IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

SAT - KANTO

Laboristoj ĉiulandaj
Unuiĝu en SAT-rond’!
Malgraŭ mastroj vin komandaj,
Unu lingvo! Unu mond’!
Solidare kiel bloko,
Ek al nova mondsoci’!

Pri kutimoj nia moko,
Kontraŭ dogmoj la raci’!
Pri kutimoj nia moko,
Kontraŭ dogmoj la raci’!

En mallumaj labirintoj
De l’ nacia kredokult’
Marŝas miloj da lernintoj,
Jam libera je la stult’!
Ruĝa-verda SAT emblemo
Nin instigu al batal’!

Klasa frat’ kun toleremo,
Jen komuna ideal’!
Klasa frat’ kun toleremo,
Jen komuna ideal’!

Sama sort’ sur sama tero…
Ĉiu homo estas frat’!
Vivi volas en libero
Sen katenoj de la ŝtat’!
Donu fortojn malavare,
Kunlaboru por sukces’!

Kaj grandnombre ĉiujare,
Al tutmonda SAT-Kongres’!
Kaj grandnombre ĉiujare,
Al tutmonda SAT-Kongres’!

La SAT-kanton oni kantis unuan fojon dum SAT-kongreso de Linz en 1955.
La muziko estas la melodio de la 9-a simfonio de Ludwig Von Beethoven: “Odo al la Ĝojo”.