IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  76-a  KONGRESO  DE  SAT

Ekde 1921, Sennacieca Asocio Tutmonda SAT organizas ĉiujare (krom la mondmilitaj jaroj) laboristan esperantistan kongreson, kunvenigantan kelkajn centojn da personoj el la tuta mondo, ĉiujare en malsamaj landoj. Dum la jaro 2002 la kongreso havis lokon en Alikanto (Alicante/Alacant), Hispanio.

La 76a Kongreso okazis de la 12a al la 19a de julio de 2003 en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono, Suiza), en la Kultura Centro Esperantista de tiu urbo.

SATaj kongresoj estas ĝenerale tre solidaj, kun multnombraj laboraj kaj diskutaj kunvenoj. Okazis asembleoj por pritrakti internajn aferojn de la asocio, aŭ por diskuti la mondajn problemojn kaj la agadojn de la anoj de SAT tiurilate, kaj ne mankis la estraraj kaj la frakciaj kunvenoj.

En la kongreso fine aprobiĝis la agnoskon de SATEH kiel asocio ligita al SAT. Oni ankaŭ aprobis la Deklaracion kaj Internan Gvidrezolucion, kiun vi povas legi en aparta paĝo.

Sed ni ne forgesu la kulturajn aspektojn, kiuj estas unu el la statutaj bazoj de la organizaĵo: la jaro 2002 estis tiu de la prezentado de la nova Plena Ilustrita Vortaro de la lingvo Esperanto; tiu ĉi estis la jaro de la kulturaj prelegoj.

Restis tempo ankaŭ por la distraj kaj turismaj agadoj, kun ekskursoj al la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, kaj ankaŭ por la malserioza babilado.

Se vi interesiĝas pri pliaj detaloj, ĵetu rigardon al la oficiala paĝo de la kongresoj, en la retpaĝaro de SAT, aŭ al neoficiala raporteto en tiu ĉi paĝo.