La 78-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninta en Zagrebo de la 2-a ĝis la 9-a de julio 2005:
kondamnas ĉiujn atencojn kiel tiujn, ĵus okazintajn en Londono kaj ĉiujn militojn;
postulas dialogon kaj intertraktadon kiel rimedon al solvo de konfliktoj kaj aplikadon de la Ĝeneva konvencio al ĉiuj kaptitoj, interalie de Guantanamo-Golfo;
ree postulas ke la landoj, kiuj ne ankoraŭ subskribis la Konvencion de Otavo, pri la "malpermeso de la uzado, produktado kaj stokado de kontraŭpersonaj minoj kaj pri la detruo de kontraŭpersonaj minoj", nepre subskribu kaj apliku ĝin;
postulas inkluzivi en la kampon de apliko de la Konvencio de Otavo ĉiujn armilojn kiuj eksplodas, samkiel kontraŭpersonaj minoj, t.e. pro la ĉeesto, proksimeco aŭ kontakto de eĉ nur unu homo;
postulas mondan solvon de la problemo pri rifuĝintoj kaj malaperigon de provizoraj restadejoj por ili;
alvokas la loĝantaron de ĉiuj landoj ne subskribintaj la Kiotan konvencion pri mediprotektado, premi sian registaron tuj subskribi ĝin;
apogas la mondajn, kontinentajn kaj lokajn sociajn forumojn kiuj kontraŭstaras la liberalan kapitalisman tutmondiĝon;
kontraŭstaras sklavecon kaj uzadon de virinoj kaj infanoj kiel varojn;
defendas la homajn rajtojn por ĉiuj homoj, inkluzive de malliberigitaj esperantistoj.
La 78-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kunveninta en Zagrebo:
instigas siajn membrojn agadi en siaj medioj por disvastigi la ideojn de SAT kaj varbi novajn membrojn;
petas ĉiun anon starigi kaj partopreni debatojn kaj diskutojn en la kongresoj, Sennaciulo, retdiskutejoj, ktp;
instigas la membrojn aĉet(ig)i kaj legi la eldonaĵojn de SAT cele akiri rimedojn por plu eldoni;
alvokas ĉiujn anojn aktivi por la laikeco en sia respektiva lando;
instigas siajn membrojn partopreni en la diversaj sociaj forumoj;
forte apogas iniciatojn de SAT-membroj en diversaj kampoj korespondantaj al la celoj de la Asocio por ke poste ili iĝu iniciatoj de la tuta Asocio;
la Kongreso de SAT renovigas sian fidon al k-do Kreŝimir Barkoviĉ en la funkcioj de sekretario kaj redaktoro.
Traduko en la hispana