estas The Deer Hunter, kies mesaĝo estis ke Usono suferis, Usono estis trafita, usonaj junuloj jam faris sian plej bonon kontraŭ orientajn barbarojn. La mesaĝo estis des pli veneniga, en tio ke Deer Hunter estis brile farita kaj aktorita. Mi devas konfesi, ke ĝi estas la sola filmo kiu igis min voĉe elkrii proteste en kinejo. La renoma filmo Platoon de Oliver Stone estas laŭdire kontraŭmilita, kaj ĝi ja montris ekvidojn de la vjetnamoj kiel homoj, sed ĝi ankaŭ pentris super ĉio la usonan invandinton kiel la viktimon.

Mi ne intencis mencii "The Green Berets" kiam mi eksidis por verki tiun ĉi, ĝis mi legis antaŭ kelkaj tagoj, ke John Wayne estis la plej influa filmaktoro kiu iam ajn vivis. Mi vidis "The Green Berets", kun stelulo John Wayne, iun sabaton vespere en 1968 en Montgomery (Alabamo). (Mi estis tie por intervjui la tiam faman ŝtatestron George Wallace). Mi estis ĵus reveninta de Vjetnamio, kaj mi ne povis kredi kiom absurda estis tiu filmo. Do mi ridis voĉe, kaj mi ridis kaj mi ridis. Kaj antaŭ nelonge la etoso ĉirkaŭ mi iĝis tre malvarma. Mia kunulo, kiu jam estis "Freedom Rider" [Pasaĝero por la Libero] en la Sudo, diris, "Ni diable eliru de tie ĉi kaj kuru infere".

Oni ĉasis nin la tutan vojon reen al nia hotelo, sed mi dubas, ĉu iu ajn el niaj sekvantoj konsciis, ke John Wayne, ilia heroo, mensogis, por ke li ne devu batali en Dua Mondmilito. Kaj tamen la rolmodelo de la falsulo sendis milojn da usonanoj al iliaj mortoj en Vjetnamio, kun la notinda esceptoj de George W. Bush kaj Dick Cheney.

Pasintjare, en sia akcepto de la Nobel-Premio por Literaturo, la teatraĵverkisto Harold Pinter faris epokfaran prelegon. Li demandis kial, kaj mi lin citas, "La sistema brutaleco, la ampleksaj fiagoj, la senskrupulan subpremon de sendependa pensado en stalinisma Rusio, estis bone konataj en la Okcidento, dum usonaj ŝtataj krimoj estis nur surface registritaj, lasitaj solaj, dokumentitaj". Kaj tamen trans la mondo oni povus atribui la estingon kaj suferadon de sennombraj homoj al la senbrida usona potenco. "Sed", diris Pinter, "tion oni ne scius. Ĝi neniam okazis. Nenio iam ajn okazis. Eĉ dum ĝi okazis ĝi ne okazis. Ĝi ne gravis. Ĝi ne estis ajne interesa". La vortoj de Pinter estis pli ol surealaj. BBC ignoris la prelegon de la plej fama dramatisto de Britio.

Mi faris nombron da dokumentaj filmoj pri Kamboĝo. La unua estis Jaro Nulo: La Silenta Mordo de Kamboĝo [Year Zero: The Silent Death of Cambodia]. Ĝi priskribas la usonan bombadon, kiu provizis la katalizon por la aliro de potenco de Pol Pot. Kion komencis Nixon kaj Kissinger, Pol Pot finis — sole la dosieroj de CIA lasas nenian dubon pri tio. Mi proponis "Jaro Nulo" al PBS kaj prenis ĝin al Vaŝintono. La estraro de PBS vidis ĝin kaj estis ŝokitaj. Ili flustris inter si. Ili petis, ke mi atendu ekstere. Unu el ili fine aperis, kaj diris, "John, ni admiras vian filmon. Sed ne maltrankviliĝas, ke ĝi diras, ke Usono preparis la vojon por Pol Pot".

Mi diris, "Ĉu vi disputas la subtenajn faktojn?" Mi jam citis nombron da CIA-dokumentoj. "Ho, ne", li respondis. "Sed ni decidis voki ĵurnalistan arbitranton".

