La 77-a Kongreso de SAT, kunveninta de la 14a ĝis la 21a de aŭgusto en Bratislavo:
lanĉas solenan alvokon al la registaroj de landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo, ke ili rapide subskribu ĝin, por ke universaliĝu tiu Konvencio pri la detruo de kontraŭpersonaj minoj kaj pri la malpermeso de ilia uzo, produktado kaj stokado;
emfazas la nepran neceson de kultura kaj kleriga laboro por batali kontraŭ nescio kaj dogmemo, kiuj estas gravaj obstakloj al paca kaj senperforta forigo de la nuna fia sociordo;
atentigas, ke vortoj kiel "klasbatalo", "kamarado", "socialismo", "laboristo", kvankam ilin misuzis diversaj reĝimoj kaj sociaj grupoj, priskribas daŭran realecon, kaj ke estas tasko de nia asocio redoni al tiuj vortoj ilian ĝustan signifon;
alvokas ĉiujn progresemajn esperantistojn aliĝi al SAT kaj kunagadi en ĝi;
alvokas progresemajn neesperantistojn kunhelpi per siaj propraj rimedoj por levi la nivelon de la mondskala perlingva komunikado ĉe la laboristaro, por kiu celo Esperanto prezentas la plej taŭgan solvon.
La 77-a Kongreso de SAT, alvokas la SAT-anaron:
helpi per lingva kontrollegado por certigi la kvaliton de la eldonaĵoj de SAT;
kunlabori en la nun fondita Poresperanta Fako de SAT;
kunhelpi riĉigi la kulturpaĝojn de SAT;
solidarece helpi al kamaradoj sen retaliro per laŭpeta disponigo de la jam pretigita materialo;
diskonigi publike la situacion de la malliberigitaj PORTOS-anoj.
La Kongreso alvokas la membrojn de la SAT-frakcioj diskonigi SAT en siaj respektivaj politikaj medioj kaj raporti pri siaj agadoj en sia frakcia rubriko en Sennaciulo.
Ne forgesu, ke SAT estas unuavice la SAT-anoj. Pensu, diskutu kaj poste mem plenumu viajn agadproponojn!
Traduko en la hispana