IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

RAPORTO  PRI  LA  MARŜADO  AL  ROTA

Pablo Foche

La ĉijara (2003) marŝado al Rota (Kadizo) estis la plej granda manifestacio (pli ol 60000 homoj) en la historio de ĉi tia tradicia protesto. Ĉiujare, la ĉefa temo de la marŝado estas "NATO ne, militbazojn for!", sed ĉifoje pro la milito de Usono, Britujo kaj Hispanio kontraŭ Irako la marŝo iĝis ankaŭ granda pacista protesto por peti la tujan haltigon de la milito kaj la ĉeson de la kunlaboro de Hispanio kun tiu amasmortigo. La "batalo" kontraŭ la milito estis la kaŭzo ke la marŝado frakasis la antaŭan rekordon de partoprenintoj.

La deveno de la partoprenantoj estis tre diversa, oni facile trovis andaluzojn (kio estas komprenebla ĉar la manifestacio okazis en Andaluzio), sed ne estis malfacile trovi homojn kiuj venis el aliaj regionoj de Hispanio. La nombro de nehispanoj ankaŭ estis sufiĉe granda, ĉefe de portugalanoj (membroj de la Komunista Partio de Portugalio) kaj marokanoj.

Ne nur la regiona kaj nacia deveno estis tre malsama, sed ankaŭ la ideologia, ĉar la marŝadon ĉeestis socialistoj, komunistoj, verduloj, anarkiistoj ktp. La varieco de idearoj estis tiel granda ke ĝi memorigis al mi nian karan SAT.

La meza aĝo de la partoprenintoj ankaŭ estis tre varia. Estis junuloj, mezaĝuloj kaj maljunuloj. Eĉ plenaj familioj kun etaj geknaboj manifestaciis malgraŭ la granda varmo.

La protestoj tra Hispanio kontraŭ la milito finiĝis en kelkaj lokoj per veraj stratbataloj kaj malproporcia polica perforto, sed en Rota, kvankam la polica ĉeesto tra la tuta vojo estis grandega (oni kontrolis la manifestacion eĉ per 2 helikopteroj), bonŝance la perforto ne aperis.

Kvankam la registaro ne aŭskultis nin kaj partoprenigis Hispanion en kontraŭleĝa kaj maljusta milito, la politika sento de multaj homoj kiuj kutime ne partoprenadis en politiko vekiĝis. Mi nur esperas ke tiuj protestoj signifu la malvenkon de la Popola Partio (la dekstrema reganta partio) en la venontaj ĝeneralaj balotoj.