Sciu ke la termino "ĵurnalista arbitranto" povus esti inventita de George Orwell. Fakte ili sukcesis trovi unu el nur tri ĵurnalistoj kiuj estis invititaj al Kamboĝo de Pol Pot. Kaj kompreneble li malsuprenigis siajn dikfingrojn al la filmo, kaj neniam plu mi aŭdis de PBS. "Jaro Nulo" estis dissendita en ĉirkaŭ 60 landoj kaj ĝi fariĝis unu el la plej spektitaj dokumentadaj filmoj en la mondo. Oni neniam montris ĝin en Usono. El la kvin filmoj kiujn mi faris pri Kamboĝo, unu estis montrita de WNET, la PBS-stacio en Novjorko.Mi kredas, ke ĝi estis montrita ĉirkaŭ la unuan horon matene. Surbaze de tiu unuopa montrado, kiam la plimulto de la homoj dormis, oni alĵuĝis al ĝi Premion Emmy. Kia mirinda ironio. Ĝi meritas premion, sed ne spektantaron.

Harold Pinter

    Subfosa vero

La subfosa vero de Harold Pinter, laŭ mi, estis tio ke li faris la ligon inter imperiismo kaj faŝismo, kaj li priskribis batalon por la historio kiun oni preskaŭ neniam raportas. Tio estas la granda silento de la amasinformila epoko. Kaj tio estas la sekreta kerno de la propagando hodiaŭ. Propagando tiom vasta en sia amplekso, ke mi daŭre miregas ke tiom da usonanoj scias kaj komprenas tiom kiom ili faras. Ni parolas pri sistemo, kompreneble, ne personecoj. Kaj tamen, granda nombro da homoj hodiaŭ pensas ke la problemo estas George W Bush kaj lia aro. Kaj jes, la Bush-gango estas ekstrema. Sed mia sperto estas, ke ili estas ne pli ol ekstrema versio de tio kio okazis antaŭe. En mia vivotempo estis komencitaj pli da militoj de la liberalaj Demokratoj ol de la Respublikanoj. Ignori tiun veron estas garantio ke la propaganda sistemo kaj la militfarada sistemo daŭros. Ni havis branĉon de la Demokratia Partio kiu regis en Britio dum la pasintaj dek jaroj. Blair, ŝajne liberalulo, prenis Brition al milito pli da fojoj ol iu ajn ĉefministro en la moderna epoko. Jes, lia aktuala amiko estas George Bush, sed lia unua amo estis Bill Clinton, la plej perforta prezidanto de la malfrua 20a jarcento. La posteulo de Blair, Gordon Brown, estas ankaŭ sindediĉulo al Clinton kaj Bush. Antaŭ kelkaj tagoj diris Brown, "La tagoj en kiuj Britio devas pardonpeti pro la Brita Imperio estas pasintaj. Ne celebru".

Gordon Brown

Kiel Blair, kiel Clinton, kiel Bush, Brown kredas en la liberala vero ke la batalo por la historio estas venkita; ke la milionoj kiuj mortis en brite truditaj amasmalsatoj en britimperia Hindio estos forgesitaj — kiel estos forgesitaj la milionoj kiuj mortis en la Usona Imperio. Kaj same kiel Blair, lia posteulo memfidas pri tio, ke profesia ĵurnalismo estas sur lia flanko. Ĉar la plimulto de ĵurnalistoj, ĉu aŭ ne ili tion konstatas, estas trejnitaj por esti tributuloj de ideologio kiu konsideras sin senideologia, kiu prezentas sin kiel la naturan centron, la veran fulkron de la monderna vivo. Tiu ĉiu povus ja esti la plej potenca kaj danĝera ideologio kiun ni iam ajn konis, ĉar ĝi estas senfina. Tio ne estas liberalismo. Mi ne neas la virtojn de liberalismo — tute ne. Ni ĉiuj estas bonricevantoj de tio. Sed se ni neas ĝian danĝerojn, ĝian senfinan projekton, kaj la ĉion- konsuman potencon de ĝia propagando, tiel ne neas niajn rajtojn al vera demokratio, ĉar liberalismo kaj la vera demokratio ne estas samaj. Liberalismo ekis kiel tereno de la elito en la 19a jarcento, kaj vera demokratio neniam estas transdonita malsupren de elitoj. Ĉiam ĝi devas esti pribatalita kaj priluktita.

