IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

ARKIVO  DE  NOVAĴOJ

Tiu ĉi estas la arkivo de ne plu aktualaj novaĵoj inter la jaroj 2003 kaj 2009. La aktualigitaj novaĵoj troviĝas en tiu ĉi paĝo.
Legu ankaŭ resumon de informoj en niaj Informiloj (en pdf).

2009

» La 15-an de decembro okazis la kunmemoro en la tuta mondo de la 150-a datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof. Kun tiu motivo, SATeH prezentis en Madrido kelkajn el la lastaj novaĵoj de sia Libroservo. Spektu sube videon de parto de la prezentado.

» SAT aliĝis al la Monda Marŝo por Paco kaj Senperforto kiu de la 2-a de oktobro 2009 ĝis la venonta 2-a de januaro trairos pli ol 90 landojn en la kvin kontinentoj.

» Nia asocio estis intervjuita de reta gazeto "Lumpen". Vidu la artikolon, publikigitan kun la titolo "Esperanto havas egalecan karakteron, esence malsama al la imperiista karaktero de la angla lingvo".

» Radio Havano Kubo inaŭguris sian novan retejon en esperanto.

» La sindikato Ĝenerala Konfederacio de la Laboro kreis specialan kaj tre kompletan rubrikon en Esperanto kun informoj en kaj pri la lingvo internacia.

» En julio koruso de amikoj ligitaj al nia frata asocio SAT-Amikaro kantis version en Esperanto de la Canto General de Pablo Neruda. Plian informadon vi povas vidi kaj spekti en la retejo de Kvinpetalo.


» La 82-a Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) okazis en Milano (Italio) de la 18-a ĝis la 25-a Julio 2009. Legu priskribon de la Kongreso kaj aprobitajn Deklaracion kaj internan Gvidrezolucion.

» La 64-a Kongreso de SAT-Amikaro, la franclingva LEA-o de SAT, okazis en Pau (Francio) de la 11-a ĝis la 14-a Aprilo 2009.

» Rilate al la novaĵo kiun ni publikigis antaŭ kelkaj tagoj, kiu aperas sub ĉi linioj, ni informas al vi ke laŭ informo sendita de s-ino Taeko OSIOKA, la nombro de mesaĝoj ricevitaj post la alvoko por la Internacia Virina Tago 2009 en Hiroŝimo finfine atingis la nombron de 260 el 69 landoj. Taeko kaj Moritaka OSIOKA ekspoziciis kune ĉiujn mesaĝojn en la urba Virina Eduka Centro. Juna ĵurnalistino de prestiĝa loka gazeto, kies informareo etendiĝas sur la tuta prefektejo de Hiroŝimo, kun eldonkvanto de 960.000 ekzempleroj, informiĝis pri ilia agado ĉirkaŭ la Internacia Virina Tago kaj pri Esperanto kiel pontolingvo. Taeko kaj Moritaka varmkore dankas ĉiujn kiuj kontribuis al tiu sukceso.

» Kiel en pasintaj jaroj, por kunmemori la Internacian Virinan Tagon, diversaj virinaj organizoj de Hiroŝimo sendis mesaĝon al ĉiuj landoj, pere de la esperantistaro tutmonda, por ricevi leterojn solidarajn por la Paco. Vidu la tekston de la alvoko en Esperanto. Ni tradukis la alvokon al la hispana, kaj proponis nian helpon por peri la hispanlingvajn mesaĝojn.

» Deklaro kaj alvoko de la Plenum-Komitato de SAT rilate al la nunaj eventoj en Gazao.

» En la januara gazeto de la anarkiista asocio CNT aperis nova artikolo pri Esperanto "Sindicalismo y comunicación internacional". En decembro aperis "Esperanto por CNT-anoj", malgranda kurseto por sindikatistoj. Artikoloj pri la 81-a SAT-kongreso kaj traduko el "Vortoj de Lanti" aperis respektive en la oktobra kaj novembra numeroj de tiu gazeto.

» En la retejo "En Xarxa" estas enretigita "La ekologiismo kaj la sindikatismo kiel kunfandiĝintaj luktoj", kiu estas traduko de teksto de la hispana ekologiista grupo Ecologistas en Acción.

2008

» Tri artikoloj jam aperis dulingve, hispane kaj esperante, en la revuo de la anarkiista sindikato CNT. En decembro aperis  "Esperanto por CNT-anoj", malgranda kurseto por sindikatistoj: iru al jena ligo, kaj poste al paĝo 29; se tio ne funkcias, provu en tiu ĉi retejo. Artikoloj pri la lasta SAT-kongreso kaj traduko el "Vortoj de Lanti" aperis respektive en oktobra kaj novembra numeroj de la gazeto. Ili estas legeblaj ĉe http://www.cnt-ait.tv/v/periodicocnt/.

