IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

5. Partioj kaj politikaj organizoj dum la Dua Respubliko (2)

5.2 Sindikatoj

Unión General de Trabajadores (UGT)

La Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj estis la ĉefa socialist-tendenca sindikato kaj havis fortan ligon kun la PSOE (fakte la fondintoj de ambaŭ organizoj estis la samaj). De 1931 ĝi apogis la politikojn de la respublikan-socialista registaro kaj ricevis privilegiitan trakton de la Registaro ĉar la nova kadro de laboraj rilatoj, en kiu partoprenis la UGT sed kiu estis rifuzita de la alia amasa sindikato, la CNT (anarkist-tendenca), profitigis la socialisman sindikaton ĝuste pro tio ke la CNT ne partoprenis en la laboraj reprezentaj organoj. En 1932 la sindikato havis pli ol du milionojn da homoj, el kiuj granda procentaĵo estis kamparanoj. La modereco de la reformoj respublikan-socialistaj provokis kritikojn inter la membraro. Ĝis 1933 la UGT ne ŝanĝis sian sintenon (favora al la Registaro) kaj ĝin anstataŭigis per laboristaj bataloj (manifestacioj, strikoj ktp.). Sed tiu rompado kun la Registaro okazis samtempe kiam la PSOE rompis kun la respublikanoj kaj eliris el la Registaro. De tiu momento la sindikato radikaliĝis kaj multloke pliboniĝis la rilatoj inter ĝi kaj la anarkisma CNT. En 1936 ĝi partoprenis en la Popola Fronto kiu venkis la demokratiajn balotojn de 1936.

Confederación Nacional del Trabajo (CNT)

La Nacia Konfederacio pri la Laboro estis la ĉefa anarkisma sindikato. Male al la UGT, la CNT ne laŭdis la Respublikon, eĉ se ĝi partoprenis en la batalo kontraŭ la diktaturo. En la sindikato estis du grandaj tendencoj, la sindikatisma de homoj kiel Pestaña aŭ Peiró kaj la anarkisma, reprezentita de la FAI (Anarkisma Ibera Federacio) tre radikala kaj favora al la daŭra premo por la alvenigo de la revolucio. La unua tendenco favoris la adaptigon de la agado al la realoj de industria socio, kaj la dua defendis pli utopian bildon de kampara revolucio, al kiu oni devis alveni pere de la rekta agado.

En 1931, en la Konfederacia Kongreso la sindikato deklaris sin kontraŭ la burĝa Respubliko kaj rifuzis iun ajn kunlaboro kun la respublikan-socialista registaro. La kunlaboro de la UGT kaj la partopreno en la laboraj institucioj de tiu sindikato estis kritikita akre de la CNT. En 1932 la CNT havis preskaŭ unu milionon da membroj. La laboristaj bataloj de la CNT kelkfoje estis preskaŭ revoluciaj provoj, kaj ĉiam estis forte subpremitaj de la Registaro. La radikaliĝo de la iloj uzitaj de la sindikato zorgigis la sindikatisman frakcion de la sindikato kiu publikigis la tiel nomitan manifeston de la tridek per kiu, krom kritiki la Registaron, ili rifuzis la perfortajn ilojn tre ofte uzitajn de la sindikato. La radikaliĝo de la membraro signifis la perdon de povo de la sindikatisma frakcio kaj la gajno de povo de la FAI. La CNT atakis la Respublikon realigante fiaskintajn revoluciajn provojn kiuj akrigis la etoson kaj la rilatojn inter socialistoj kaj anarkiistoj.

En 1932 la FAI kontrolis la estraron de la sindikato kaj la sindikatisma branĉo estis forpelita. La nova Leĝo pri Defendo de la Respubliko signifis ke preskaŭ ĉiuj agadoj de la anarkisma sindikato povis esti kontraŭleĝigitaj kio helpis pli la malproksimiĝon de la sindikato disde la leĝaj strategioj por la plibonigo de la laborista klaso (strategio sekvita de la UGT). La CNT radikaliĝis pli kontraŭ la Registaro kaj en 1933 disvolviĝis la t.n. okazintaĵoj de Casas Viejas (andaluza vilaĝo) en kiuj la polica brutaleco mortigis anarkismajn kamparanojn kiuj estis proklamintaj la liberecanan komunismon. La afero estis tre polemika en la Parlamento, kaj kvankam pruviĝis ke la respondeculo estis la ĝenerala direktoro pri sekureco kaj ne la Registaro, la politika opozicio utiligis tiajn farojn por kvereligi la registaron kun ĝia balotantaro. La ribeliĝo de Casas Viejas kaŭzis plirapidan disiĝon de la malsamaj tendencoj en la liberecana movado. La FAI agadis sendepende, la Konfederacio de Forpelitaj Sindikatoj de la CNT (kiuj konsistigis la sindikatismajn sindikatojn forpelitajn el la CNT) deklaris sin favora al la revolucia sindikatismo sed ekaperis dividoj inter la frakcio plej modera de Pestaña kaj la frakcio anarkist-sindikatisma de Peiró kiu ne rifuzis havi rilatojn kun la FAI.

La taktikoj ribeliĝaj provokis grandan malorganizon en la vicoj de la anarkiismo. La lasta revolucia provo okazis en 1933 kaj koincidis kun la ŝanĝiĝo de la registaro (la dekstro venkis la balotojn). Antaŭ ol la okazo de la dua balotrondo la CNT kunvokis novan revolucian-provon. Kaj denove la polico finis la ribeliĝon. La bataloj inter policistoj kaj ribeliĝantoj kaŭzis preskaŭ 100 mortintojn kaj 700 kondamnojn je karcero. La registara subpremo ege tuŝis la sindikaton, kiu restis tre malfortigita.