Altnivela membro de kontraŭmilita koalicio, Unuigitaj Por Paco kaj Justo [United For Peace and Justice] diris antaŭnelonge, kaj mi citas ŝin, "La Demokratoj uzas la politikon de realo". Ŝia liberal-historia aludpunkto estis Vjetnamio. Ŝi diris ke Prezidanto Johnson komencis retiri trupojn de Vjetnamio post kiam la Demokrata Kongreso ekvoĉdonis kontraŭ la militon. Tiel ne okazis. La trupojn oni retiris el Vjetnamio post kvar longaj jaroj. Kaj dum tiu tempo Usono jam mortigis pli da homoj en Vjetnamio, Kamboĝo kaj Laoso per bomboj ol estis mortigitaj en ĉiuj el la antaŭaj jaroj. Kaj tiel okazas en Irako. La bombado duobliĝis ekde la pasinta jaro, kaj tion oni ne raportas. Kaj kiu komencis tiun bombadon? Bill Clinton komencis ĝin. Dum la 1990aj jaroj Clinton pluvigis bombojn sur Irakon en tio kion oni belsone nomis "senflugaj zonoj". Samtempe li trudis mezepokan sieĝon sub nomo de ekonomiaj sankcioj, mortigante, kiel mi jam menciis, eble milionon da homoj, inkluzive de dokumentitaj 500 000 infanoj. Preskaŭ neniom el tiu masakrado oni raportis en la tielnomataj "ĉeffluaj" [establitaj] amaskomunikiloj. Pasintjare studaĵo publikigita de la Kolegio de Publika Sano John Hopkins, trovis ke depost la invado de Irako mortis 665 000 irakanoj kiel rekta rezulto de la invado. Oficialaj dokumentoj montris, ke la Blair-registaro sciis ke tiu cifero estis kredebla. En februaro, Les Roberts, la aŭtoro de la raporto, diris ke la cifero egalas la ciferon por mortoj en la studo ĉe Universitato Fordham pri la ruanda genocido. La amaskomunikila reago al la ŝokaj malkaŝoj de Robert estis silento. Tio, kio eble estis la plej granda epizodo de organizita mortigado por generacio, en la vortoj de Harold Pinter, "Ĝi ne okazis. Ĝi ne gravis".

Talibanaj gerilanoj

Multaj homoj kiuj rigardas sin kiel politike maldekstraj subtenis la atakon de Bush al Afganio. Ke CIA jam subtenis Osama bin Laden oni ignoris, ke la Clinton-reĝimo sekrete subtenis Talibanon, eĉ donante al ili altnivelajn informadsesiojn ĉe CIA estas en Usono pli-malpli nekonate. Talibano estis la sekretaj partneroj kun la olegiganto Unocal en la konstruado de oleolinio trans Agfanio. Kaj kiam funkciulo de Clinton estis memorigita ke Talibano persekutis virinojn, li diris, "Ni povas vivi kun tio". Estas konvinkaj subtenaj informoj, ke Bush decidis ataki Talibanon ne rezulte de 9-11, sed du monatojn pli frue, en julio de 2001. Tio estas pli-malpli nekonata en Usono — publike. Kiel la skalo de civitanaj viktimoj en Afganio. Laŭ mia scio nur unu raportisto de la establita gazetaro, Jonathan Steel de Guardian en Londono, priesploris la civitanajn vikimojn en Afganio, kaj lia takso estas 20 000 mortaj civitanoj, kaj tio estis antaŭ tri jaroj.

La daŭra tragedio de Palestino ŝuldiĝas grandparte al la silento kaj akceptemo de la tielnomata liberala maldekstro. Hamas estas daŭre priskribita kiel dediĉita al la detruo de Israelo. New York Times, Associated Press, Boston Glove — elektu laŭvole. Ili ĉiuj uzas tiun linion kiel norman distancigilon, kaj ĝi estas falsa. Ke Hamas vokis por dekjara militpaŭzo estas preskaŭ neniam raportite. Eĉ pli grave, ke Hamas trairis historian ideologian ŝanĝon en la plej lastaj jaroj, kiu ekvivalentas al agnosko de tio kion ĝi nomas la realeco de Israelo estas pli-malpli nekonate; kaj ke Israelo sindediĉas al la detruo de Palestino estas nepriparolebla.