» La 82-a SAT-Kongreso en Milano (18-25a de julio 2009). Aliĝilo kaj informoj troveblas ĉe: http://www.arciesperanto.it/html/lang/eo/sat-2009/. Temo de la kongreso: "Elmigri senlime, vivi sennaciece".
Aliflanke, la 64-a SAT-Amikara kongreso okazos en Paŭo (Atlantikaj Pireneoj) inter la 11-a kaj la 14-a de aprilo 2009. Pliaj informoj estas haveblaj ĉe: http://www.esperanto-sat.info/rubrique101.html.

» SAT-Amikaro partoprenis en la jarkunveno de la Internacia Movado de Sciinterŝanĝaj Retoj, okazinta en Evrio la 29-an de novembro. La ĉarto de ĉi tiu movado estas legebla ĉe: http://www.esperanto-sat.info/article1247.html.

» Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon okazis la 6an kaj 7an de decembro 2008 en Koreio, por pridiskuti kiel konkrete konstrui mondan solidarecon de la batalantoj kontraŭ subpremo kaj homekspluatado. Konkretaj ekzemploj traktitaj estos la ĉi-someraj manifestacioj kontraŭ G8 kaj la starigo de justaj komercaj rilatoj kun Afriko. Pliaj detaloj legeblas ĉe: http://solidareco.cafe24.com/.

» Duonpaĝa recenzo pri la libro "La Pariza Komunumo", eldonita de la eldonkooperativo de SAT aperis, kun kolora bildo de la kovrilpaĝo, en la novembra bulteno de la Amikaro de la Pariza Komunumo 1871. Kopio de ĉi artikolo estas legebla ĉe: http://www.esperanto-sat.info/article1248.html.

» La tria numero de la gazeto "El liberecana vidpunkto" estas rete legebla ĉe: http://www.enxarxa.com/esperanto/ELV/ELV-03.pdf.

» Reta peticio kontraŭ la uzado de Genetike Modifitaj Plantoj en Eŭropa Unio estas subskribebla ĉe: http://www.cyberacteurs.org/forum/viewtopic.php?p=8140#8140. K-do Emilo Mas (espergala ĉe wanadoo.fr) peras por sendado de esperantaj tekstoj al la organizintoj de ĉi tiu iniciato.

» Informo de la Pacista-Fako de SAT: Cento da ŝtatoj subskribis la konvencion de Oslo. Legu pli en: http://www.satesperanto.org/Cento-da-Sxtatoj-subskribis-la.html, kie ni memorigas nian engaĝiĝon kiel membroj de la monda koalicio kontraŭ tiuj armiloj.

» La Reta Platformo kontraŭ la 65-hora laborsemajno havas version en Esperanto. Vidu ankaŭ tradukon al tiu lingvo de la komuniko de la sindikato CGT pri la leĝo de la Eŭropa Unio permesanta tiun hordaŭron.

» La retejo de la pasinta Eŭropa Socia Forumo, kiu okazis en Malmö (Svedio) de la 17-a ĝis la 21-a de septembro, ankaŭ havis version en Esperanto: http://www.esf2008.org/eo/. En ĝi partoprenis interalie delegitaro de Eŭropa Esperanto-Unio.

» La 81-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazis ĉijare en Kazanlako, Bulgario, inter la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto 2008. En tiu ĉi retejo vi povas legi raporton de la aktivaĵoj kaj la Deklaracion kaj internan Gvidrezolucion aprobitajn fine de la kongreso. La raporto aperas krome dulingve en la lasta numero de la revuo de la anarkiista sindicato CNT (vidu paĝo 30 en jena pdf). Pliaj informoj en la retejo de SAT.

» Koincide kun la 67-a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazis komence de julio en Kuenko (Cuenca), SATeH celebris sian jaran Kunvenon. Ni ankaŭ zorgis pri la Libroservo de la Kongreso. Vidu fotojn en tiu ĉi paĝo.

» Oni celebras en Madrido, inter la 29-a de junio kaj la 3 de julio, la 19-an Mondan Kongreson de la Petrolo, en kiu partoprenos ŝtatestroj, reprezentantoj de registaroj kaj gvidantoj de petrolaj kaj energiaj entreprenoj. Por kontraĝstari ĝin, diversaj asocioj organizis Socialan Renkontiĝon Alternativan al la Petrolo. Oni povas legi la version en Esperanto de la alvoko tie ĉien pdf.

» Dum jaro 2008, la urbo Sabadell omaĝas la figuron de Jaume Viladoms, malnova pioniro de la kataluna laborista movado, kiu agadis por Esperanto antaŭ kaj post la hispana interna milito. Li estis ano de Sennacieca Asocio Tutmonda en la tridekaj jaroj, kaj ankaŭ pli poste. Lia politika kaj socia aktivado estis ampleksa kaj plurflanka. Membro de diversaj asocioj kaj partioj, unue de la duontrockista POUM, poste de la socialistaj grupoj kiuj kondukis al la renaskiĝo de la Kataluna Socialista Partio en la lastaj jaroj de la diktaturo. Unu grava agado okupis lin dum lia tuta vivo: la instruado de la laboristoj. Li fondis instruajn iniciatojn, li instruis eĉ dum sia enkarcerigo. La akademio Delta, nun lernejo "Jaume Viladoms" estas la plej daŭra restaĵo de liaj klopodoj. En aprilo okazis publika prezentado en teatro de Sabadell, kaj en septembro ekspozicio memorigos lian figuron kaj liajn atingojn.

