IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

NIA  FORUMO  EN  INTERRETO

Nia forumo ekfunkciis komence de januaro de la jaro 2003-a. Ĝi estas utiligata precipe por interŝanĝi spertojn kaj diversajn informojn kiuj rilatas maldekstremajn movadojn kaj esperanton. Ni ne ŝatas tiujn eternajn diskutojn kiuj estas tipaj ĉe aliaj diskut-forumoj, kvankam ankaŭ kelkaj diskutoj disvolviĝas. La forumo celas, unualoke, la agadon. La informoj kiuj trakuras la forumon estas stimuliloj kaj inspir-fontoj por disvolvi novajn aktivadojn.

La mesaĝoj estas senditaj en la hispana kaj en esperanto. Sed, kutime, ni uzas esperanton, ĉar kelkaj el la forumanoj ne scipovas la hispanan. Do tiuj, kiuj ne flue uzas esperanton, povas utiligi la hispanan. Por ili la forumo estas aparte interesa el la didaktika vidpunkto, ĉar ĉe la forumo ili povas observi la realan ĉiutagan uzon de la esperanta lingvo.

Ne estas bezonate membri ĉe nia grupo por partopreni la forumon. Eĉ pli, esti forumano implicas nenian devigon, tio eĉ ne devigas aktive partopreni ĝin. Iu ajn povas esti forumano kaj nur ricevi la mesaĝojn.

Eniru la forumon! Vi estos bonvena! Sufiĉas skribi al ni petante aliĝon (estas preferinde, kvankam ne devige, sendi etan memprezentadon).

Klaku ĉi tien por aliĝi al nia forumo

Klaku ĉi tien por aliĝi al nia forumo