IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

PORPACA  AGADO


MESAĜO DE SOLIDARECO EL HIROŜIMO POR LA INTERNACIA VIRINA TAGO 2009

Kiel en pasintaj jaroj, por kunmemori la Internacian Virinan Tagon, diversaj virinaj organizoj de Hiroŝimo sendis mesaĝon al ĉiuj landoj, pere de la esperantistaro tutmonda, por ricevi leterojn solidarajn por la Paco. Vidu la tekston de la alvoko en Esperanto. Ni tradukis la alvokon al la hispana, kaj proponis nian helpon por peri la mesaĝojn el Hispanio kaj Iberameriko.

INTERNACIA AGO-RETO PRI ETARMILOJ

Kiel apogo al la Internacia Ago-Reto pri Etarmiloj (IAREA aŭ IANSA), tie ĉi troviĝas la traduko al Esperanto de ĝia prezentado.

AGADO KONTRAŬ LA GRAPOLBOMBOJ (PAFAĴOĴETAJ BOMBOJ)

La Kongreso de SAT okazinta en Beogrado en aŭgusto pritraktis en sia Deklaracio la problemon de la grapolbomboj, tio estas, tiu speco de eksplodiloj kiuj liveras novajn bombojn, kaj ilin disvastigas en ampleksa areo. Multaj el ili restas seneksplode en la unua momento, kaj povas funkcii kiel minoj, vundante la civilulojn eĉ post la fino de la militado. La kampanjo fontas el antaŭaj agadoj de la gekamaradoj Weiss, ankaŭ iniciatintoj de la kontraŭmina kampanjo.

Kiel konsekvenco de la Kongreso, SAT petis la eniron en la Monda Koalicio kontraŭ tiu ĉi tipo de armiloj, kaj estis akceptita kiel plenrajta membro.

Denove en 2007 la Kongreso de SAT, okazinta apud Parizo, akceptis Deklaracion kontraŭ tiuj tipoj de bomboj (minoj, grapolbomboj kaj aliaj pafaĵoĵetoj), kaj aprobis intensigi la kampanjon por favori la malpermeson de ĝia fabrikado, stokado kaj utiligo.

En septembro de 2007 estis lanĉita en Hispanio specifa reta kampanjo por peti al la hispanaj Registaro kaj Parlamento la senkondiĉan apogon por malpermesi la armilojn en internacia konferenco. Nia asocio aperas kiel unu el la subtenantoj de la kampanjo. La iniciato estis sufiĉe sukcesa, ĉar la registaro promesis sian apogon por la malpermeso de la bomboj. Sed ni daŭrigos nian kontrolon: ne sufiĉas belaj vortoj.

INTERNACIA SALONO DE PAC-INICIATOJ DE PARIZO

Nia frat-asocio SAT-Amikaro estas unu el la 150 grupoj kiuj partoprenis en la 2a Salono de la Paciniciatoj, okazinta en Parizo de la 2a ĝis la 4a de junio de 2006. Ĝin organizis, sub patronado de Unesko, la “Coordination française pour la Décennie internationale de la promotion d’une culture de non-violence et de paix” (Franca kunordigado por la internacia jardeko de la disvastigo de kulturo de la neperforto kaj de la paco). La unua okazis samloke en 2004 kaj ebligis tre interesajn kontaktojn kun publiko plejparte juna kaj konscia pri la problemoj, i.a. lingvaj, en la internaciaj rilatoj.

Por realigi ekspozicion pri Esperanto kiel porpaca iniciato, SAT-Amikaro montris fotojn pri E-grupoj aŭ E-kursanoj el la tuta mondo kun esprimdeziro por kaj pri paco, por lingva demokratio kiel fundamento de justaj kaj pacaj rilatoj, ktp. SAT-Amikaro kreis ĉi apudan afiŝeton en formato A4 pri Esperanto-kurso en la universitato de Babolsar, apud Kaspio, en Irano, per foto ricevita kun la slogano “Ni ŝatas Esperanton ĉar Esperanto estas lingvo de PACO”.

