IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

SAT - en - Hispanio

 

Estu bonvena al la paĝoj de la asocio “Maldekstro kaj Esperanto – SATeH (SAT-en-Hispanio)”.

La origino de la asocio troviĝas en la kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta en julio 2002, kiam pluraj ĉeestantoj venantaj el Hispanujo kunvenis por diskuti la staton de la laborista E-movado en tiu ĉi lando. Ni konstatis ke necesas asocio kiu agu nome de SAT en Hispanio, propagandu Esperanton en la hispana laborista medio kaj varbu por SAT inter la hispanaj esperantistoj, laŭ la modelo de la ĝenerale nomataj LEAoj, laboristaj E-asocioj rilataj al SAT. Ĉar laŭ nia opinio neniu grupo plenumas nuntempe tiun ĉi celon, grupo da samideanoj decidis formi novan organizitan strukturon celantan kunordigi la personojn loĝantajn en Hispanujo, kiuj membras en aŭ sin sentas proksimaj al tiu ĉi organizaĵo.

Fine de 2002 ni formale fondis la strukturon, kies kompleta nomo estas la supre menciita, kvankam ni ĝenerale uzas iun el ĝiaj eroj, depende de la kunteksto.

La celoj de SAT-en-Hispanio estas la ĵus menciitaj: informado pri Esperanto en laboristaj medioj, kunordigado de agadoj en medioj proksimaj al la ideoj de SAT, apogo al tiu ĉi organizaĵo inter la hispana esperantistaro.

Kiu povas partopreni

En SAT-en-Hispanio povas membri personoj kiuj sentu sin proksimaj al la ideoj de SAT, eĉ ne estante membroj de tiu organizo. Kompreneble, povas ankaŭ okazi ke hispana SATano ne estu ano de SAT-en-Hispanio, se li/ŝi ne deziras.

Aliparte, la organizaĵo tute konformas al la sennacieca karaktero de SAT. La rilato al Hispanio havas nur praktikan valoron, ĉar ĝi taŭgas por kunordigi agadojn en tiu ĉi ŝtato. Ĝi tamen kunlaboremas ne nur kun SAT mem, sed ankaŭ kun aliaj asocioj rilataj al ĝi en aliaj landoj. Ĝi ankaŭ estas malferma al la partopreno de ĉiuj personoj kiuj deziros kunlabori, sendepende de la nacieco: ne gravas ĉu ili ne estas hispanoj, aŭ ne sentas sin tiaj.

Krome, la grupo estas malferma al ĉiuj ideologioj ĝenerale troviĝantaj en la sino de SAT, kaj al ĉiuj progresemaj ideoj. Ĝi ne estos la medio por kvereli inter ni, sed por kunlabori cele al la progreso de la tutmonda laboristaro, almenaŭ per la fortoj kiujn ni havos.

Fine, ni estas malfermaj al la kunlaboro kun la ceteraj esperantistaj asocioj jam ekzistantaj, en ĉio kio estas komuna al ni.

Ni petas vian kunlaboron en la antaŭenigo de la progresemaj ideoj en la Esperanto-movado kaj de Esperanto en la progresemaj medioj. Ni esperas esti kapablaj disvolvi taŭgajn agadojn en tiu direkto. Ni bonvenigas ĉiujn viajn ideojn kaj iniciatojn.

Por kontakti kun ni:

Asocio “Maldekstro kaj Esperanto – SATeH” (SAT-en-Hispanio)

esperanto@nodo50.org

C/ Rodríguez San Pedro, 13, 3-7

ES-28015 Madrid