» La Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo, grupo de aktivuloj en Hokkajdo (Japanio) kiu utiligas Esperanton por popolaj bataloj, daŭrigas siajn preparojn kontraŭ la kunveno de la estroj de la mondo la konata G-8 en tiu insulo dum venonta julio. Ilia agado estis menciita en ampleksaj artikoloj en la gazetoj "New Statesman" kaj "Der Spiegel". Laŭ ambaŭ revuoj, la japanaj sekurservoj timas la iniciatojn de la esperantista grupo por kunigi aktivulojn de diversaj landoj, des pli ke antaŭ kelkaj monatoj grupo de koreaj kamaradoj vojaĝis al Japanio por kunordigi la penojn. Krome, ili timas la uzon de lingvo por ili ne konata, kiu povu roli kiel kaŝlingvo inter protestantoj.
Ĉu vere la japana polico tiom timas ilin? Tiukaze, gratulojn!

» Ekde januaro aperas en SAT-kulturo reta felietono. Faciligas la aperon la konstruo de la teksto tute en korespondaj leteroj. Ĉiun semajnofinon do prezentiĝas la verko po unu-du leteroj. La legonto trovas nur avantaĝojn en tiu faro: konservo de daŭra intereso per tiu felietona sinsekvo, apero de mallonga legotaĵo post la semajno de laboro en la du tagoj de malstreĉiĝo, neneceso de elspezo por librokosto, iom-post-ioma alkutimiĝo al subtila esprimo de sentoj en nia lingvo. Legu ĉe: http://www.satesperanto.org/-Nova-cxiusemajna-felietono-.html.

» Inter la 14 kaj la 16 de marto okazis en Benicàssim (Valencilando) internaciista ibera renkontiĝo, kun Esperanto kiel komuna lingvo. Vidu programon kaj ceterajn informojn en diversaj lingvoj tie ĉi.

» Ekspozicio pri Esperanto en Komerca Centro de Madrido. Pliaj informoj troveblas en la retejo de Hispana Esperanto-Federacio, kaj fotoj en jena albumo.

» Kiel apogo al la Internacia Ago-Reto pri Etarmiloj (IAREA aŭ IANSA), tie ĉi troviĝas la traduko al Esperanto de ĝia prezentado.

2007

» SAT-en-Hispanio subskribis la kampanjon lanĉitan de majorkaj samideanoj por peti al UEA la malvalidigon de la nomumo de generala diktatoro Francisco Franco kiel Alta Protektanto de la Universala Kongreso de Madrido en 1968. Ni kunlaboras ankaŭ en la disvastigo de la kampanjo en eksteresperantistaj rondoj, per traduko en la hispanan.

» En septembro estis lanĉita en Hispanio specifa reta kampanjo por peti al la hispanaj Registaro kaj Parlamento la senkondiĉan apogon por malpermesi la armilojn en internacia konferenco. Nia asocio aperas kiel unu el la subtenantoj de la kampanjo. La iniciato estis sufiĉe sukcesa, ĉar la registaro promesis sian apogon por la malpermeso de la bomboj. Sed ni daŭrigos nian kontrolon: ne sufiĉas belaj vortoj.

» Komence de 2007 estis kreita la nova Eldona Fako Kooperativa de Sennacieca Asocio Tutmonda, post referendumo sekve al propono en la beograda SAT-kongreso de 2006. Ĝi celas faciligi la plenumon de la statutaj taskoj de SAT per eldono de kleriga materialo, pretigita kadre de kolektiva laboro kaj kun laŭeble kohera eldonpolitiko, ankaŭ kolektive difinita. La eldona fako estas kooperativa. Tio signifas ke ĝi financas siajn eldonojn per la profito akirita dum la vendo de antaŭaj eldonoj. Tiu sistemo ebligas ankaŭ eldonon de valoraj libroj, kies vendebleco estas limigita. Kvankam la eldonprezoj por la paperaj eldonaĵoj de la kooperativo estas kiel eble plej malaltaj, ili tamen certe restos tro altaj por kelkaj kamaradoj. Tial estas antaŭ-vidite senpage havigi 10 procentojn el ĉiuj eldonitaj libroj al nepagipovaj kamaradoj. La eldona fako celas zorgi ankaŭ pri elektronikaj eldonoj, por faciligi la diskonigon de dokumentoj ne adaptitaj al la papera formato, kaj plu plialtigi la kvaliton de la SAT-kultura retejo. La unua papera libro de la Kooperativo temas pri tre malnova kaj bedaŭrinde denove aktuala temo: "Mortopuno – Faktoj & Dokumentoj". La libro dividiĝas en tri partoj. En la unua, artistoj levas diversajn demandojn pri mortopuno. En la dua parto, kondamnitoj mem esprimiĝas. Kaj fine venas kompilaĵo el faktoj kaj argumentoj favore al la abolo de mortopuno. El ĉio tio la legantoj espereble ĉerpos pensigan materialon, kiu ebligos al ili akiri propran opinion pri la temo, kaj eventuale el tio eltiri praktikajn konkludojn por plua agado en la kadro, kiun ili mem opinios plej oportuna por tio. La verko estas kolektiva, kun interveno de pluraj aŭtoroj. La fakto, ke dudeko da kamaradoj iel kontribuis al ĝia pretigo jam estas kuraĝiga punkto, kaj unua paŝo al pretigo de dokumentoj pri sennaciece pritraktitaj temoj, eĉ se ne ĉiuj mondopartoj estis ekvilibre pritraktitaj ĉi-foje. La Kooperativo ankaŭ komencis enretigi tekstojn en elektronika formo (pdf), legeblaj senpage kaj surekrane en la retejo de la Eldokooperativo. La unua, la kvazaŭ fonda teksto de SAT: "For la neŭtralismon!", de Eŭgeno Lanti. Vera bibliografia kaj historia juveleto. Ĝi ankaŭ eldonis novajn glumarkojn kaj T-ĉemizojn, kiujn eblas akiri ĉe la libroservo de la asocio Maldekstro kaj Esperanto – SATeH.