En 1934 la tendenco ŝanĝiĝis. La CNT akceptis ian alproksimiĝon al la UGT. Kvankam la paktoj fiaskis multloke, en Asturio la UGT kaj la CNT kreis regionan Revolucian Aliancon (kondamnitan de la aliregionaj komitatoj de la CNT). La uzo de la ribeliĝaj strategioj estis anstataŭigitaj per strikoj kaj la oganizo denove kreskis (en 1933 la organizo malkreskis je 500.000 membroj, en 1934 ĝi kreskis je 800.000). Ankaŭ en 1934 ĉiuj sektoroj forpelitaj el la sindikato unuiĝis kaj kreis la Sindikatojn de Opozicio kaj politikan partion: la Sindikatisma Partio. En oktobro de 1934 la CNT apenaŭ partoprenis en la revolucio malgraŭ tio ke dum la maldekstra registaro la CNT provis mutfoje fari la revolucion. Ĉifoje, kiam eĉ la socialista partio partoprenis en Revolucio, la CNT decidis ne partopreni kaj eble tio klarigas la rapidan fiaskon de la revolucia provo ĉie krom Asturio (kie ili ja partoprenis).

La rifuzo al la revoluciaj taktikoj en 1935 faciligis aliflanke la alproksimiĝon inter la CNT kaj la disidentaj sindikatoj, kiuj finfine realiĝis al la CNT. En 1936, en la ĝeneralaj balotoj, la sindikato petis formale la sindetenon, sed estas klare ke kaj estroj kaj membroj de la CNT voĉdonis kaj mallaŭte petis la voĉdonon al la Popola Fronto (kiu interalie promesis elkarcerigi la malliberulojn anarkiismajn kaj alitendencajn pro la partopreno en la revolucio de oktobro).

Konservativa Sindikatismo

Apude al la klasa sindikatismo ekzistis alia religia kaj interklasa kiu konsistigis sindikatojn kreitajn de la eklezio kaj de la social-katolikismo. En 1931 la ĉefa katolika sindikato estis la Nacia Konfederacio de Katolikaj Laboristaj Sindikatoj (CNSCO). En 1934 estis fondita alia sindikato, la Nacia Fronto de la Laboro (FNT) kiu estis “nacia organizo de ĉiuj laboristaj sindikatoj ne markismaj”. Sed ĝis 1935 ne aperis la unua vera grava sindikata organizo katolika, la Hispana Konfederacio de Laboristaj Sindikatoj (CESO). La CESO estis formale nereligia, kvankam multaj membraj sindikatoj estis katolikaj kaj la rilatoj estis tre bonaj kun la partio CEDA kaj la katolika estraro pere de Katolika Agado (AC). Krom tiuj sindikatoj, ekzistis aliaj tre malgrandaj kiel la Unuiĝo de Katolikaj Laboristoj el Katalunio.

La tiel nomitaj liberaj sindikatoj (flavaj) estis malaperintaj post la alveno de la Respubliko. Dum la sekvaj jaroj ekzistis kelkaj provoj renaski la movadon, kvankam ne tro sukcesaj. El tiuj provoj elstaras la Hispana Federacio de Laboristoj (FET) aŭ la Kataluna Laborista Federacio. La malgrandaj liberaj sindikatoj fine aliĝis al katolika sindikatismo de la FNT aŭ al la CESO. La liberaj sindikatoj suferis la radikaliĝan procezon de la hispana socio ĝenerale kaj multaj membroj ekde 1934 aliĝis al la pli radikalaj faŝismaj sindikatoj.

La ĉefa faŝisma sindikato estis la JONS (Juntas Obreras Nacional-Sindicalistas). En ĝiaj vicoj estis kaj homoj devenintaj de la katolika sindikatismo kaj eksaj anarkiistoj aŭ komunistoj. La JONS defendis revolucian faŝismon kaj fortan kontraŭkapitalismon. Tiusence la JONS estis tre proksima al la malplej dekstra branĉo de la naci-socialismo. Post la kunfandiĝo inter FE kaj JONS estis fondita en 1934 la CONS (Central Obrera Nacional Sindicalista), kiu kopiis la organizadon de la CNT. Unuamomente ĝi estis kontrolita de la plej laborista branĉo, sed poste ĝi estis kontrolita de la plej reakcia kaj konservema branĉo, tiu de Primo de Rivera, kaj ĝi ne hezitis ataki perforte la maldekstrajn sindikatojn por la defendo de la mastraro. Neniu faŝisma sindikato estis vere revolucia aŭ minimume progresema. Ili defendis la perforton kontraŭ la maldekstro, la kontraŭmarksismon, la rifuzon pri la ekzisto de la klasbatalo, la privatan proprieton, la ekstreman hispanan naciismon kaj la “naturan socialan ordon”. Ili celis kion ili nomis la sociala justeco per la pacema redistribuo de la riĉeco kaj la kreon de korporativisma ŝtato subtenita de interklasa profesia sindikatismo.

Naciisma sindikatismo

En Eŭskio, ligita al la PNV, ekzistis naciisma sindikato: Solidareco de Eŭskaj Laboristoj, kiu ne multe kreskis en la industriaj lokoj pro la kresko de la socialisma sindikatismo. En Katalunio ekzistis naciisma sindikato: Unió de Rabassaires, ligita al ERC kaj USC. Ĝi radikaliĝis iom post iom kaj eĉ partoprenis en la Laboristaj Aliancoj. Sed la potencaj UGT kaj CNT (ĉefe ĉilasta en Katalunio) daŭre estis la plej gravaj sindikatoj.

Sekvo

Al la indekso