IZQUIERDA  Y  ESPERANTO
SATeH
MALDEKSTRO  KAJ  ESPERANTO

ELDONA  FAKO  KOOPERATIVA  DE  SAT

Komence de 2007 estis kreita la nova Eldona Fako Kooperativa de Sennacieca Asocio Tutmonda, post referendumo sekve al propono en la beograda SAT-kongreso de 2006. Ĝi celas faciligi la plenumon de la statutaj taskoj de SAT per eldono de kleriga materialo, pretigita kadre de kolektiva laboro kaj kun laŭeble kohera eldonpolitiko, ankaŭ kolektive difinita.

La eldona fako estas kooperativa. Tio signifas ke ĝi financas siajn eldonojn per la profito akirita dum la vendo de antaŭaj eldonoj. Tiu sistemo ebligas ankaŭ eldonon de valoraj libroj, kies vendebleco estas limigita.

Kvankam la eldonprezoj por la paperaj eldonaĵoj de la kooperativo estas kiel eble plej malaltaj, ili tamen certe restos tro altaj por kelkaj kamaradoj. Tial estas antaŭ-vidite senpage havigi 10 procentojn el ĉiuj eldonitaj libroj al nepagipovaj kamaradoj. La eldona fako celas zorgi ankaŭ pri elektronikaj eldonoj, por faciligi la diskonigon de dokumentoj ne adaptitaj al la papera formato, kaj plu plialtigi la kvaliton de la SAT-kultura retejo.

La unua papera libro de la Kooperativo temas pri tre malnova kaj bedaŭrinde denove aktuala temo: "Mortopuno – Faktoj & Dokumentoj".

La libro dividiĝas en tri partoj. En la unua, artistoj levas diversajn demandojn pri mortopuno. En la dua parto, kondamnitoj mem esprimiĝas. Kaj fine venas kompilaĵo el faktoj kaj argumentoj favore al la abolo de mortopuno. El ĉio tio la legantoj espereble ĉerpos pensigan materialon, kiu ebligos al ili akiri propran opinion pri la temo, kaj eventuale el tio eltiri praktikajn konkludojn por plua agado en la kadro, kiun ili mem opinios plej oportuna por tio.

La verko estas kolektiva, kun interveno de pluraj aŭtoroj. La fakto, ke dudeko da kamaradoj iel kontribuis al ĝia pretigo jam estas kuraĝiga punkto, kaj unua paŝo al pretigo de dokumentoj pri sennaciece pritraktitaj temoj, eĉ se ne ĉiuj mondopartoj estis ekvilibre pritraktitaj ĉi-foje.

La Kooperativo ankaŭ komencis enretigi tekstojn en elektronika formo (pdf), legeblaj senpage kaj surekrane en la retejo de la Eldokooperativo. La unua, la kvazaŭ fonda teksto de SAT: "For la neŭtralismon!", de Eŭgeno Lanti. Vera bibliografia kaj historia juveleto.

Ĝi ankaŭ eldonis novajn glumarkojn kaj T-ĉemizojn, kiujn eblas akiri ĉe la libroservo de la asocio Maldekstro kaj Esperanto – SATeH.