Eŭropa Socia Forumo: SAT partoprenis en la Eŭropa Socia Forumo, kiu havis lokon en Parizo dum la monato de novembro de 2003. Trovu en aparta paĝo pliajn informojn. Vidu ankaŭ la Ĉarton de Principoj de la Mondaj Sociaj Forumoj.
Kontraŭ la katastrofo de la petrolŝipo Prestige. Krom nia partopreno en manifestacioj, ni faris la tradukon al Esperanto de la manifesto redaktita de la plej grava organizaĵo defendanta la kontaminatan marbordon, la galega Nunca Máis (Neniam plu!), por la manifestacio en Bruselo je la 14 de junio, kaj krome adapton al Esperanto (koloro kaj teksto) de la logoo de tiu kampanjo.
Kontraŭ la milito: SATEH partoprenis en diversaj
manifestacioj kontraŭ la iraka milito.
Vidu tie ĉi
informon (en esperanto) kaj
foton de la partopreno en la manifestacio ĉe la
usona milita marbazo de Rota (Kadizo, Andaluzio) kaj
raporton pri la polica perforto dum la
madridaj manifestacioj ĉe la komenco de la militago.
En tiuj ĉi paĝoj, vi povas legi la
manifeston
de SAT kontraŭ la milito, kaj ĝia
traduko
al la hispana lingvo. Vi ankaŭ povas legi la manifeston redaktitan de la portugala
verkisto
Saramago por la manifestacio de Madrido la 15an de marto.
Krome, vi povas legi tri
artikolojn pri la mensogoj de
la hispana registaro rilate la militon (tradukitajn el la hispana ĵurnalo El
País).
Denonco pri la dokumento kiun, laŭ peto de la Konsulejo de Hispanio en Moskvo disdonas al siaj klientoj turismaj agentejoj.