» De la 7-a de septembro ĝis la 3-a de oktobro disvolviĝos en la placo San Bartolomé de Logroño eksposicio de fotografaĵoj titolita "Un logroñés en Europa" (Logronjano en Eŭropo), kiu montros la fotojn faritajn de Julián Loyola dum ties vojaĝado en la tria jardeko de la XX-a jarcento tra la kontinento kiel ambasadoro de la lingvo esperanto.

» Estas fondita la komunumo Libera Programaro, kiu okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.

» La 80-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda disvolviĝis apud Parizo inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2007. Legu priskribon de la aktivaĵoj kaj la Deklaracion aprobitan ĉe la fino de la kunveno. Pliaj informoj en la retejo de SAT. Pli frue, je la 19-a de majo, okazis kunveno de SATEB (SAT en Britio).

» Aperis artikolo de nia asocio kun la titolo Esperanto, un idioma militante (Esperanto, engaĝita lingvo) en la numero 52 de la alternativa revuo "Diagonal".

» Ni partoprenis la Iberian Renkontiĝon disvolviĝintan en marto en Madrido. Kiel tradicie ni zorgis pri la Libroservo. Vidu tiun ĉi en la enretigita video.

» Nova partopreno en la Kvaraj Solidaraj Tagoj en la Universitato Carlos III, per prelego pri nia lingvo.

» Nia kompano Vicente Manzano partoprenas la Mondan Socian Forumon, en Najrobo. Legu tie ĉi urĝan raporton.

» Dum la lastaj monatoj ekspozicio pri la "Liberecana memoro" traveturas la ĉefajn urbojn de Hispanio. Ĝi konsistas el 26 paneloj, kiuj pritraktas la sociajn kaj kulturajn trajtojn de tiu ĉi movado en la 30-aj jaroj. Unu el la paneloj estas integre dediĉita al Esperanto, kaj estis pretigita kun la helpo de la veterana amiko Eduardo Vivancos, kiu ankaŭ verkis tekston por la katalogo.

2006

» Inter la 27-a kaj la 29-a de novembro okazis en Madrido la Internacia Kongreso pri la Hispana Intercivitana Milito. En ĝia kadro José Antonio del Barrio Unquera kaj Ulrich Lins prezentis kontribuaĵon titolitan "La utilización del esperanto durante la Guerra Civil Española" ("La utiligado de la lingvo esperanto dum la Hispana Intercivitana Milito").

» La revuo "CNT" publikigis en sia marta numero la tekston de prelego pri Anarkiismo kaj Esperanto. Ĝi estas la sama teksto kiun nia asocio publikigis kiel Dokumento-02, kiu siavice estas traduko de artikolo de Will Firth en germana enciklopedio pri Anarkiismo. En posta numero (326, aŭgusto-septembro), la revuo publikigis alian artikolon, en kiu nia samideano Antonio Marco Botella rakontas pri la specifa rilato de la hispana anarkiista movado kun la internacia lingvo. Legu la tekston en nia retejo sub la nomo LIBERTARIOS.

» La 25-an de novembro la esperanto-eldono de la alternativa sendependa novaĵejo Indymedia Barcelono dujariĝas. Ĝi estis aprobita la 9an de septembro 2004 de la asembleo de Indymedia Barcelono, kaj post du monatoj kaj duono da streĉa laboro, ĝi estis lanĉita la sekvan 25an de novembro kaj fariĝis unu el la ĉefaj inform-projektoj de Kataluna Esperanto-Asocio por diskonigi kaj normaligi la uzon de esperanto en la lokaj neesperantistaj medioj.

