IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

LA  DUA  HISPANA  RESPUBLIKO  (1931-1939)

Pablo Foche

3. Ekonomio de la Dua Respubliko

Laŭ la profesoro Jaume Vicens-Vives, la disvolviĝo de la monda krizo (komencinta dum 1929 en Wall Street) sekvas propran ritmon en Hispanio pro la specialaĵoj de ĝia ekonomia strukturo: graveco de la senirigaciaj kultivadoj, malaltega vivnivelo de la kamparanoj, difekta financa sistemo kaj deficito de la bilanco pri komercado. Pro la diferencoj inter la disvolvitaj Eŭskio, Katalunio kaj aliaj marbordaj teritorioj (havantaj industriojn kaj elitajn agrokulturaĵojn por la eksportado) kaj la cetera nedisvolvita Hispanio, la krizo de 1929 tuŝis Hispanion malsame depende de la zono.

En 1931, la jaro kiam la Respubliko estis proklamita, la ekstera komerco ege malkreskis pro la internacia krizo. Ekde 1932 ĉio restas pli-malpli stabila sed ĉiam la komerco-ciferoj estas multe pli malaltaj ol tiuj de 1928. La malplialtiĝo de la komerco tuŝis speciale la min-eskpluatadon kiu ankaŭ malkreskis ĝis 1934 kiam komenciĝis releviĝo. Ankaŭ la krizo de 1929 tuŝis sufiĉe la industriojn.

La produktado de elektro estis unu el la malmultaj aferoj kiuj ne malplialtiĝis. Kvankam la tekstila industrio ankaŭ suferis la krizon, ĝia stato pliboniĝis baldaŭ, ĉefe pro la interna konsumo kiu kreskis dank’al la politiko de plialtaj kamparanaj salajroj starigita de la maldekstra koalicio kiu regis dum la du unuaj jaroj de la Respubliko.

Laŭ Manuel Torres, rilate la cerealan produktadon, ĝuste la bonegaj rikoltoj de 1932 kaj 1934 ebligis, unuafoje de 1900, la ekvilibron inter la produktado kaj la konsumado. Pro tio, Vicens Vives pensas ke la konsekvencoj de la krizo estis bremsitaj de la kresko de la cereala produktado kiu stimulis la konsumajn industriojn kaj la releviĝon de la mondo de la negocoj kaj la bazaj industrioj. Laŭ tiu lasta aŭtoro tia konjunkturo ne pravigas la socialajn konfliktojn de tiu epoko.

La ekzisto de mina kaj industria depresio, kune kun la krizo pri agrokultura eksportado kaj kun la kresko de la laborista popolacio klarigas la grandan plialtiĝon de la maldungeco. Ĉi lasta ebligis elstaran kreskon de la du ĉefaj sindikatoj: CNT (anarkiisma) kaj UGT (socialisma), kiuj atingis unu milionon da anoj.

Por alfronti la krizon (kiu tuŝis Hispanion pli malprofunde ol multaj aliaj eŭropaj landoj) la respublikanaj registaroj havis malmultajn eblojn rilate al la ekonomia politiko. Ĝin kvalifikis multaj aŭtoroj kiel konserveman politikon (sendepende ĉu estis la dekstro aŭ la maldekstro kiu regis la landon). La ĉefa zorgo de la registaroj estis la ekvilibro de la prezoj kaj la budĝetoj. Malgraŭ tia ĝenerala tendenco, eblas diferencigi malsamajn etapojn (kiuj diferenciĝas ĝuste pro tio ke regis la dekstro aŭ la maldekstro):

    1) 1931-1933 (Respublikan-socialista koalicio)

La Registaro suferis malfidon kaj kontraŭemon de la financaj medioj. Aliflanke la internaj entreprenoj premis por atingi malplian ŝtatan intervenon (kontraŭe al la internacia tendenco laŭ kiu la ŝtatoj pli kaj pli protektadis siajn naciajn produktojn). La fuĝo de kapitaloj kaj kapitalistoj el la lando fariĝis gravega problemo por la Respubliko, ĉar tio damaĝis la landan riĉecon. Tiu daŭra eksterlandigo de la kapitaloj okazigis monajn problemojn, nome: la peseto perdis 22% el sia valoro. La socialisma ministro Indalecio Prieto provis malhelpi tion malpermesante interŝanĝajn monajn spekuladojn kaj limigante la kvanton da mono kiun la civitanoj rajtis elirigi el la lando aŭ elspezi en eksterlandaj entreprenoj. Krome estis starigita alia plano por stabiligi la peseton (nomita “Plan Carabias”). Ĉiuj tiaj rimedoj ebligis la kontrolon de la financa krizo dum tiuj unuaj jaroj de maldekstra regado. La dekstro vidis tiajn intervenajn farojn de la ministro kiel socialigajn farojn kaj ili premis la ĉefministron (tiuj premoj venis ankaŭ el moderaj respublikanoj) por la anstataŭigo de tiu homo per alia plibone akceptita en la internaciaj financaj medioj. Prieto estis anstataŭigita per Jaume Carner, multe pli konservema, kaj ekde tiu momento malplialtiĝis la ŝtata interveno. Sed la budĝeto suferis malekvilibrojn, ĉefe pro la financado de la promesitaj reformoj. Por eviti tion oni enkondukis la progresan enspez-imposton, kvankam la minimuma limo de tiu imposto estis tro malalta.

    2) 1934-1936 (Dekstra regado)

La veno al la povo de la konservemuloj apenaŭ modifis la aferon rilate al la publikaj kontoj, kvankam la nombro da eksterlandaj investoj iom plialtiĝis. La politiko sekvita dum la etapo Carner estis daŭrigita. En 1935 oni aplikis novan ekonomian planon cele al la “ekonomia rekonstruo de la lando”. La efikoj estis malplialtiĝo de la publika elspezo por la ekvilibro de la budĝeto (kio ege malutilis la plej malfortajn homojn kiuj necesis la ŝtatan intervenon kiel la kamparanojn; kaj la funkciulojn ĉar multaj el ili estis maldungitaj) kaj la altiĝo de la impostoj (kio damaĝis la mezajn klasojn). Tiu plano suferis akrajn kritikojn de la pensiuloj, funkciuloj kaj aliaj homoj damaĝitaj kiuj akuzis ĝin pri konstraŭsocialeco, kaj ĝuis la laŭdojn de la entreprenistoj, financistoj kaj ĝenerale de la dekstro kiu petis la malaperon de la ministrejo pri Laboro kaj Industrio, la Instituto pri la Agrara Reformo, la Nacia Konsilantaro pri Kulturo ktp. En 1936, grava skandalo (la t.n. estraperlo) malebligis la aprobon de novaj budĝetoj kiu celis la altiĝon de la publikaj enspezoj pere de rimedoj kiuj (interalie) damaĝis la interesojn de la altaj socialaj klasoj. La dekstraj deputitoj kontraŭis la aprobon de tiuj rimedoj kaj nur eblis la aprobo de la malplialtigo de la minimuma limigo de la enspez-imposto (evidente tio ne damaĝis la altajn klasojn).

Sekvo

Al la indekso