La sendintoj de fotografaĵo, se ili tion deziras, ricevos mem foton pri la Esperanto-budo en tiu salono.

SATeH peros la iniciativon. Se vi tion deziras, sendu la foton al nia adreso, kaj ni sendos ilin al la organizantoj.

MESAĜO DE SOLIDARECO EL HIROŜIMO POR LA INTERNACIA VIRINA TAGO 2006

Por kunmemori la Internacian Virinan Tagon de 2006, 23 virinaj organizoj de la provinco kaj la urbo Hiroŝimo sendis mesaĝon al ĉiuj landoj, pere de la esperantistaro tutmonda. La kunliga Komitato petis la sendon de mesaĝoj apogantaj la artikolojn 9an kaj 24an de la japana Konstitucio, kiu pritraktas, respektive, la rifuzon al la uzo de la milito en eksteraj aferoj, kaj la egalecon de viroj kaj inoj. Vidu la tekston de la alvoko (en Esperanto kaj aliaj lingvoj, inter kiuj la hispana).

Oni ricevis mesaĝojn el 35 landoj. La organiza Komitato montris, en kunveno organizitan la 4an de marto en la Atombomba Muzeo de Hiroŝimo, sian dankon al la esperantistoj, kaj sian esperon ke tiu internacia apogo helpu kontraŭi la kampanjon de diversaj politikaj organizoj en Japanio favoraj al la modifo de la japana Konstitucio en pli agresan kaj konservativan direkton. Dum la kunveno oni menciis Esperanton plurfoje, kaj la ĉeestantoj, 450 aktivuloj el 23 virinaj organizoj, ricevis broŝuron de la mesaĝoj presitaj.

VIZITO AL KROATA CENTRO POR SENMINIGO

La Kongreso de SAT postulas en sia Deklaracio ke la landoj, kiuj ne ankoraŭ subskribis la Konvencion de Otavo, pri la malpermeso de la uzado, produktado kaj stokado de kontraŭpersonaj minoj kaj pri la detruo de kontraŭpersonaj minoj, nepre subskribu kaj apliku ĝin.

La daŭra agado de niaj gekamaradoj Weiss permesis diversajn praktikajn agadojn en tiu ĉi gravega tereno tiom gravanta en multaj landoj de la mondo. Specife ili sukccesis la intereson de francaj oficialaj instancoj, kaj la helpo al tiuj laboroj en Kroatio.

La 7-an de julio, okaze de la SAT-Kongreso, komuna delegacio de SAT kaj KEL (Kroata Esperanto-Ligo) vizitis la sidejon de HCR (Kroata Centro por Senminigo) en urbo Sisak. Post la informoj pri agado de HCR ili vizitis la terenon proksime de urbo Petrinja kie la skipoj de senminigado daŭre laboras. La enirejo de la labortereno estas tute proksime de la strato kaj domoj.

Tie daŭre atendas ambulanco. Ĉie trovigas atentigoj kun la vorto “minoj”. Kuraĝaj senminigistoj laboras ĉiutage dum kvin horoj, esplorante centimetron post centimetro, riskante sian vivon en ĉiu momento. Ili faras tion kontraŭ honte malalta salajro.

DATREVENO DE LA UNUAJ ATOMBOMBOJ

Dum tiu ĉi monato aŭgusto okazis la 60jara datreveno de la unuaj eksplodoj de atombomboj en Hiroŝimo kaj Nagasako. La agado kontraŭ nukleaj armiloj tradicie estis kaj plu estas tre forta karakterizaĵo de la japana Esperanta-movado, aparte de la laborista.

