IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KIO  ESTAS  IANSA?

La Internacia Ago-Reto pri Etarmiloj (IAREA aŭ IANSA) estas la tutmonda movado kontraŭ perpafila perforto - reto de 700 organizoj de la civila socio laboranta en 100 landoj por halti la multiĝon kaj misuzon de etarmiloj kaj malpezaj bataliloj. IANSA strebas fari homojn pli sekuraj rilate al perpafila perforto, per la serĉado de pli forta reguligo pri pafiloj en socio kaj pli bonaj kontroloj pri eksportoj de armiloj. Ĝi reprezentas la voĉojn de la civila socio sur la internacia scenejo, ekzemple en la UN procezo pri etarmiloj, kaj ĉerpas el la praktika sperto de siaj membroj por kampanji favore al politikoj kiu protektos homan sekurecon.

IANSA konsistas el larĝa gamo de organizoj zorgantaj pri etarmiloj, inkluzivante politikevoluigajn organizojn, naciajn grupojn por la reguligo de pafiloj, virinajn grupojn, esplorinstitutojn, humanitarajn organizojn, religiajn grupojn, postvivintojn, organizojn por homaj rajtoj kaj komunuma agado.

Kion faras IANSA?

IANSA celas redukti etarmilan perforton:

  1. levante la konscion inter politikfarantoj, la publiko kaj la amaskomunikiloj pri la tutmonda minaco al homaj rajtoj kaj homa sekureco kiun kaŭzas etarmiloj
  2. antaŭenigante la penojn de la civila socio por malhelpi armilan multiĝon kaj armitan perforton per politika evoluado, publika edukado kaj esploro
  3. subtenante kunlaboran lobiadon, kaj kreante forumon por ke Neregistaraj Organizoj kundividu spertojn kaj disvolvu trejnadon
  4. havigante al la civila socio manierojn partopreni en tutmondaj kaj regionaj procezoj
  5. antaŭenigante la voĉojn de postvivintoj, solidarece kun ili kaj iliaj familioj

Retejo de IANSA (plejparte anglalingva)
Blogo en la hispana pri la etarmiloj.