IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

RAPORTO  PRI  MANIFESTACIO

Kani

Mi volas mallonge rakonti mian sperton dum la sabata manifestacio okazinta en Madrido -la 22-an de marto-. Mi jam legis hispanan rakonton de alia partopreninto kaj li pravas pri kulpeco de policanoj. Mi estis fakte antaŭ la rompo de la popola amasego kaj mi povis vidi, ke la polica sinteno ne respondis al gravaj atakoj -kiel policanoj kaj estraranoj diras- sed ke ili nur volis kaj intencis ataki la manifestaciintojn, bati ilin, vundi ilin, terurigi ilin, sendepende de aĝo, ineco, aspekto, ktp. Vere kelkaj manifestaciantoj pentris kaj kriis kontraŭ la policanoj, sed tio ne rajtigas forpelan atakon kaj aliaj ĵetis aĵojn kontraŭ la ordistojn sed tio okazis post la fia polica agado. Ili rompis la finon de la amaso kaj tie fimalkuraĝe batis homojn.

Mi rigardis la batalon okazintan en strato Montera kaj mi nun povas certigi al iu ajn, ke -kiel mi timis- Hispanio estas dekstrula lando kie policanoj agadas kontraŭ la popolo perforte, ŝajne senkiale kaj fiaĉe. Mi vidis manifestaciintojn kun teruraj vundoj, sango kaj senmensajn far de la pafado per gumaĵoj.

Nun homoj ĉu junuloj ĉu maljunuloj kiuj antaŭe ne tiom interesiĝis pri politiko estos la plej kontraŭstarontaj la registaron. Tion atingis la policanoj kaj iliaj estroj.