La
83-a Kongreso de Sennacieca
Asocio Tutmonda (SAT), kunvenanta en Braŝovo de la 1-a ĝis 6-a de aŭgusto 2010,
substrekas, ke ĝia Statuto instigas la membrojn de SAT agadi sur diversaj terenoj. Ĉi jare, la
kongresa temo estis «Ekonomia krizo kaj ties plurflankaj efikoj». La
kongresanoj de SAT, gastigitaj de la frata loka asocio Amikeco Braŝovo, debatis
interalie pri sindikatoj en nuna Rumanio, rekta aktivismo en Koreio, rumana
kulturo, rasismo, laborista movado en la 20-a jarcento, esperantismo, ekonomia krizo.
La Kongreso:
kontentas, ke la konvencio de Oslo aplikiĝas de la 1-a de aŭgusto 2010 al ĉiuj
ratifintaj ŝtatoj. Bedaŭrinde, 70 ŝtatoj subskribis sed ankoraŭ ne ratifis ĝin,
skribis al la Ambasadoroj de Ĉinio, Finnlando, Hindio, Israelo, Pakistano, Rusio
kaj Usono, en Rumanio por peti, ke tiuj landoj subskribu kaj ratifu la Konvencion de Otavo, kiu
malpermesas ĉiujn kontraŭpersonajn minojn. De 5 jaroj, ĉiujare, SAT
efektivigis, ĉe la ambasadoroj de antaŭcititaj landoj, la saman agon en
la lando kie okazis ĝia kongreso. Ankaŭ ĉi tiun jaron, SAT petis, en
letero, ke tiuj landoj subskribu kaj ratifu la Konvencion de Oslo, kiu malpermesas
iujn pafaĵoĵetojn el bomboj,
kontentas, ke Rumanio subskribis kaj ratifis la Konvencion de Otavo. Tamen la Kongreso
skribis al la rumania ĉefministro por peti ke Rumanio subskribu kaj ratifu la
Konvencion de Oslo. La letero rememorigas al Ĉefministro, ke la pafaĵoj, ĵetitaj
el bomboj aŭ obusoj, neeksploditaj dum la ekfrapo sur grundon fariĝas fakte kontraŭpersonaj minoj,
denuncas la financajn instituiciojn situantajn en la landoj ratifintaj la Konvencion
de Oslo, kiuj investas eksterlande en fabrikoj de pafaĵoĵetoj el bomboj. Ĝi petas,
en la landoj ratifintaj la Konvencion de Oslo, kontrolon de la registaroj ĉe la financaj
institucioj por postuli la ĉeson de aktivecoj, kiujn la internacia juro malpermesas,
subtenas la klopodojn de gek-doj el nia asocio en iliaj luktoj havi mondon sen armiloj,
rememorigas la rajton de ĉiuj homoj memstare kaj libere vivi kaj loĝi tie, kie
estas al ili plej taŭge, kaj aparte solidaras kun ĉiuj pro politik-ekonomiaj kialoj forpelitoj,
konstatas, ke la 25%-aj salajromalaltigoj ĵus truditaj al Rumanio venas de la postuloj de la
kreditoroj de la landoj, kiuj agadas kadre de IMF; tial ĝi sendas aparte fratecan
saluton al aktivuloj, kiuj manifestacios kontraŭ la venonta kunveno de G20 en Seulo en novembro 2010,
konstatas, ke la krizo ne plu ebligas kunvivadon inter salajruloj kaj kapitalistoj,
interesiĝas pri la ĉi jare starigata Banko Eŭropa Etika (BEE) per kunfando de
tri nunaj etikaj bankoj (Banca Popolare Etica el Italio, NEF el Francio kaj FIARE el
Hispanio), konsiderante, ke tiu banko verŝajne agos per pli etikaj rimedoj ol
aliaj bankoj, kaj aprobas la proponon, ke SAT tien deponu parton el sia mono,
subtenas kunlaborojn inter SAT kaj aliaj frataj esperanto-asocioj
kiel MAS (Monda Asembleo
Socia) kaj IFEF (Internacia
Fervojista Esperantista Federacio) por projektoj, pri kiuj pluraj
asocioj havas intereson komune agadi,
substrekas la gravecon de la malfacilaĵoj i.a. estigitaj de naciismo kaj
kapitalismo, kiujn regule frontas homoj kaj celas klerigajn interŝanĝojn
de ĉiuj homoj por antaŭenigi nian komunan emancipiĝon.