Niaj italaj kamaradoj estis aparte aktivaj dum tiu ĉi kunmemoro ĉijara. Ne strange, ĉar en Italio la skandalo de la staplado de nukleaj armiloj fariĝis sufiĉe atentoveka. Interalie, ili sukcesis havigi al la partoprenantoj en kunveno kontraŭnuklea “6-9 de aŭgusto: Neniam plu Hiroŝima-Nagasaki”, specialan mesaĝon de la Urbestro de Hiroŝimo, Akiba Tadatoŝi, kiu evidentigas la agadojn de la urboj Hiroŝimo kaj Nagasako por nuligo de nukleaj armiloj kune kun Urbestroj de pli ol 1000 urboj en la mondo aliĝintaj al la Monda Konferenco por Paco.

Por trasendado de la mesaĝo, apartan rolon ludis la internacia lingvo Esperanto: fakte la japanaj amikoj uzis kiel ponto-lingvo Esperanton, neŭtralan kaj egalecan idiomon kaj, do, aparte respondan kaj oportunan en tiu ĉi cirkonstanco.

Mesaĝo al la kunveno
“6-9 DE AŬGUSTO: NENIAM PLU HIROŜIMA! NENIAM PLU NAGASAKI!”

2005.08.06 AKIBA Tadatoŝi, Urbestro de Hiroŝima, Japanio:

Okaze de la kunvenoj “6-9 de aŭgusto: Neniam plu Hiroŝima-Nagasaki” mi sendas mesaĝon al vi. Sur prapunkto de sperto atombombita antaŭ 60 jaroj, Hiroŝima daŭre apelaciadas nuligi nukleajn armilojn kaj realigi eternan mondpacon. Sed, ĉeno de malamo, perforto kaj venĝo en diversaj lokoj en la mondo restas ne interrompita, kaj ankoraŭ nun ekzistas multenombraj nukleaj armiloj sur la terglobo, eĉ kreskas ebleco de uzo de nukleaj armiloj.

Pro tiu ĉi situacio, urbo Hiroŝima disvolvas Urĝan Agadon por Nuligo de Nukleaj Armiloj, por realigi ĝis jaro 2020, kune kun urboj, civitanoj kaj NGO en la mondo, ĉefe kun Monda Konferenco de Urboestroj por Paco, al kiu aliĝis pli ol 1000 urboj en la mondo. Aparte, urbo Hiroŝima strebas disvastigi Kurson de Hiroŝima-Nagasaki, kaj disvolvas projekton de leg-rakontado de plenaĝuloj al geknaboj pri travivaĵoj de atomombitoj, por ke aparte juna generacio komprenu signifon de mesaĝo de atombombitoj, ke “Ne donu al ĉiuj aliaj homoj sperton, kiun mi havis”, kaj realan staton de atombombiĝo.

En tiu ĉi situacio, en la jaro de la 60jara datreveno de atombombiĝo, tre signifa estas okazigo de ĉenaj kunvenoj “6-9 de aŭgusto: Neniam plu Hiroŝima-Nagasaki” en Italio, kaj mi esprimas profundan estimon al lukto de vi koncernaj gesinjoroj. Elkore mi petas al vi, ke ankaŭ de nun memoro de Hiroŝima restu en via koro, kaj kune kun ni strebu kaj agadu por realigo de la mondo sen nukleaj armiloj, por la mondo emancipita de malamo kaj teruro. Laste, mi preĝas sukceson de la ĉenaj kunvenoj, kaj sanon de vi ĉiuj partoprenantoj.

Broŝuroj pri Hiroŝimo kaj Nagasako

En nia Libroservo haveblas jenaj libroj pri la tragedio:

Ankaŭ estas menciindaj tri libroj tradukitaj de k-do Tanaka Sadami, fidela SAT-membro ĝis sia morto en 1993, kiu dediĉis sian Esperantan vivon al tradukado de atombombtemaj verkoj en Esperanton.

PACMOVADO EN BELGIO

La porpaca asocio Vrede publikigas en sia retpaĝaro artikolojn en esperanto.