Estas pionira studaĵo de la Universitato de Glasgovo pri la raportado pri Palestino. Oni intervjuis junulojn kiuj spektis televidan novaĵon en Britio. Pli ol 90 procento pensis ke la kontraŭleĝaj setlantoj estis palestinaj. Ju pli ili spektis, des malpli ili sciis — fama frazo de Danny Schecter.

La nuntempa plej danĝera silento temas pri la nukleaj armiloj kaj la reveno al la Malvarma Milito. La Rusoj komprenas klare ke la tielnomita usona defendo-ŝirmilo en Orienta Eŭropo estas dezajnita por subpremi kaj humiligi ilin. Tamen la antaŭaj paĝoj tie ĉi parolas pri tio ke Putin komencas novan Malvarman Militon, kaj estas silento pri la evoluigo de tute nova usona nuklea sistemo sub la nomo Fidinda Armilar-Anstataŭigo [Reliable Weapons Replacement (RRW)], kiun oni dezajnas por nebuligi la distingon inter konvencia militado kaj nuklea militado — longe tenata ambicio.

Dumtempe, Irano estas moligata, kun la liberalaj amasinformiloj ludantaj preskaŭ la saman rolon kiun ĝi ludis antaŭ la iraka invado. Kaj rilate al la Demokratoj, vidu kiel Barak Obama fariĝis la voĉo de la Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj, unu el la propagandaj organoj de la malnova liberala vaŝintona establaĵo. Obama skribas, ke dum li deziras ke la trupoj estu hejme, "Ni en eliminu la eblecon de militforto kontraŭ longdaŭrajn kontraŭulojn kiel Irano kaj Sirio". Aŭskultu tio de la liberala Obama: "En momento de granda peredanĝero en la pasinta jarcento niaj estroj certigis, ke Usono, per faro kaj per ekzemplo, gvidis kaj levis la mondon, ke ni staris kaj batalis por libero aspiratan de miliardoj da homoj ekster iliaj landlimoj".

Tio estas la nodo de la propagando, la cerbolavado, se tiel vi volas ĝin nomi, kiu trafiltras la vivojn de ĉiu usonano, kaj de multaj el ni kiuj ne estas usonanoj. De la dekstro kaj de la maldekstro, senreligiaj ĝis di-timantaj, kion tiom malmultaj el la homoj scias, estas ke dum la pasinta duonjarcento usonaj reĝimoj supervenkis 50 registarojn — multajn el kiuj demokratiaj. Dume, tridek landoj estis atakitaj kaj bombitaj, kun la perdo de sennombraj vivoj. Buŝ-batado estas en ordo — kaj pravigebla — sed momente ni komencas akcepti la sirenvokon de la demokratpartia stultaĵo pri rekta starado kaj batalado por libero aspirata de miliardoj, la batalado por la historio estas perdita, kaj ni mem estas silentigitaj.

    Do kion ni faru?

Tiu demando, ofte demandita en kunvenoj kiun mi devas alparoli, eĉ en kunvenoj tiom bone informitaj kiel tiuj en tiu ĉi konferenco, estas interesa. Estas mia sperto ke homoj en la tielnomata tria mondo malofte metas tiun demandon, ĉar ili scias kion fari. Kaj iuj el ili pagis per sia libero, kaj siaj vivoj, sed ili sciis kion fari. Ĝi estas demando kiun multaj en la "demokratia maldekstro" — minuskla "d" — devas ankoraĆ­ respondi.

Vera informado, subfosa informado, restas la plej forta potenco el ĉiuj — kaj mi kredas ke ni ne falu en la kaptilon de kredado ke la amaskomunikiloj parolas por la publiko. Tio ne estis la vero en stalinisma Ĉeĥoslovakio, kaj ĝi ne estas la vero en Usono.

