La Nobel-premio 2005 por literaturo estis aljuĝita al la angla teatro-verkisto Harold Pinter. AL la
oficiala ceremonio en Stokholmo Pinter mem ne povis ĉeesti pro malsano. Iu alia tiam voĉlegis lian
paroladon ... per kiu Pinter severe kondamnis la eksterlandan politikon de Usono kaj de ties servila aliancano
Britio. La revuo "Vrede" publikigis parton de tiu longa parolado
kiun ni ĉi sube traduke prezentas.
(...) Rekte invadi fremdan ŝtaton neniam estis la plej favorita metodo de Usono. Ĝi preferis
taktikon de "low intensity conflict" [konflikto et-intensa]. La fina rezulto restas la sama: miloj da homoj
pereas, sed malpli rapide ol kiam bombo ilin trafas. La gvidantaro de Usono preferas infekti la koron de
lando, lasas tiun vundon kreski kaj observas la gangrenan disvastiĝon. Kiam la "popolaĉo" estas plene
subpremita, aŭ ĝismorte frakasita, kaj la militistoj, entreprenoj kaj politikistoj transprenis
la ŝtatpotencon , tiam triomfe aŭdiĝas antaŭ la televido-kameraoj ke "demokratio venkis". La
tragedio en Nikaragvo estas trafa ekzemplo de tia agado. Ĝi montras, kiel Usono alrigardas la
mondon, tiam kaj nun.
Tiu kondutmaniero neniel limiĝas al Centra Ameriko. Ĝi estis aplikita ĉie en la mondo. Usono
subtenis kaj helpis dekstrajn militistajn diktatorojn akiri ŝtatpotencon. Pensu pri Indonezio, Grekio, Urugvajo,
Brazilio, Paragvajo, Haitio, Turkio, Filipinoj, Gvatemalo, Salvadoro kaj, kompreneble, Ĉilio. Centmiloj da
viktimoj tiel pereis en tiuj landoj. Ĉu tio vere okazis? Kaj ĉu efektive kulpas la eksterlanda
politiko de Usono? Jes, tio okazis kaj jes, kulpegas la eksterlanda politiko de Usono. Sed tio kvazaŭ nenniam
okazis. Oni ĝin ne scias. Eĉ kiam ĝi okazas, oni strute nenion scias. Estas ja nenio, nur
bagatelo. La krimoj de Usono okazis sisteme kaj senkompate. Sed nur malmultaj homoj pri tio parolis. Jen
merito de Usono: ĝi sukcesis "pure" manipuli potencon ĉie en la mondo kaj tion altrude prezenti
kiel bonan agadon. Alivorte, temas pri brile eltrovita metodo de hipnozo. Sen ia dubo, Usono monde
teatrumas. Brutale, indiferente, senestime kaj senkompate sed samtempe ruzege. Kiel vendisto kun unusola
varo: memadoro. Usono estas venkisto. Simple aŭskultu kiamaniere ĉiuj Usonaj prezidentoj
prononcas "la Usona popolo"-n. La vortoj "la Usona popolo" iel estas komforta, kvietiga kuseno. Vi ne
bezonas pensadi. Nur dolĉe kuŝu sur la kuseno. Kvankam tiu kuseno sufokas vian inteligenton kaj
kritikemon, ĝi tamen estas ege komforta. Kompreneble, tio ne validas por la kvardek milionoj da
homoj tie vivantaj sub la malriĉo-limo, ankaŭ ne por la du milionoj da viroj kaj virinoj en la Usonaj
malliberejoj.
Usono nuntempe eĉ ne plu bezonas agadi per "low intensity conflict". Ĝi nun sentime montras siajn
ludkartojn. Ĝi arogante neglektas Unuiĝintajn Naciojn kaj internacian juron aŭ kritikajn
kontraŭvoĉojn. Krome, ĝi disponas pri blekanta ŝafideto kiu ĝin ĉie sekvas, nome tiu
kompatinda, senspina Britio. Kien foriris nia normosento? Ĉu tian ni eĉ iam posedis? Kion signifas
tiuj vortoj? Ĉu ili rilatas al termino kiu nuntempe apenaŭ tuŝas niajn lipojn-konscienco? Konscienco
kiu ne sole apartenas al niaj propraj agoj, sed ankaŭ al komuna respondeco pri alies agado? Ĉu vere ĉi tio
tute malaperis? Foje rigardu al Guantanamo Bay. Centoj da kaptitoj tie jam tri jarojn estas enkarcerigitaj sen iu ajn
akuzo, proceso aŭ laŭleĝa defendo. Tiu tute senleĝa institucio pluekzistas kvankam ĝi ĉiel
kontraŭas la Ĝenevan Konvencion. Tion la internacia komunumo ne nur toleradas sed ankaŭ apenaŭ priparolas. Tiun
krimon plenumas lando kiu nomas sin mem "gvidanto de la libera mondo". Ĉu ni ankoraŭ maldormas pro la enkarcerigitoj
en Guantanamo Bay? Ĉu la amaskomunikiloj pri ĝi skribas? Tiuj homoj estis fisenditaj en nenieslandon el kiu
ili eble neniam eliros. En tiu momento multaj el ili malsate strikadas. Oni ilin devige nutras, krude, sen
trankviligaĵo nek narkotaĵo. Simple per tubeto en la nazo ĝis la gorĝo, kio ja vomigas. Nura
torturo. Kion pri tio diras la Brita ministro pri eksterlandaj aferoj? Nenion. Kaj la Brita ĉefministro? Nenion. Kial
nenion? Ĉar Usono diras: ataki nian konduton en Guantanamo Bay estas la samo kiel ataki nin. Vi
estas ĉu kun ni, ĉu kontraŭ ni. Tial Blair fermas la buŝon.

La invado en Irakon estis krima fiago, sen ajna konsidero por la koncepto pri internacia juro. Tiu invado estis nenio alia ol arbitra milita entrepreno bazita je aro da mensogoj kaj skandala manipulado de la amaskomunikiloj kaj la publiko. Cinika agado kiu funde celis ade plifortigi la Usonan militan kaj ekonomian potencon en Meza Oriento sed kiu estis prezentita kiel "liberigo". Milita agado kiu kaŭzis morton kaj kripligon de miloj da senkulpuloj. Ni alportas al ili torturon, fragmento-bombojn, povrigitan uranion, arbitran mortigon kaj mizeron kaj nomas tion "enkonduki liberecon kaj demokration en Meza Oriento".
Kiom da homoj oni bezonas mortigi antaŭ esti konsiderata amasmurdisto aŭ militkrimulo? Ĉu centmilon? Pli ol bezonate, evidente. Nur tio sufiĉus por treni Bush kaj Blair al la Internacia Kortumo. Sed Bush ruze antaŭvidis. Li simple ne ratifis la Internacian Kortumon. Se nur unusola usona soldato aŭ politikisto ie en la mondo akuzite aperas antaŭ tribunalo tiam Usono tuj tien sendas siajn mariners, siajn elitotrupojn. Sed Tony Blair jese ratifis la Kortumon kaj sekve riskas persekuton. Ni povas havigi lian adreson al la Kortumo se ĉi lasta tion dezirus: Downing Street, 10* en Londono. (...).
Noto de la tradukinto: en Britio la adreso Downing Street, 10 estas fame konata kiel la oficiala loĝejo de la Brita ĉefministro.
Februaro 2006
Esperantigis Alberto Fernández
Versioj en la
angla,
sveda,
franca kaj
germana lingvoj