Indymedia estas granda reto prizorgata de grupoj en la tuta mondo kaj organizata per retlistoj kaj asembleoj. La projekto Indymedia naskiĝis okaze de la manifestacioj kontraŭ la kunveno de la Monda Organizaĵo pri Komerco en Seatlo en 1999. La informcentro tie aranĝita funkciis kiel renkontiĝejo, kie ĵurnalistoj povis trovi informojn kaj/aŭ publikigi siajn proprajn. Unu jaron poste, en kunveno en la okupita domo Espai Obert (Malfermita Loko) en Barcelono oni decidis krei Indymedia Barcelono, danke al la laboroj de aliaj Indymedia-centroj kaj al volontula laboro. Ĝi fariĝis la unua centro funkcianta en Eŭropo. De tiam, Indymedia Barcelono kreskis ĝis ĝi fariĝis tio, kio ĝi nun estas: libera kaj kolektiva loko, kiu permesas, ke esprimu sin individuoj, socialaj movadoj kaj ĉiaj organizoj sen eblecoj aliri la amaskomunikilojn. Sur tiu bazo, la asembleo de Indymedia Barcelono decidis en septembro 2004 prezenti esperanton kiel novan lingvan eblecon por legi la ĉefartikolojn. Per esperanto ĝi "celas kontribui al pli justa mondo, en kiu neniu, pro naskiĝo aŭ ekonomia nivelo, havu pli da eblecoj scipovi la superregantajn lingvojn; t.e., ĝi celas eviti diskriminacion pro lingvaj kialoj". Per tio esperanto prezentiĝas samnivele apud la kataluna, la hispana kaj la angla.

Estas du aliaj Indymedia-eldonejoj, kiuj havas esperanto-eldonojn: la brazila, kiu pioniris kaj, en multe malpli alta grado, la poste aperinta belorusa).

Dum tiu dujara laboro estis regule tradukitaj ĉiuj ĉefartikoloj – entute pli ol 200 – fare de plurkapa skipo, en kiu nuntempe aktivas ĉefe Joan Català, Jomo Milla kaj Miquel Gómez. Temas pri postulema tasko, ne nur ĉar traduki malfacilas, kaj pli de la propra nacia lingvo al esperanto ol inverse, sed ankaŭ ĉar la sociala enhavo, ne kutima en esperanto-medioj, postulis la evoluigon de specifa terminaro, kreatan de la kunlaborantoj mem. Danke al ĝi, kaj al la formika laboro de la laborteamo, ĉ. 500 terminoj, kiaj "kontraŭtumulta policano", "seksa sieĝo en la laborejo" aŭ "kaserol-protesto" fariĝis kutimaj por la regulaj legantoj de Indymedia Barcelono. La laborteamo volonte akceptas novajn kunlaborantojn.

» La 79-a Kongreso de SAT 2006 disvolviĝis en Beogrado, inter la 19-a kaj la 26-a de aŭgusto. En tiu ĉi paĝo oni povas legi priskribon de ĝiaj aktivaĵoj kaj en tiu alia la deklaracion aprobitan ĉe la fino de la kunveno.

» SATeH ree okupiĝis de la Libroservo kiu estis organizita en la Hispana Esperanto-Kongreso en El Puig (apud Valencio) en la monato julio. Krome, la anoj de SATeH reprezentis SAT-on en la Movada Foiro okazinta dum la Universala Kongreso de Florenco, kaj gvidis la tie okazintan kunvenon de SAT-anoj, por debati kaj prezenti la asocion al la interesiĝntaj esperantistoj.

» Nia ĉilia kamarado José Antonio Vergara partoprenis, la 20-an de julio en Milano, en la prezentado organizita de nia frata asocio Arciesperanto per prelego pri: “Ĉu esperanto estos lingvo ebla de alia mondo ebla?”. Arciesperanto estas novkreita asocio, sub la ombrelo de la vasta itala progresema asociaro Arci.

» Nia frat-asocio SAT-Amikaro estas unu el la 150 grupoj kiuj partoprenis en la 2a Salono de la Paciniciatoj, okazinta en Parizo de la 2a ĝis la 4a de junio de 2006. Rigardu en jena paĝo pri tiu iniciato, plus aliaj aktivadoj porpacaj de nia asocio.

» La 10an de majo, prezentado de la libro "El hombre que desafió a Babel", traduko de la verko "La homo kiu defiis Babelon", de H. Masson kaj R. Centassi, en la Librejo Muga de la madrida kvartalo Vallecas.

» Ni ĉeestis en la festa kaj batala agado organizita post manifestacio de la anarkiista sindikato CNT kontraŭ la propono de nova Labora Reformo. Jen kelkaj bildoj.

» Por kunmemori la Internacian Virinan Tagon de 2006, 23 virinaj organizoj de la provinco kaj la urbo Hiroŝimo sendis mesaĝon al ĉiuj landoj, pere de la esperantistaro tutmonda. La kunliga Komitato petis la sendon de mesaĝoj apogantaj la artikolojn 9an kaj 24an de la japana Konstitucio, kiu pritraktas, respektive, la rifuzon al la uzo de la milito en eksteraj aferoj, kaj la egalecon de viroj kaj inoj. Vidu la tekston de la alvoko (en Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj en la hispana).

