|
La
La Baza Enspezo estas pago farata de la ŝtato,
kiel rajto de civitaneco al ĉiu plenrajta
membro aŭ loĝanto de la socio, eĉ
por tiuj, kiuj ne laboras aŭ ne volas labori
kontraŭ pago, senkonsidere, ĉu ili
estas bonstataj aŭ malriĉaj; alivorte,
sendepende de ĉiaj aliaj enspezofontoj
kaj sen ajna rilato kun eventuala hejma kunvivado.
La asocio Reto por la Baza Enspezo aperis en
la komenco de 2001 kiel iniciato de kelkaj homoj,
kiuj laboris dum pli ol jardeko por antaŭenigi
la Bazan Enspezon, ĉu sub ĉi tiu nomo
ĉu sub aliaj. Artikolo 4 de la statuto
de Reto por Baza Enspezo diras: "la celoj de
ĉi tiu Asocio estas antaŭenigi kaj
fari pli alireblaj al la publiko studojn kaj
sciencajn esplorojn pri Baza Enspezo por atingi
pli bonan konon pri ĉi tiu propono kaj
ĝia vivipovo". La Reto por la Baza Enspezo
estas oficiala sekcio de la Eŭropa
Reto por la Baza Enspezo (BIEN) ekde ĝia
rekono ĉe la asembleo en ĝenevo la
14-an de septembron 2002.
Ĉi tiu TTT-ejo, kunordigita de Daniel Raventós,
celas konsistigi rimedon por homoj kaj grupoj
interesitaj pri la bazaj principoj, kaj la akademiaj,
sociaj kaj politikaj pravigoj de Baza Enspezo.
Ĝi ankaŭ enhavas informojn pri eventoj,
iniciatoj kaj diskutoj rilataj al la propono.
Bonvolu kontakti .Àlex Boso, Sandra
González, Francisco
Ramos
au Daniel
Raventós
pri eventualaj iniciatoj aŭ sugestoj por
kunlaboro, interŝanĝo de dokumentoj
aŭ kiu ajn alia evento rilata al Baza Enspezo.
···>>
entrar
| intro
| enter
|