Dum ja jaroj en kiuj mi estis ĵurnalisto, mi neniam spertis ke la publika konscio tiom rapide kreskas kiel ĝi kreskas hodiaŭ. Jes, ĝia direkto kaj ĝia formo estas neklaraj, parte ĉar homoj estas nun profunde suspektemaj pri politikaj alternativoj, kaj ĉar la Demokrata Partio sukcesis en seduktado kaj dividado de la voĉdonanta maldekstro. Kaj tamen tiu kreskanta kritika publika konscio estas des pli rimarkinda kion oni konsideras la brutan skalon de la endoktriniĝo, la mitologio de supera vivmaniero, kaj la nuntempa fabrikita stato de timo.

Kial New York Times aperis kun la vero en tiu redaktora komentario pasintjare? Ne ĉar ĝi kontraŭis la militojn de Bush — vidu la raportadon pri Irano. Tiu redaktora komentario estis malofta agnosko ke la publiko ekvidis la kaŝitan rolon de la amaskomunikiloj, kaj ke la homoj eklegis inter la linioj.

Se Irano estos atakita, la reago kaj la tumulto ne povas esti prognozitaj. La Prezidanta Direktivo pri Nacia Sekureco kaj Hejmlanda Sekureco donas al Bush la potencon super ĉiuj facetoj de regado en urĝostato. Ne estas malverŝajne ke la konstitucio estos suspendita — la leĝoj por internigi centojn da miloj da tielnomata teroristoj kaj malamikaj batalantoj estas jam registritaj. Mi kredas ke tiuj danĝeroj estas komprenitaj de la publiko [Noto de la tradukanto: sed ne en Britio], kiu venis longan distancon depost la 11-a de septembro, kaj longan distancon depost la propagando kiu ligis Sadam Husejn al Alkaido. Pro tio ili voĉdonis por la Demokratoj pasintan novembron, nur por esti perfiditaj. Sed ili bezonas la veron, kaj ĵurnalistoj devus esti agentoj de la vero, ne kunuloj de la potenculoj.

Greg Wilpert

Mi kredas ke eblas "kvina stato", la produkto de movado de la popolo, kiu kontrolas, malkonstruas, kaj kontraŭagas la korporacian amaskomunikilaron. En ĉiu universitatom en ĉiu amaskomunika kolegio, en ĉiu novaĵĉambro, instruistoj de ĵurnalismo, ĵurnalistoj mem, devas demandi sin pri la rolo kiun ili nun ludas en la sangoverŝado nome de falsa objektiveco. Tia movado ene de la amaskomunikiloj povus heroldi ian perestrojkon de speco kiun ni neniam antaŭe konis. Ĉio tio eblas. Silentoj povas esti rompitaj. En Britio la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj trairis radikalan ŝanĝon, kaj vokis por bojkoto de Israelo. La retpaĝaro Medialens.org sole vokis al BBC al respondeco. En Usono populacias la reton mirinde ribelemaj spiritoj — mi ne povas mencii ilin ĉiujn ĉi tie — ampleksante de International Clearing House de Tom Fielding, ĝis ZNet de Mike Albert, ĝis CounterPunch online, kaj la bonega laboro de FAIR. La plej bona raportado pri Irako aperas en la reto — la kuraĝa ĵurnalismo de Dahr Jamail; kaj civitanaj raportistoj kiel Joe Wilding, kiu raportis la sieĝon de Faluĝa de interne de la urbego.

En Venezuelo, la priesploroj de Greg Wilpert returnis multon de la agresa propagando nun celita al Hugo Chávez. Ne eraru, estas la minaco al libero de parolo por la plimulto en Venezuelo kiu kuŝas preter la kampanjo en la okcidento en la nomo de la korupta RCTV. La defio por la cetero de ni estas levi tiun subpremitan scion de subtere kaj preni ĝin al la ordinaruloj.

Necesas ke ni hastu. Liberala Demokratio moviĝas antaŭen al formo de korporacia diktatoreco. Tio estas historia moviĝo, kaj la amaskomunikiloj ne estu permesataj esti ties fasado, sed ili mem fariĝu populara, brula afero, per rekta agado. Tiu granda malmaskanto Tom Paine avertis, ke se la plimulto de la homoj estas baritaj de la vero kaj la ideoj de la vero, estas tempo ŝturmi kion li nomis la Bastilon de vortoj. Tiu tempo estas nun.

Originala teksto, plus video de la parolado
Tradukis Ian Fantom