Oni ricevis mesaĝojn el 35 landoj. La organiza Komitato montris, en kunveno organizitan la 4an de marto en la Atombomba Muzeo de Hiroŝimo, sian dankon al la esperantistoj, kaj sian esperon ke tiu internacia apogo helpu kontraŭi la kampanjon de diversaj politikaj organizoj en Japanio favoraj al la modifo de la japana Konstitucio en pli agresan kaj konservativan direkton, kaj favori la internaciajn iniciatojn por la paco. Dum la kunveno oni menciis Esperanton plurfoje, kaj la ĉeestantoj, 450 aktivuloj el 23 virinaj organizoj, ricevis broŝuron de la mesaĝoj presitaj.

» Antaŭ pli ol unu jaro, pluraj membroj de KEA (Kataluna Esperanto-Asocio) proponis al Indymedia Barcelono esperantan version de la paĝaro. Kiel rezulto de tio, de unu jaro ĉiuj esperantistoj povas ĝui tiun progreseman portalon de novaĵoj tute en esperanto. Krom la zamenhofa lingvo, la ttt-ejo estas disponebla ankaŭ en la kataluna, la hispana kaj la angla. Temas pri la dua paĝaro apartenanta al la reto de sendependaj komunikiloj Indymedia kiu publikigas sian enhavon en esperanto. La alia estas la brazila versio. Jen bona provo montri la utilecon de la internacia lingvo esperanto por publikigi soci-politikajn novaĵojn kiuj havas ĝeneralan intereson.

2005

» La 17-an de decembro atingis sian finon kurso de esperanto gvidita de unu el niaj membroj en la librejo "Muga" de Madrido. Pro tio SATeH organizis iun ekspozicion kaj vendadon de esperanta materialo, kiu levis grandan intereson inter la lernintoj. Poste ni renkontiĝis en proksima manĝeĵo por tagmanĝi, kaj tiel liveri al la lernintoj taŭgan okazon por observi la realan kaj ĉiutagan uzon de la esperanta lingvo. Vi povas vidi iujn fotojn en jena paĝo.

» SATeH partoprenis en la lasta Andaluza Kongreso de Esperanto, de la 8a al la 9a de oktobro, kun elmontro de sia kultura materialo. Pliaj informoj en la retejo de la Andaluza Asocio de Esperanto.

» Triajare, starigo de informa budo pri Esperanto en la Festo de la Komunista Partio de Hispanio. Vidu fotojn en jena paĝo.

» Oni povas trovi en aparta paĝo diversajn lastatempajn porpacajn agadojn de la SATa movado:

» La SAT-kongreso 2005 okazis en kroata ĉefurbo Zagrebo, inter la 2a kaj 9a de julio. En jena paĝo oni povas legi la deklaracion kaj la gvidrezolucion aprobitajn ĉe la fino.
Venonta kongreso okazos denove en la Balkana Duoninsulo, en Beogrado; pri tio, oni povas legi la artikolon, "Renaskigi la esperon en Balkanio".

» SATeH prizorgis la Libroservon de la Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Alcalá de Henares, kie ni ankaŭ organizis nian internan kunvenon.

» Kurso de Esperanto dum la Solidaraj Tagoj en la Universitato Carlos III, en la apudmadrida urbo de Leganés, organizita de nia asocio, al 8an kaj 15an de marto. Pliaj informoj, en la retejo de la Universitata Socia Asembleo.

» Dum la tagoj 4a, 5a kaj 6a de marto ĉijara okazis en Mataró (urbo proksima al Barcelono), en gastejo Can Soleret, renkontiĝo de progresemaj esperantistoj, profitante la okazigon de kurso en la sidejo de loka sindikato CNT. En jena retpaĝo aperas la programo kiu disvolviĝis.

» Informaj kaj kulturaj agadoj:

» Partopreno de la esperantista alternativa movado en la 5a Monda Socia Forumo en Porto Alegre (Brazilo). Vidu raporton kun fotoj en jena blogo, kaj mencion (en la portugala) en raporto pri la kunveno.

» El la fino de la monato decembro estis interrompita la elsendo de la alternativa radio, Radio Bronka, el Barcelono, kiu posedas sekcion en esperanto, aŭskulteblan ankaŭ en la Reto. La fermo estis okazigita por la traslokigo de la frekvenco de la oficiala Radio 5. SATeH montris sian solidaron al Radio Bronka, kaj sendis mesaĝon al la kataluna registaro, petante ke oni trovu solvon por tiu stacio, kiu plenumas gravan rolon informan kaj kulturan. Vidu la komunikon en esperanto, kaj ankaŭ en la hispana kaj la kataluna lingvoj.

