IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

KIO  ESTAS  EŬROPA  SOCIA  FORUMO ?

 

Monda Socia Forumo: Nova organizmodo Monda Socia Forumo (ESF) arigas organizojn, movadojn kaj individuojn kontraŭstarantajn al novliberalismo kaj okupiĝantajn konstrui socion bazitan sur homa disvolviĝo. Unuafoje stariĝis en Portoalegro (Brazilo) en januaro 2001.

Ĝi estas spaco malferma al ĉiuj agantoj de civila socio asocioj, NRO-j, sindikatoj, ktp. Partoprenebleco en Forumo kiel individuo ankaŭ malfermiĝis. Politikaj partioj ne rekte partoprenas en organizado aŭ enhavo de renkontiĝoj, sed rajtas alporti sian subtenon.

Ĝi ebligas kune interŝanĝi kaj analizi pri spertoj, elabori proponojn, decidi pri kolektivaj agadoj kaj konstrui alternativojn.

La Forumo arigas tre malsimilajn kaj kelkfoje kontraŭajn agantojn, sed ĝia forto ĝuste ennestas en volo ne nei tiujn opinidiverĝojn, sed pli organizi ilian alfrontiĝon por antaŭenirigi debaton. Ne estas komuna deklaracio forumfine.

Socia Forumo: de la monda al loka agado

Tiu sistema organizado de malfermo ebligis forton de monda civitana movado. De tiam, sukceso ne ĉesis kreski.

Tri MSF okazis en Portoalegro, la lasta okazis tie de la 23-a ĝis la 28-a de januaro 2003, kun pli ol 100.000 partoprenintoj, t.e. trioble pli ol dum unua eldono. La venota okazos en Barato (Hindio) de la 16-a ĝis la 21-a de januaro 2004. Procezo de multobligo ekis ekde 2002 kontinentnivele, landskale (en trideko da landoj) kaj eĉ lokaskale.

Multaj lokaj sociaj forumoj antaŭvidiĝas ĉie en Francio en 2003. Tiuj forumoj organiziĝas laŭ la samaj principoj kiaj tiuj de portoalegra ĉarto kaj ebligas dekobligi forton de civitana movado.

Per Eŭropo pasante

La dua Eŭropa Socia Forumo, post sukceso de Florenco en 2002 (60.000 enskribiĝis kaj preskaŭ miliono da eŭropanoj dum fermomanifestacio) okazos de la 12-a ĝis la 15-a de novembro 2003 en Parizo, Saint-Denis, Bobigny kaj Ivry.

Venonta Eŭropa socia forumo estos kontinenta renkontiĝejo de organizado de civila socio el landoj de okcidenta, centra kaj orienta Eŭropo. Organizoj el aliaj kontinentoj ankaŭ ĉeestos.

Ĉiuj trovos en partoprenado en tiu eŭropa dinamiko eblojn por: plivastigi siajn kontaktojn kaj subtenojn: disvolvi retojn, fortikigi siajn agadojn kaj partnerecojn; pliriĉigi komunan pripensadon.

En daŭro de procezo engaĝita en Portoalegro, temas dum Eŭropa Socia Forumo 2003 aserti ne nur pri neceso de alia Eŭropo serve al civitanoj kaj popoloj, sed ankaŭ elmontri ĝian eblecon kaj skizi vojojn kaj rimedojn de ĝia realigado.

Planita programo de la ESF 2003

Originala versio: FET