2004

» Dum la longa semajnfino komence de decembro (4a, 5a kaj 6a) okazis en Granado la 22a kongreso de ILA (Internacia Laborista Asocio), kiu kunigas anarkisindikatismajn organizojn de multaj landoj. Ĉifoje kunvenis 50 delegitoj el 14 naciaj organizoj alvenitaj el la tuta Eŭropo kaj Latinameriko. Krome ĉeestis cento da observantoj. Kiel en ĉiu internacia kunveno la lingva problemo evidentiĝas kaj kvankam la oficialaj lingvoj de la kongreso estis kaj la hispana kaj la angla, multaj el la ĉeestantoj interesiĝis pri Esperanto kaj fakte sufiĉe alproksimiĝis al budo starigita de la Kontaktejo pri Esperanto de la CNT kaj SATeH, kie ni interparolis kun la interesatoj, disdonis flugfoliojn kaj diversan materialon kaj vendis librojn. Ni povis kontakti malnovajn lernintojn kiuj forlasis la studadon kaj promesis daurigi ĝin post kiam ili konstatis, ke sufiĉe da homoj uzas E-on kaj en progresemaj medioj kaj en liberecanaj organizoj. Oni konstatas, ke en tiuj liberecanaj medioj la ideo pri E-o sufiĉe pretervivas.

» Indymedia Barcelona enkondukas esperanton: Kataluna Esperanto-Asocio sukcesis la enkondukon de esperanto en la novaĵ-servejon Indymedia Barcelona. Indymedia estas granda reto prizorgata de grupoj en la tuta mondo kaj organizata per retlistoj kaj asembleoj. La informcentro estas libera kaj kolektiva loko, kiu permesas, ke esprimu sin individuoj, socialaj movadoj kaj ĉiaj organizoj sen eblecoj aliri la amaskomunikilojn. Sur tiu bazo, la asembleo de Indymedia Barcelona decidis prezenti esperanton kiel novan lingvan eblecon por legi la ĉefartikolojn. Per esperanto ĝi "celas kontribui al pli justa mondo, en kiu neniu, pro naskiĝo aŭ ekonomia nivelo, havu pli da eblecoj scipovi la superregantajn lingvojn; t.e., ĝi celas eviti diskriminacion pro lingvaj kialoj". Per tio esperanto prezentiĝas samnivele apud la kataluna, la hispana kaj la angla.

» Inter la 17a kaj la 19a de septembro 2004, SAT-en-Hispanio partoprenis denove la "feston" de la Komunista Partio de Hispanio, kie pasintjare ni jam disponis je propra budo, kun materialo pri Esperanto kaj pri la esperantista laborista movado. Ni denove konstatis la grandan intereson kiun nia movado vekas inter diversideaj progresemuloj kolektiĝantaj en tiaj eventoj.

» La ĉijara SAT-kongreso okazis la unuan fojon en slovakia ĉefurbo Bratislavo, inter la 14a kaj 21a de aŭgusto kun turisma postkongreso en Prago de la 21a ĝis 28a de aŭgusto (kiun eblis viziti ankaŭ memstare). El la riĉa programo de la SAT kongreso mi menciu almenaŭ kelkajn allogaĵojn: ekskursojn i.a. en atomcentralon, al Gabčikovo-Danuba kanalo, kaj al aliaj historiaj kaj kulturaj celoj. El prelegoj ni nomu almenaŭ tiun de Klaŭdo Roux pri la natursciencaj terminoj en la nova PIV kaj multajn aliajn.
Oni prezentis novan libron, "Vivbruligita", eldonita de SAT.
Legu la deklaracion kaj la gvidrezolucion tie aprobitajn.

» Nia asocio ankaŭ partoprenis, fine de aŭgusto, en la Eŭropa Kongreso okazigita en Bilbao, en kiu ni, inter alie, zorgis pri la Libro-servo, kaj kie okazis nia Ĝenerala Asembleo. Vidu diversajn fotojn.

» La libro "7000 tagoj en Siberio", verkita de Karlo Ŝtajner, tradukita de Kreŝo Barkoviĉ kaj eldonita de SAT en 1983, estis tradukita al la ĉina lingvo pere de la Esperanta versio. Ĝi estos prezentita dum la Universala ĉijara kongreso. La esperanta versio estas aĉetebla en nia Libroservo.

» Dum julio nia asocio partoprenis en la Festivalo Etnosur, en la andaluza urbeto Alcalá la Real (provinco Jaén).

» Ni festas dum tiu ĉi somero la 125an datrevenon de la naskiĝo de Eugeno Lanti, la historia gvidinto de SAT. Legu portreton pri li en jena paĝo, kun versioj en la hispana, en la japana, kaj en la angla.

» Dum la 14a de aprilo la hispanaj respublikanoj kunmemoras la datrevenon de la Dua Hispana Respubliko. Okaze de tiu kunmemoro, ni komencis je tiu tago la publikigon de iom longa dosiero pri tiu historia periodo. Legu tie ĉi la indekson kaj komencon de la artikolo.
Ni ankaŭ kunmemoras per tradukita artikolo la 30an datrevenon de la portugala "Revolucio de la diantoj".

» La pasintan 11an de marto okazis terura atenco en Madrido, kun la sekvo de preskaŭ 200 mortintoj kaj pli ol mil vunditoj. SATeH kondamnas tiun barbaraĵon, frukton de la fortoj de la malhelo kaj solidaras kun la viktimoj. Legu nian komunikon pri tiu bedaŭrata terorago.
Ankaŭ meritas esti komentataj la postaj okazaĵoj en Hispanio: la informa manipulado fare de la dekstrula registaro kaj la posta venko en la ĝeneralaj balotoj de la Socialista Partio. Pri ĉio ĉi legu niajn artikolojn: informoj kaj opinio. En ekstera ligo vi povas aŭskulti radian intervjuon al Hektor Alós pri la sama temo.

» Nia asocio partoprenis en la "Solidaraj Tagoj" okazintaj en la Universitato Carlos III de la apudmadrida urbo Leganés de la 23a de februaro ĝis la 5a de marto, per prelego kaj intensiva kurso.

» Ni daŭrigas nian taskon de tradukado de interesaj kulturaj aŭ politikaj tekstoj en Esperanton. Ekzemploj de la lastaj publikigitaj en tiuj ĉi paĝoj:

» Prezentado pri Esperanto en la kulturejo "Ateneo de Madrido", grava historia loko de la progresema intelektula movado en Hispanio, profitante la prezentado de la "Gran Diccionario Español-Esperanto".

» Grupo de esperantistoj, ligataj al la movado de Barato (Hinda Unio) partoprenis la Mondan Socian Forumon en Mumbajo (Bombajo). Legu tie ĉi la tradukon de la Ĉarto de Principoj de la Monda Socia Forumo. En jena ekstera ligo, raporto pri la agado.

2003

» SAT partoprenis en la Eŭropa Socia Forumo, kiu havis lokon en Parizo dum la monato de novembro de 2003. Trovu en aparta paĝo pliajn informojn.

» Publikiĝis en hispana lingvo la libro "Memoroj de liberecano", verkita de la anarkiisma kataluno, delonge ekzilita en Francio, Alfons Martorell (krom esperantisto li mem, patro de la konata Floréal Martorell, respondeculo de la muzikentrepreno Vinilkosmo)

» Datreveno de la ĉilia puĉo kaj de la murdo de Salvador Allende. Vi povas trovi la tekstojn de la lastaj alvokoj per la radio, en la hispana, kaj la tradukon al esperanto. Ankaŭ traduko de la himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio, "¡Venceremos!" ("Ja ni venkos").

» Dum pasintaj 12, 13 kaj 14 de septembro SATeH partoprenis en la tradicia festo de la Hispana Komunista Partio, kie ĝi starigis propran budon, kun materialo pri Esperanto kaj pri la laborista E-movado. Vi povas vidi fotojn.

» SATeH partoprenis en diversaj manifestacioj kontraŭ la iraka milito.
Vidu tie ĉi informon (en esperanto) kaj foton de la partopreno en la manifestacio ĉe la usona milita marbazo de Rota (Kadizo, Andaluzio) kaj raporton pri la polica perforto dum la madridaj manifestacioj ĉe la komenco de la militago.
En tiuj ĉi paĝoj, vi povas legi la manifeston de SAT kontraŭ la milito, kaj ĝia traduko al la hispana lingvo. Vi ankaŭ povas legi la manifeston redaktitan de la portugala verkisto Saramago por la manifestacio de Madrido la 15an de marto.
Krome, vi povas legi tri artikolojn pri la mensogoj de la hispana registaro rilate la militon (tradukitajn el la hispana ĵurnalo El País).

» En grava ekspozicio kiu okazis en grava madrida artinstitucio "Círculo de Bellas Artes", pri la Internaciaj Brigadoj kiuj partoprenis la hispanan civilan militon, troviĝis en la fako "Propagando", granda, nepretervidebla afiŝo kiun eldonis en Esperanto la Kataluna Registaro. Vidu ĝin tie ĉi.

» Dum la monato de julio okazis en La Chaux-de-Fonds (Svisio) la Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). En tiu ĉi paĝo ni donas kelkajn informojn pri ĝiaj ecoj kaj enhavo. Vi povas viziti ankaŭ la oficialan paĝon de la Kongreso ĉe la retpaĝaro de SAT.

» La 18an de julio okazis, dum la Hispana Kongreso en Valencio, la ĝenerala Asembleo de SATeH. Oni aprobis la faritajn agadojn kaj oni konfirmis la antaŭan estraron. Se vi deziras pliajn informojn, skribu al ni.

» Rilate la katastrofon de la petrolŝipo Prestige, krom nia partopreno en manifestacioj, ni faris la tradukon al Esperanto de la manifesto redaktita de la plej grava organizaĵo defendanta la kontaminatan marbordon, la galega Nunca Máis (Neniam plu!), por la manifestacio en Bruselo je la 14 de junio, kaj krome adapton al Esperanto (koloro kaj teksto) de la logoo de tiu kampanjo.

» SATeH denoncis la dokumenton, kiun, laŭ peto de la Konsulejo de Hispanio en Moskvo, disdonas al siaj klientoj turismaj agentejoj.

» SAT-en-Hispanio subskribis la manifeston de la hispana "Laikisma Kunordigo". Vi povas ĝin legi (hispanlingve) en la paĝoj de la asocio Europa Laica.

» Jam oficialiĝis la versio en Esperanto de la revuo "Le Monde Diplomatique", danke al skipo kunordigita de kelkaj SATanoj. Ni dankas ilian sindonemon.